Havano
Havano Flago (aŭ blazono)
Vidindaĵoj en Havano
Lando Kubo
Regiono Okcidento
Loĝantaro 2 132 289
Alto 59 m

Havano (hispane: La Habana) estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Kubo.

Kompreni redakti

Historio redakti

Klimato redakti

 Klimato Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec
Tage altas (°C) 25.8 26.1 27.6 28.6 29.8 30.5 31.3 31.6 31.0 29.2 27.7 26.5
Ĉiunokta malaltas (°C) 18.6 18.6 19.7 20.9 22.4 23.4 23.8 24.1 23.8 23.0 21.3 19.5
Precipitaĵo (mm) 62.3 38.6 49.7 52.1 104.2 145.9 105.6 107.9 150.0 183.8 83.8 51.8
Taglumo (horojn / tage) 7.0 7.2 8.8 9.1 8.4 7.9 8.8 8.4 7.5 6.3 7.3 6.3

La tempreraturaj mezuroj estas de jaroj 1961-1990, la preciptaĵaj mezuroj estas de jaroj 1909-1959.[1] Rigardu kvintagan prognozon por Havano ĉi tie.


Eniri redakti

Eniri avie redakti

Internacia Flughaveno José Martí (HAV IATA) troviĝas en el Municipio Boyeros ĝi troviĝas je malpli ol 20 Km el la urbocentro. Ĝi estas dividita en 5 stacioj la plej multo por internaciaj flugoj. Al la flughaveno alvenas flugoj el la tuta mondo, el la stacio 2 eliras/eniras ĉiujn naciajn flugojn, kiuj ebligas rapide flugi al naciaj flughavenoj.

Vidi redakti

Vidindaĵoj redakti

  • El Templete (esperante La Kirketo) estas malgranda neoklasika konstruaĵo. La konstruaĵo imitas grek-romian templon kun Dorikaj kolonoj. Ĝi estas la simbolo de fondiĝo de Havano. Oni finkonstruis ĝin en 1828 en la loko, kie okazis la unua sankta meso de la urbo.
  • La katedralo estas unu el la plej gravaj kaj imponaj arkitekturaĵoj en Kubo. La konstruaĵo troviĝas sur la listo de Mondaj Heredaĵoj. Ĝi estas unu el malmultaj ekzemploj de sakrala baroka arkitekturo kun malsimetriaj elementoj. Por konstrui la katedralon oni uzis nekutiman materialon - koralon.
  • Plaza de Armas estas la plej malnova placo en Malnova Havano. En la centro troviĝas marmora statuo de Carlos Manuel de Cespedes, plantejestro kies agoj rezultigis Kuban sendependiĝon. Krom promenado tra diversaj parkoj, oni povas viziti muzeojn ĉirkaŭantajn la placon.
  • Kastelo Morro gardis la enirejon al Havana haveno de piratoj kaj invadantoj. La fortikaĵo situas sur promontoro El Morro. Oni povas supreniri sur la pinton de lumturo kaj spekti pejzaĝojn de la ĉefurbo kaj Atlanta Oceano. Krome, sur la tereno troviĝas mara muzeo.
  • La Cabaña estas sekva fortikaĵo, kies celo estis protekti la urbon. Ĝi estas la tria plej granda fuorta komplekso en ambaŭ Amerikoj. Nuntempe en la konstruaĵoj troviĝas drinkejoj, restoracioj, la plej ganda tabaka butiko kaj kompreneble muzeo, ĉi-foje fakte temas pri du muzeoj, la unua koncernas fortikaĵojn kaj armilojn, kaj la dua vivon de Che Guevara. Ekzistas tradicio laŭ kiu ĉiutage je la 21-a aktoroj vestitaj en historiaj soldatkostumoj pafas per kanonoj.
  • Tombejo Colón estas la dua plej granda tombejo en la mondo. Sur la tereno granda je 50 hektaroj oni povas trovi pli ol 500 maŭzoleojn, multegajn skulptitajn memoraĵojn, statuojn kaj monumentojn. Ĝi estas hejmo al pli ol 800 000 tomboj.
  • Placo de la Revolucio estas unu el la plej grandaj publikaj placoj en la mondo, ĝi ampleksas je 72 kvadratkilometroj. Sur la placo okazis multaj gravaj eventoj rilataj al Kuba revolucio. En la centro troiĝas memorigaĵo de José Martí kaj malantaŭ ĝi registraraj oficejoj. Ĝi estas uzata por celebri gravajn okazaĵojn.
  • La Malecón estas moleo etendiĝanta laŭ marbordo, ĝia longeco estas pli-malpli 8 kilometroj. Ĝi estas la plej populara renkontiĝejo en la urbo, ĝi precipe vizitendas dum someraj noktoj, kiam daŭras karnavalo.
  • La bestĝardeno de Havano estas ununura bestoĝardeno en Kubo, kiu ebligas al bestoj kunvivi kaj en kiu bestoj ne loĝas en ĉeloj. Ĝi estas hejmo al 130 specoj de bestoj, kiuj okupiĝas 340 akrojn.
  • Nacia kapitolo estas unu el simboloj de Havano. Ĝi estas simila al Usona Kapitolo sed unu metron pli larĝa, alta kaj longa. Ene de ĝi troviĝas sidejo de Kuba Akademio de Sciencoj kaj Nacia Biblioteko de Scienco kaj Teknologio. En la Salono de la Perditaj Paŝoj staras giganta Statuo de la Respubliko, kiu reprezentas la virton de la nacio kaj laboro.
  • Kastelo de La Real Fuerza estas fortikaĵo, ĝi estis konstruita por defendi la urbon kontraŭ piratoj, sed poste ĝi estis uzata por protekti kontraŭ anglaj atakoj. Ĝi estas la plej malnova konservita fortreso en ambaŭ Amerikoj. La konstruaĵo estas ĉirkaŭita per fosaĵo, kiu nun estas uzata kiel mara museo. En la kastelo funkcias du muzeoj.

Fari redakti

Lerni redakti

Labori redakti

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Ropa vieja estas nacia Kuba plado konsistanta el ĉifonigita bojaĵo en tomata saŭco aŭ sofrito. Se oni ne havas bovan viandon oni povas anstataŭigi ĝin per bovidaĵon aŭ porkaĵon. Oni ofte manĝas la pladon kun fazeoloj, rizo kaj kuirbanano.

Medianoche estas sandviĉo. Inter pecoj de dolĉa bulko troviĝas peklitaj kukumetoj, svisa fromaĝo, ŝinko kaj rostporko. En esperanto la nomo de la manĝaĵo signifas "meznokto", ĉar oni manĝas ĝin dum nokto (ofte post longa festado). Onidire ĝin unue kreis noktaj laborantoj ĉirkaŭ la jaro 1900.

Pico cubana devenas de Havano, ĝia pasto estas pli dika kaj la saŭco estas pli dolĉa. Ekzistas multaj diversaj aldonaĵoj, sed la bazo ĉiam konsistas el tomata saŭco kaj goŭdo-fromaĝo. Oni ofte manĝas la piceton kiel sandviĉon, oni faldas ĝin.

Trinki redakti

Loĝi redakti

Esperanta loĝado redakti

En Havano estas 8 gastigantoj de Pasporta Servo (2022/6).

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

En Havano troviĝas sidejoj de Kuba Esperanto-Asocio kaj Kuba Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj. Krome en la urbo funkcias ŝtata Radio Havano Kubo, kiu elsendas programerojn en naŭ lingvoj (interalie Esperanto).

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti

 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.