Romo
Romo
(Roma)
Lando Italio
Regiono Latio
Loĝantaro 2,85 milionoj (2019)
Alto 21 m

Romo (itale: Roma) estas la ĉefurbo de Italio.

Kompreni redakti

Geografia skizo redakti

 
Tibero post la insulo Tiberina, kun restaĵo de rompita romia ponto

Romo kuŝas en la malalta valo de la rivero Tibero, ĉirkaŭ 30km for de la bordo de la Tirena Maro. La rivero fluas inter du antikvaj vulkanoj, kiuj hodiaŭ estas la Lago de Bracciano (30-60km nordokcidente de la urbo) kaj la Albana Lago kun la apudaj montetoj (20-40km sudoriente), do la urbo situas sur malgranda ebena strio laŭ la rivero, riĉa je argilo, kaj pluraj malaltaj montetoj, riĉaj je vulkandevena tofo.

La antikva kerno de la urbo - hodiaŭ la suda parto de la urbocentro - etendiĝas sur kelkaj el tiaj montetoj (tradicie sep) kaj la valetoj inter ili. Apude eblis pli facile transpasi la riveron, danke al insuleto (insulo Tiberina).

La baroka centro, kiu kreskis ĉefe ekde la 16-a jarcento, situas pli norde, inter la antikva kerno kaj Sankta Petro. Ĝi ankaŭ, kiel la antikva kerno, kuŝas plejparte sur la maldekstra flanko de la rivero; la areo estas tamen pli ebena kaj montetoj troviĝas nur ĉe ĝia rando.

Piazza Venezia (=placo Venecio, 0 en la mapo sube), kiu estas tradicie taksata kiel la centra punkto de Romo, estas ĉe la limo inter la antikva kaj la baroka centroj.

Multe pligrandiĝis la urbo post 1870, kiam ĝi iĝis ĉefurbo de Italio. Menciindaj estas la fervoja Stacidomo Termini (Stazione Termini) kaj la nova kvartalo Eŭr.

Klimato redakti

La klimato de Romo estas mediteranea klimato: someroj tre varmaj kaj preskaŭ sen pluvoj, vintroj modere malvarmaj kaj riĉaj je pluvoj. Ĝi situas tamen en la parto pli malvarma kaj pli malseka de la mediteranea klimato.

Pli detale, en julio, la plej varma kaj plej seka monato, estas kutime nur 2 pluvotagoj kaj dum tagmezo kaj frua posttagmezo la temperaturo ofte superas 30°C (en aparte varmaj jaroj ĝi proksimiĝas al 40°C). La plej malvarma monato estas januaro, kiam la temperaturo nokte estas ofte iom sub nulo, kvankam malofte ĝi restas sub nulo ankaŭ tage; sed la plej pluvoriĉa monato estas novembro, ne nur pro la kvanto de pluvotagoj (9), sed ankaŭ pro la abundo de pluvo (110 mm).

Neĝo estas tre malofta en Romo, sed preskaŭ ĉiun jaron estas unu tago kun iom da neĝo ne restanta sur la grundo.

La plej taŭgaj sezonoj por viziti Romon estas la printempo (de marto al junio) kaj la monatoj septembro-oktobro. Vintro (de la dua duono de decembro ĝis la tuta februaro) estas sufiĉe bonaj. Eblas viziti Romon ankaŭ en la ceteraj monatoj, sed konsideru ke en novembro kaj en la apudaj semajnoj (lasta duono de oktobro, unua duono de decembro) estas granda ŝanco de intensaj pluvoj, julio kaj aŭgusto estas tre varmaj kun forta sunradiado.

Historio redakti

Fondo de Romo redakti

 
Romo je la fino de la 6-a jarcento a.K. Klare videblas la muregoj konstruitaj de Servio Tullio

Laŭ la legendo, Romo estis fondita de la fratoj Romulo kaj Remo la 21-an de aprilo de la jaro 753 a.K. Kvankam la detaloj ne estas fidindaj, arkeologistoj ja trovis postsignojn de ferepoka vilaĝo ekestinta sur la monteto Palatino dum la 8-a aŭ la 9-a jarcento a.K.

Ĝi estis enloĝata de Latinoj sed spertis ankaŭ gravan influon de Etruskoj. Je la fino de la 6-a jarcento a.K. ĝi ne plu estis vilaĝo, sed vera urbo, jam disvastiĝinta sur la apudaj montetoj kaj jam protektata de muregoj.

La urbo estis ankaŭ malgranda ŝtato, regata de reĝoj, konsilataj de asembleo de nobelaj maljunuloj ("senato"). Esperante, oni celas per la nomo Romio la ŝtato kies ĉefurbo estis la urbo Romo - ŝtato kiu komence ne estis pli vasta ol la urbo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj (kamparo, arbaroj, marĉoj).

De tiu tempo restas malmultaj, malimponaj signoj.

Romia Respubliko redakti

 
Tombo de la Skipionoj, konstruita dum la Romia Respubliko

En 509 a.K. la lasta reĝo estis forpuŝita kaj la civitanoj deklaris ke Romio ne plu estu regata de reĝoj sed estu "Komuna afero" (latine res publica), kun elektitaj regantoj ("konsuloj") kiuj daŭris nur unu jaron; la senato retenis sian povon kun pluraj ŝanĝoj. Tial komencis la Romia Respubliko kiu daŭris ĉirkaŭ 5 jarcentojn.

La superregado de Romo etendiĝis iom post iom al la tuta itala duoninsulo, kaj poste al aliaj landoj. Je la fino de la 1-a jarcento a.K. la romianoj superregis ĉiujn landojn ĉirkaŭ Mediteraneo kaj kelkajn plu (ekzemple, la tutan parton de Eŭropo kiu kuŝas okcidente de Reno aŭ sude de Danubio).

Romia Imperio redakti

 
Koloseo kaj Arko de Konstantino, du monumentoj kreitaj dum la Romia Imperio (1-a kaj 4-a jarcento)

Dum la 1-a jarcento a.K. la res publica iĝis malpli demokratia; plurfoje neelektitaj homoj regis Romion ĝis sia morto. Historiistoj elektis simbolan daton por la fino de la Romia Respubliko: la 27 a.K., kiam Oktaviano estis nomata de la Senato augustus kaj princeps (ankoraŭ hodiaŭ li estas pli konata sub la honora nomo de Aŭgusto). Komenciĝis tiam la Romia Imperio, kiu daŭris en okcidenta Eŭropo ĝis 476 p.K.

La plej granda kvanto de romiaj monumentoj en Romo apartenas al la tempo de la Romia Imperio.

Mezepoko redakti

 
La preĝejo de Sankta Maria in Cosmedin, fondita en la 6-a jarcento, gardas hodiaŭ la aspekton de la 12-a jarcento

Antaŭ la fino de la Romia Imperio Romo akiris novan rolon, kiel sidejo de la papoj kaj iasence ĉefurbo de la kristanoj (poste nur de la katolikaj kristanoj). Malgraŭ la papoj, dum la Mezepoko Romo iĝis malgranda kaj malriĉa; nur ĉirkaŭ la jaro 1000 ĝi reprenis forton.

Dum Mezepoko Romo iĝis la ĉefurbo de nekutima reĝlando, la Papa Ŝtato, kies reĝo estis la papo. Komence, la reĝlando entenis kelkajn areojn apud Romo, poste pli-malpli la nunan Lation, kaj fine ĝi akiris aliajn regionojn en centra Italio.

La plej gravaj mezepokaj monumentoj estas preĝejoj, pluraj fonditaj ĵus post la falo de la Romia Imperio (eĉ antaŭe), kaj grandparte ŝanĝitaj aŭ rekonstruitaj dum la sekvaj jarcentoj.

Moderna epoko redakti

 
La Siksta Kapelo, kun la pentraĵoj de Mikelanĝelo (16-a jarcento) kaj aliaj famaj artistoj

La ora epoko por la papoj daŭris proksimume de la 15-a al la 18-a jarcento (pli-malpli la jarcentoj kutime nomataj "moderna epoko").

Multaj monumentoj montras la prosperon de Romo en tiu tempo, kiu donis al la baroka centro ĝian nunan aspekton.

Post la unuiĝo de Italio redakti

 
La Palaco de la Civilizo kaj de la Laboro en la kvartalo EUR

En 1870 la juna reĝlando de Italio konkeris Romon, kaj elektis ĝin sia ĉefurbo.

En 1929 nova, tre malgranda ŝtato estis kreita por la papo sur la monteto Vatikano, nomata oficiale Civitas Vaticana ("Urbo Vatikana") kaj kutime, pli mallonge, simple "Vatikano". Sed la povo de la papo kiel reĝo estas malgranda; pli gravas lia rolo kiel ĉefo de la katolika eklezio.

Ekde 1870 Romo multe kreskis. Estas pluraj nereligiaj konstruaĵoj, kvankam ne mankas novaj preĝejoj.

Aliri redakti

 
Mapo de Romo

Aviadile redakti

Estas du komercaj flughavenoj en Romo:

  • flughaveno Leonardo da Vinci apud Fiumicino (FCO), la ĉefa flughaveno de Romo, sudokcidente
  • flughaveno G.B. Pastine apud Ciampino, sudoriente

Al/de ambaŭ flughavenoj estas oftaj busoj. Al/de la flughaveno de Fiumicino estas ankaŭ oftaj trajnoj.

Trajne redakti

La ĉefa fervoja stacidomo de Romo nomiĝas Termini. Preskaŭ ĉiuj trainoj atingas tiun stacidomon, kvankam pluraj haltas ankaŭ en aliaj stacidomoj.

Rapidaj trajnoj senŝanĝe kunligas Romon kun la plej gravaj urboj de tuta Italio (ekzemple Torino, Milano, Ĝenovo, Venecio, Trieste, Bolonjo, Florenco, Napolo, Bari, Palermo kaj Katanio). El la direktaj internaciaj trajnoj kiuj ekzistis iam, nur unu restas, nokta treno de/al Vieno/Munkeno.

Buse redakti

Eblas atingi Romon buse sen ŝanĝoj de preskaŭ ĉiuj italaj urboj kaj de multaj urboj lokataj en najbaraj landoj. La ĉefa alvenpunkto estas la Busa Stacidomo Romo Tiburtina (Autostazione di Roma Tiburtina), apud la samnoma fervoja stacidomo.

Aŭte redakti

La Aŭtoŝoseo de la Suno (Autostrada del Sole, A1) kunligas Romon kun Milano-Bolonjo-Florenco (norde) kaj Napolo (sude). Ĝi estas interligita kun pluaj aŭtoŝoseoj. Ĝia parto norde de Romo estas ankaŭ la plej suda peco de la eŭropa ŝoseo E35 (de Amsterdamo al Romo).

Malpli gravaj aŭtoŝoseoj kunligas Romon kun Civitavecchia kaj kun Abruzzo (ambaŭ partoj de E80).

Oni povas ankaŭ transporti sian aŭton ŝipe (vidu sube) ĝis proksima haveno.

Ŝipe redakti

La plej grava haveno por atingi Romon ŝipe estas Civitavecchia, nordokcidente. Oni kompletigas la vojaĝon trajne (ĉ.1 horo) aŭ aŭte (68km, ĉ.1h per aŭtoŝoseo).

La haveno de Civitavecchia estas interligata ĉefe kun Sardinio (Olbia, ĉ.8h de navigado; Cagliari, ĉ.15h; ktp), Sicilio (Palermo, ĉ.14h), Barcelono (ĉ.21h) kaj Tunizo (ĉ.35h).

Eblas ankaŭ uzi aliajn, pli malproksimajn havenojn: Napolo, Salerno, Piombino, Livorno. Napolo kaj Salerno oferas pluajn ŝipojn de/al Sicilio; ili estas konsilindaj ankaŭ de/al Tunizio. De Korsiko oni devas navigi al Piombino aŭ Livorno kaj stiri de tie.

Malgrandaj havenoj sufiĉe proksimaj al Romo estas en Fiumicino, Ostia kaj Anzio.

Loka transportado redakti

 
Skema mapo de roma metroo

En Romo estas la sekvantaj specoj de publika transportado ene de la urbo:

  • urbaj busoj kaj urbaj tramlinioj (la mapoj estas haveblaj ĉe ATAC);
  • metroo (linio A, linio B/B1, linio C - vidu mapon supre);
  • urbaj partoj de pluraj fervojoj.







Vidi redakti

 
Mapo de Romo

Antikva Romio redakti

10 - Koloseo: kolosa antikva amfiteatro de la 1-a jarcento p.K.
11 - Roma Forumo: ruinoj de la centro de la antikva Romo.
12 - Circus Maximus: iam valeto inter la montetoj Palatino kaj Aventino, ĝi estis uzata de la Romianoj por ĉevalaj konkuroj.
13 - Panteono: antikva templo, nun katolika preĝejo, meze de la baroka centro.
14 - Banejoj de Karakalo: grandaj banejoj konstruitaj dum la 3-a jarcento p.K.
15 - Baziliko de Sankta Maria de la Anĝeloj, baziliko konstruita en granda salono de la Banejoj de Diokleciano (4-a jarcento); granda parto de la ceteraj salonoj estas okupata de la Nacia Muzeo de Romo (arkeologia muzeo).
16 - Piramido de Cestio: tombo piramidoforma konstruita ĉ. 20 a.K.
17 - Katakomboj de sankta Kalisto (la papo Kalisto la 1-a): subteraj koridoj kun tomboj, uzitaj de la kristanoj dum Romia Imperio, por fuĝi persekutadon sed ankaŭ por aliaj celoj. Estas ankaŭ en aliaj lokoj pluaj katakomboj.
18 - Via Appia: longa antikva romia ŝoseo (la numero montras en la mapo la Tombon de Cecilia Metella, kiu estas taŭga loko por vidi la romian vojon kaj ankaŭ estas vizitinda mem, sed la romia ŝoseo estas videbla ankaŭ pli sude kaj parte pli norde, dum pluraj kilometroj).
19 - Kastelo de Sankta Anĝelo: majesta tombo de la imperiestro Adriano, uzata kiel kastelo dum la Mezepoko.

Kristana Romo redakti

30 - Baziliko Sankta Petro kun la ĉirkaŭa Vatikanurbo (mallonge, Vatikano), la plej malgranda ŝtato en la mondo, ĉefloko de la katolika eklezio.
31 - Baziliko Sankta Johano de Laterano, la oficiala katedralo de Romo.
32 - Baziliko Sankta Maria la Granda, dediĉita al la Virgulino.
33 - Baziliko Sankta Paŭlo exter la Muregoj (ankaŭ: Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj), kiu, kun Sankta Petro, Sankta Maria la Granda kaj Sankta Paŭlo, estas unu el la kvar bazilikoj oficiale "plej gravaj" en Romo.
34 - Sankta Kruco en Jerusalemo, kun relikvoj de la kruco de Jesuo.
35 - Sankta Laŭrenco ekster la Muregoj, apud la malnova tombejo de Romo (Verano).
36 - Triunio de la Montoj, preĝejo apud la Placo de Hispanio, tre fama loko de la baroka centro.
37 - Sankta Maria de la Popolo.
38 - Sankta Cecilia en Trastevere, en la kvartalo Trastevere ("preter la Tibero"), antikva kaj mezepoka kvartalo ĉe la dekstra flanko de Tibero.
39 - Sankta Pankracio.

Muzeoj redakti

50 - Kapitolaj Muzeoj, sur la historia monteto Kapitolo. Ĝi enhavas plurajn antikvajn kaj modernajn artaĵojn.
51 - Vatikanaj Muzeoj, entenantaj inter multaj artaĵoj ankaŭ la faman Sikstan Kapelon.
52 - Etruska Muzeo Villa Giulia.
53 - Etruska Muzeo Villa Giulia.

Aliaj vidindaĵoj redakti

70 - Kvartalo EUR, konstruita ekde 1936 por la internacia ekspozicio planita por 1940 en Romo (kaj ne okazinta pro la mondmilito); ĝi enhavas plurajn monumentojn de tiu tempo.
71 - Monteto Gianicolo (ne apartenanta al la origina grupo de montetoj), de kiu oni havas bonegan vidadon de la tuta urbo.
72 - Fontano de Trevi
73 - Placo Navona
74 - Bioparko (Zoo)
75 - Villa Torlonia, kun pluraj konstruaĵoj inter kiuj la vilao loĝita de Mussolini.
76 - Villa Pamphilj, granda publika parko.





Manĝi redakti

Loka tradicia kuirarto redakti

Kiel en preskaŭ tuta Italio, tipa manĝo enhavas unuan pladon, kiu estas ia pastaĵo, kaj duan pladon, kiu estas plejofte viando kun aŭ sen legomoj; poste oni povas ankoraŭ manĝi frukton. Oftaj variantoj: ĉe la komenco povas esti "antaŭmanĝo" (itale antipasto), kutime nur kun ŝinko kaj aliaj nekuiritaĵoj; la dua plado povas manki; anstataŭ frukto povas esti alia dolĉa deserto (ekzemple glaciaĵo).

La tradicia roma kuirado miksiĝis jam delonge kun la regiona kuirado de Latio.

Inter la pastaĵoj, menciindaj estas:

  • spaghetti alla carbonara, spagetoj "laŭ la karbista maniero", t.e. kun ovo kaj lardo;
  • bucatini all'amatriciana, truitaj spagetoj kun amatriĉana saŭco, farita kun porkovango, ŝafa fromaĝo kaj tomato;
  • gnocchi alla romana, romaj griobuletoj;
  • rigatoni con la pajata, makaronioj kun intesto de bovideto nedemamigita;
  • vermicelli cacio e pepe, spagetoj kun fromaĝo kaj pipro;
  • fettuccine al pomodoro, bendoformaj pastaĵoj (ofte enhvanta ovojn miksitajn kun la faruno), kun tomatosaŭco.

Inter la viandoj, menciindaj estas:

  • saltimbocca alla romana, maldikaj pecoj de bovido, kuiritaj kun ŝinko kaj salvio;
  • abbacchio alla scottadito, rostitaj ripaĵoj de ŝafido;
  • coda alla vaccinara, bovovosto "laŭ la bovista stilo" (la vosto estas boligita kaj plukluirita en kaserolo);
  • coratella, enbrustaĵo;
  • trippa alla romana, tripo.

Inter la ceteraj pladoj, menciindaj estas:

  • filetti di baccalà, sekigitaj gadopecoj kovritaj de pasto kaj frititaj;
  • carciofi alla romana, artiŝokoj kuiritaj en kaserolo;
  • carciofi alla giudia, artiŝokoj frititaj;
  • pluraj tipoj de kukoj kaj aliaj dolĉaĵoj.

Tradicia estas ankaŭ pico (pizza), kiu estas kutime pli maldika ol la napola pico.

Neloka kuirarto redakti

En normalaj restoracioj oni trovas senpene manĝaĵojn de la plej kutima itala aŭ internacia kuirarto (ekzemple lasanjojn, eskalopojn, hamburgerojn ktp).

Estas ankaŭ restoracioj oferantaj fremdajn kuirartojn: tre oftaj la ĉinaj kaj la japanaj (kaj kebabejoj por rapidaj manĝoj); troveblas tamen aliaj.

Kie manĝi redakti

Estas pluraj specoj de ejoj kie oni povas manĝi. Jen la kutimaj specoj:

  • por manĝi rapide:
    • bar, oferanta sandviĉojn kaj kelkfoje aliajn rapidajn manĝaĵojn; en multaj oni manĝas kutime starante; pri sandviĉoj, estas kutime du grandoj, tramezzini (malgrandaj triangulaj sandiĉoj) kaj panini (bulkoj farĉitaj per ŝinko, viando aŭ aliaj aĵoj);
    • pizzeria al taglio (vendejo de picotranĉoj), kie oni povas aĉeti tranĉojn de pico (kutime rektangulajn), manĝeblajn surloke aŭ forkunporteblajn; kutime oni trovas tie ankaŭ aliajn tradiciajn manĝaĵojn, ekzemple supplì (rizbulojn), crocchette (terpombulojn);
    • hamburgerejo (McDonald kaj similaj), kie oni povas manĝi hamburgerojn aŭ aliajn internaciajn rapidajn manĝaĵojn (ankaŭ forkunporteblajn);
    • kebabejo;
  • por manĝi regulare:
    • ristorante (restoracio);
    • pizzeria (pico-restoracio), oferanta diversajn picojn (rondajn kaj pli grandajn ol la picopecoj oferitaj en pizzeria al taglio); ĝi ofte oferas ankaŭ bruschetta, supplì, kelkajn desertojn ktp;
    • ristorante-pizzeria, kombino de la du antaŭaj ejoj;
    • trattoria, nomo kiu iam celis malmultekostan restoracion sed nun estas pli-malpli simila al restoracio; ofte ĝi oferas ĉefe lokajn manĝaĵojn;
    • tavola caldaself-service, kiu ebligas manĝi regulare, sed pli rapide kaj kun pli malalta kosto.

Trinki redakti

La tradicia trinkaĵo en Romo estas vino, kutime el apudaj areoj de Latio.

Sufiĉe fama estas la "vino el la Kasteloj" (la plej fama en la kategorio estas Frascati), kiu ordinare estas blanka vino. Alia fama blanka vino, el la nordo de Latio, estas "Est est est". Konataj ruĝaj vinoj estas Cesanese, iom dolĉa, kaj Cerveteri.

Loĝi redakti

En la urbo, estas 2 gastigantoj de Pasporta Servo (2020/11).

Sekureco redakti

Atentu pri poŝoŝtelistoj, aparte ĉe la Vatikano kaj aliaj turismaj lokoj.

Esperanto redakti

La unua Esperanto-grupo en Romo estis fondita en 1905 de Luigi Giambene.

Hodiaŭ la klubo estas membro de IEF (landa asocio de UEA en Italio) kaj nomiĝas Roma Esperanto-Centro "Luigi Minnaja". Ĝi situas en via Santa Dorotea 23; renkontiĝoj okazas kutime lunde.[1][2]

En Romo estas ankaŭ la oficiala sidejo de IKUE, kvankam ĝiaj aktivuloj en Romo ne estas loka grupo nuntempe (2019). Pluraj IKUE-kongresoj okazis en Romo, la unua en 1913.

En aŭgusto 1935 okazis en Romo la 27-a Universala Kongreso de Esperanto.

Viziti plu redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!