| ||
Ĉefurbo | Romo | |
Areo | 17 232 | |
Loĝantaro | 5 867 000 (2019) | |
Latio (itale: Lazio, elp. /'Lacjo/) estas regiono de centra Italio, vasta ĉ.17mil km².
Ĝi jam havis similan nomon en la antikva epoko, latine Latium; fakte la vorto "latino" signifis "loĝanto de Latio" kaj la latina lingvo estis la lingvo de la loĝantoj de Latio (kvankam origine ili loĝis nur en eta parto de la regiono).
Hodiaŭ Latio estas unu el la plej gravaj regionoj de Italio, ĉar en ĝi situas la landa ĉefurbo, Romo.
Romo estas tre grava de turisma vidpunkto, pro la kvanto da historiaj restaĵoj, religiaj monumentoj, muzeoj ktp. Kiel sidejo de la papo ĝi allogas ankaŭ multegajn katolikajn pilgrimantojn.
Ekster Romo multaj homoj ŝatas somere la longajn sablejojn laŭ la marbordo, kvankam la plej proksimaj al Romo povas iĝi tro plenaj je homoj dum kelkaj semajnfinoj. Pluaj turismaj celoj estas la restaĵoj de la antikvaj Etruskoj, la vulkanaj lagoj, pluraj religiaj monaĥejoj, mezepokaj urbetoj ktp.
Urboj redakti
En Latio estas nur unu granda urbo, kun pli ol 1 miliono da loĝantoj:
- Romo (itale Roma), ĉefurbo de Latio kaj de tuta Italio, kaj tre grava celloko por turistoj (kaj pilgrimantoj).
Nur du urboj (sed nur unu komumumo) ekster Romo havas iom pli ol 100mil loĝantoj. Ili estas
- Latina, fondita nur en la 20-a jarcento;
- Ostio (itale Ostia), oficiale parto de la komunumo de Romo, precipe interesa pro la vasta arkeologia areo kaj pro la longa sabla marbordo.
Inter la pli malgrandaj urboj estas menciindaj:
- Albano (pli precize Albano Laziale, ĉar en Italio estas aliaj komunumoj nomataj "Albano"), kun monumentoj de pluraj epokoj (romia, mezepoka, baroka);
- Anzio
- Cassino, kun romiaj restaĵoj kaj fama monaĥejo;
- Cerveteri, kun etruska tombaro;
- Civitavecchia
- Fiumicino
- Frascati
- Frosinone
- Gaeta, antikva kaj mezepoka havenurbo, kun belaj rokaĵoj ĉe la maro;
- Nettuno
- Sezze
- Tarquinia, fama pro la etruska tombaro; turistojn allogas ankaŭ la mezepoka centro kaj la sabla marbordo;
- Terracina
- Tivoli
- Velletri
- Viterbo
Aliaj cellokoj redakti
- Acquapendente
- Amatrice
- Casamari (abatejo)
- Cerveteri
- Farfa (abatejo)
- Fossanova (abatejo)
- Greccio
- Kampo Catino
- Lago Albano
- Lago Bolsena
- Lago Bracciano
- Lago Nemi
- Monto Circeo
- Monto Terminillo
- Ponza (insulo)
- Vilao Hadriana
Kompreni redakti
Latio estas en la sudokcidenta parto de centra Italio, de la Tirena Maro ĝis Apeninoj.
Ĝi entenas ĉefe montetojn kaj etajn ebenaĵojn, sed en la orienta parto estas sufiĉe altaj montoj, kun pintoj inter 2000 kaj 2500m (la plej alta pinto estas monto Gorzano, 2458m).
Pluraj montoj kaj montetoj estas kalkoŝtonaj kaj kelkaj entenas viziteblajn grotojn. Gravaj estas ankaŭ montetoj kaj malaltaj montoj vulkandevenaj, ofte entenantaj lagojn, kaj grandajn (Bolsena, Vico, Bracciano) kaj malgrandajn (Martignano, Albano, Nemi).
La sudorienta Latio estas ebenaĵo vasta ĉ. 1000km², antikve marŝa. Apud la marbordo, tiu ebenaĵo entenas pluraj marbordajn lagojn.
Apartenas administre al Latio la insulo Ponza (7km²) kaj kelkaj pluaj apudaj insuletoj.
Historio redakti
La antikva historio de Latio estas kunligata ĉefe al du popoloj:
- Etruskoj, kiuj lasis gravajn postsignojn de sia civilizo en la nordorienta parto de Latio;
- Italikoj, aro de parencaj hindoeŭropaj triboj kiuj transiris Alpojn ĉ. en la 12-a jarcento a.K. kaj ekloĝis en la orienta kaj suda parto de la itala duoninsulo.
Inter la Italikoj, tre gravas la eta popolo de Latinoj, kiuj ĉ. en 8-a jarcento a.K. fondis Romon. Dum la sekvantaj jarcentoj, Romio (la antikva ŝtato kies ĉefurbo estis Romo) subigis la tutajn latinojn, konkeris la tutan Lation, antaŭ 200 a.K. regis preskaŭ la tutan nuntempan Italion kaj fine estigis vastan imperion ĉirkaŭ Mediteraneo.
Romo kaj pluraj lokoj en Latio entenas multegajn postrestaĵojn de Romio.
(...)
Klimato redakti
Eniri redakti
Eniri avie redakti
Estas du komercaj flughavenoj en Latio, ambaŭ apud Romo:
- flughaveno Leonardo da Vinci apud Fiumicino (FCO), la ĉefa flughaveno de Romo, sudokcidente
- flughaveno G.B. Pastine apud Ciampino, sudoriente
Al/de ambaŭ flughavenoj estas oftaj busoj. Al/de la flughaveno de Fiumicino estas ankaŭ oftaj trajnoj.
Eniri trajne redakti
Du grandrapidaj fervojoj kunligas Romon
- norde kun Florenco-Bolonjo (kaj pli norde kun Milano-Torino, Verono, Venecio)
- sude kun Napolo-Salerno
Aliaj gravaj fervojoj kunligas Romon
- nordokcidente kun Pizo-Ĝenovo
- nordoriente kun Peruĝo/Ankono
- oriente kun Pescara
- sudoriente kun Apulio per Benevento
Eniri ŝipe redakti
Civitavecchia estas sufiĉe grava haveno. Aliaj, pli malgravaj havenoj estas Fiumicino, Ostia, Anzio, Terracina kaj Formia.
Estas pramoj kunligantaj Civitavecchia-n kun Sardinio, Korsiko, Sicilio.
Eniri buse redakti
Eniri piede redakti
Moviĝi redakti
Publika transporto redakti
Trajnoj redakti
Trajnoj estas konvenaj por vojaĝi de Romo al preskaŭ ĉiuj aliaj urboj aŭ urbetoj de Latio; ili estas sufiĉe oftaj, sed plurfoje malrapidaj.
Pli malfacilas vojaĝi trajne de iu urbeto al alia, sen pasi per Romo; tio ofte maleblas, kaj necesas uzi busojn.
La plimulto de la trajnkunligoj estas mastrumata de Trenitalia. Ĝeneralaj informoj kaj biletoj haveblas interrete ĉe Trenitalia (en 5 lingvoj). Detalaj informoj, inkluzive de detaloj, se ne biletoj haveblas ĉe Viaggiatreno (en 9 lingvoj).
Nur kelkaj trajnaj kunligoj (Romo-Ostio, Romo-norde de Romo) estas mastrumata de Atac (en la estonteco de Cotral). Informoj ĉe Viaggia con ATAC (en 5 lingvoj).
Busoj redakti
Ŝipoj redakti
Ŝipaj kunligoj ene de Latio estas al la insulo Ponza kaj al ĝia insularo.
Veturi aŭte redakti
Bicikli redakti
Piediri redakti
Vidi redakti
Fari redakti
Komuniki redakti
Aĉeti redakti
Vendejaroj redakti
Manĝi redakti
Tradiciaj manĝaĵoj redakti
Vegetarismo kaj veganismo redakti
Trinki redakti
Alkoholaĵoj redakti
Loĝi redakti
Esperanta loĝado redakti
Kampadejoj redakti
Hosteloj redakti
Hoteloj redakti
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Esperantaj renkontiĝoj redakti
Viziti plu redakti
Rimarkoj redakti