Centra Italio estas regiono de Italio.
Regionoj
redaktiToskanio (Toscana), kies ĉefurbo estas Florenco (Firenze), urbo famega pro siaj mezepokaj kaj renesancaj monumentoj; la regiono estas ŝatata ankaŭ pro siaj mildaj montetoj; menciindaj estas ankaŭ la insulo Elba kaj aliaj pli malgrandaj insuletoj |
Umbrio (Peruĝo) (Umbria), kun aspekto simila al Toskanio; aparte fama estas en tiu ĉi regiono Asizo (Assisi) |
Markio (Ancona) (Marche), kun longaj sablaj marbordoj |
Latio (Romo) (Lazio), riĉega je romiaj restaĵoj (kaj ankaŭ etruskaj), kaj fama pro siaj lagoj kaj siaj marbordoj; celata pro siaj vidindaĵoj kaj/aŭ pro sia rolo en la katolikismo |
Abruco (Abruzzo), kun la plej altaj montoj de la duoninsulo Italio (ĝis 2900m) kaj la plej malnova Nacio Parko en Italio; ankaŭ ĉi tie estas bonaj sablaj marbordoj |