Vikivojaĝo:Eventejo 2022

Eventejo 2022

Reta redakta maratono por helpi al partoprenontoj de Esperantaj renkontiĝoj

Kio ĝi estas?

La konkurso Eventejo celas inspiri organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al partoprenontoj de siaj renkontiĝoj. Konkursantoj verkas turismajn gvidilojn elektitajn de la partneroj kaj fine ricevos premion. Danke al tio povos esperantistoj veturi al renkontiĝoj pli facile, malmultekoste kaj ĝue. Aldone, organizantoj de renkontiĝoj povos facile reuzadi la tekstojn ree kaj ree ankaŭ post jaroj.

Ĝi okazas en Junio 2022.

Kiel partopreni?

  1. zorge konsultu la regulojn
  2. kreu aŭ plibonigu artikolojn elektitajn de la partneroj
  3. aliĝu kun viaj redaktitaj artikoloj al la listo de konkursantoj

Plejparto de konkursaj artikoloj jam ekzistas (se ne, kreu ĝin). Aldonu al ili enhavon utilan por partoprenontoj de Esperantaj renkontiĝoj. Vi povas inspiriĝi pri aparte bonkvalitaj artikoloj Slovakio (lando), Romo (urbo), la Rumana frazlibro (frazlibro). Memoru, ke eĉ se artikolo estas jam (ek)verkita aŭ konkursas pri ĝi jam iu alia, tamen vi povas ĝin plibonigi kaj tiel partopreni la konkurson! Amuziĝu!

Kion mi povas gajni?

Verkado estas precipe por helpi al partoprenontoj de Esperantaj renkontiĝoj, Vikivojaĝo en Esperanto, libera edukado kaj Esperanto. Por instigi vin eĉ pli, la partneroj provizis diversajn premiojn, parte rilatajn al siaj renkontiĝoj, parte ĝenerale Esperantaj. Aldone vi ricevos specialan insignon al via uzanto-paĝo.

Konkretajn premiojn por konkretaj kategorioj de artikoloj vidu en la suba listo.

Artikoloj kaj premioj

Se via organizo volas lastminute partopreni, kontaktu la organizanton kiom eble plej frue! Kalkulado pri viaj artikoloj komenciĝos nur en la tago kiam la organizanto aldonos ilin al tiu ĉi listo (vi ne aldonu ilin!).

Renkontiĝoj de Kanada Esperanto-Asocio (KEA)

Renkontiĝoj: UK 2022 en Montrealo, MEKARO, ARE, (vidu en Eventa Servo)

Premioj

Varoj (KDj, libroj ks) aŭ ekvivalento en mono:

  • 30 eŭroj
  • 20 eŭroj
  • 10 eŭroj

Renkontiĝoj de Esperanto-Kultur-Centro Tuluzo (EKC)

Renkontiĝoj: vidu liston: SEMEO, Esperanto-staĝo en Arrout, k.a. (vidu en Eventa Servo)

Premioj
  • senpaga partopreno en lerno-staĝo en Aruto (validos 3 jarojn; la venkinto mem pagos sian vojaĝon)
  • aĉetkupono valora 30 eŭrojn por la libroservo de EKC

Renkontiĝoj de Bjalistoka Esperanto-Societo (BES)

Renkontiĝoj: Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kaj aliaj (vidu en Eventa Servo)

Premioj

(aldonota)

IJK 2022

(konkursaj kontribuoj estas akceptataj ekde la 2-a de Junio)

Renkontiĝoj de Kuba Esperanto-Asocio (KEA)

(konkursaj kontribuoj estas akceptataj ekde la 3-a de Junio)

Renkontiĝoj: (vidu en Eventa Servo)

Rezultoj

Gratulon al la venkintoj kaj dankon al ĉiuj partoprenintoj!

Vicordo (estos publikigita baldaŭ):

Netaksita:

statistikoj Vikivojaĝo
redaktantoj 5
artikoloj redaktitaj
(entute)
11
novaj artikoloj 4
redaktoj ?
grandeco ?