| ||
Lando | Italio | |
Regiono | Latio | |
Loĝantaro | 16 279 (2019) | |
Alto | 132m |
Tarquinia (elp. Tarkŭinja) estas urbo en Latio en centra Italio.
Kompreni redakti
Tarquinia kuŝas sur monteto malalta (133 m) proksima al la tirrena marbordo.
Ĝi aspektas mezepoka urbo, ĝia origino tamen estas tre antikva: ĝi estis prospera etruska urbo, poste romia. Kvankam ankaŭ la mezepoka centro meritas viziton, la famo de tiu urbeto precipe rilatas al la restaĵoj lasitaj de la etruskoj, inter kiuj multaj tomboj kun interesaj freskoj.
Apud la urbo (ĉ. 6 km) estas alloga ankaŭ la longa sabla marbordo.
Historio redakti
Tarĥna (la etruska nomo de Tarquinia) estis unu el la dudek ĉefaj urboj de la Etruskoj, kaj kuŝis 3-4 km nordoriente de la nuna urbo, apud la monteto Colle della Civitucola. La urbo estis grava komerca haveno jam en la 8-a jarcento a.K., favorata de pluraj minoj en la montetoj ĉirkaŭ la nuntempa urbeto de Tolfa (ĉirkaŭ 30 km fore). Dum pluraj jardekoj Tarquinia superregis eĉ la fruan Romon: la lastaj reĝoj de Romo (616-535 a.K.) devenis ĝuste de Tarquinia.
Post kelkaj jarcentoj, la roloj renversiĝis: en 295 a.K. Tarquinia estis venkita de Romo kaj ekde tiam ĝi estis parto de Romio ĝis la falo de la Okcidenta Romia Imperio.
Post mallonga tempo sub la Ostrogotoj, la urbo estis parto de la lombarda graflando de Tuscia. En tiu tempo, ĝi grave malprosperis kaj la malmultaj loĝantoj moviĝis apud la turon konstruita sur la monteto kie situas la nuntempa urbo. La nova vilaĝo kaj poste urbeto nomiĝis Cornetum (poste, en la itala, Corneto), kaj reakiris la nomon de la antikva urbo nur en 1872.
En la 8-a jarcento la urbo iĝis parto de la Papa Ŝtato, al kiu ĝi apartenis ĝis kiam, en 1870, ĝi estis akirita de la ĵus naskiĝinta Reĝlando de Italio. De la 12-a al la 14-a jarcento, tamen, ĝi estis preskaŭ sendependa komunumo.
Klimato redakti
Aliri redakti
Aliri aviadile redakti
La plej proksima flughaveno estas la flughaveno de Romo-Fiumicino (FCO).
Aliri trajne redakti
La stacidomo de Tarquinia estas sur la fervojo Romo-Pizo.
Aliri buse redakti
Aliri aŭte redakti
Transportiĝi redakti
Transportiĝi perpiede redakti
Publika transporto redakti
Transportiĝi aŭte redakti
Vidi redakti
Fari redakti
Somere la amantoj de la maro povas bani, sunumiĝi, ludi, sporti en la vasta sablejo ĉe la bordo de la Tirena Maro (Tarquinia Lido, 7 km de la urbocentro).
Pli sude, la natura rezervejo de Salina di Tarquinia (salina = salmarĉo; ankaŭ pluralo: saline) allogas la birdamantojn pro la birdoj, kiuj ĉefe vintre multenombras tie. Inter ili, estas menciindaj la fenikopteroj. Sume estas ĉirkaŭ 200 specioj de birdoj kiuj haltas tie - plejparte videblaj nur dum kelkaj monatoj.
Aĉeti redakti
Vendejaroj redakti
Manĝi redakti
Trinki redakti
Loĝi redakti
Kampadejoj redakti
Hosteloj redakti
Hoteloj redakti
Sekureco redakti
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
- Tuscania (25 km) - mezepoka urbocentro
- Norchia (30 km) - etruskaj tomboj sen freskoj
- Marta (40 km) - la plej proksima urbeto ĉe la bordo de la Bolsena Lago
- Capalbio (Lago de Burano) (40 km)- ĉe-mara lago kaj natura rezervejo
- Viterbo (45 km) - grava mezepoka urbocentro
- Ansedonia (50 km) - ruinoj de la romia urbo Cosa kaj arkeologia muzeo
- Cerveteri (55 km) - pluaj etruskaj tomboj kun antikvaj freskoj
Rimarkoj redakti