| |||
![]() | |||
Ĉefurbo | Berno | ||
RegionojRedakti
UrbojRedakti
- Berno - la ĉefurbo
- Zuriko - la plej granda urbo (ne granda tamen kompare al aliaj eŭropaj urbo - nur 400mil loĝantoj)
- Bazelo
- Ĝenevo
- Laŭzano
- Vinterturo
Nur tiuj urboj ĉi supre havas pli ol 100mil loĝantoj.
Inter la pli malgrandaj urboj, estas menciindaj:
Aliaj cellokojRedakti
Ĉaŭdefono (La Chaux-de-Fonds), taksata la esperanta ĉefurbo de Svislando
KomprenuRedakti
TerenoRedakti
Svislando situas plejparte en la norda flanko de Alpoj.
Abundas en Svislando la montoj, eĉ super 4000m, sed ankaŭ montetoj norde kaj okcidente de la montoj.
Dum la glaciaj epokoj la tuta Svislando estis kovrita de glacio, kiu postlasis multajn lagojn, grandajn kaj malgrandajn. La plej grandaj lagoj estas la Lago Lemano (582 km²) kaj la Bodenlago (536 km²), kiuj estas ankaŭ la plej vastaj en Okcidenta Eŭropo (sen Skandinavio).
Du el la plej longaj riveroj en okcidenta Eŭropo, la Rejno (1239 km) kaj la Rodano (812 km), fontas en Svislando. Aliaj gravaj riveroj kies fontoj situas en Svislando estas Inn (517 km), alfluanto de Danubo, kaj Tiĉino (248 km), alfluanto de Pado.
Ne estas marbordoj en Svislando.
HistorioRedakti
EtnojRedakti
KlimatoRedakti
EniriRedakti
Eniri avieRedakti
Eniri trajneRedakti
Eniri buseRedakti
Eniri piedeRedakti
MoviĝiRedakti
PiediriRedakti
BicikliRedakti
Publika transportoRedakti
Transportiĝi trajneRedakti
Transportiĝi buseRedakti
Transportiĝi ŝipeRedakti
Enlandaj flugojRedakti
Veturi aŭteRedakti
VidiRedakti
FariRedakti
KomunikiRedakti
Oficialaj lingvoj de Svislando estas la germana, la franca, la itala kaj la rumanĉa. Homoj kutime scipovas paroli almenaŭ unu alian svislandan lingvon krom sia denaska lingvo kaj ofta estas ankaŭ scio de angla lingvo.
AĉetiRedakti
VendejarojRedakti
ManĝiRedakti
Tradiciaj manĝaĵojRedakti
Vegetarismo kaj veganismoRedakti
TrinkiRedakti
AlkoholaĵojRedakti
LoĝiRedakti
Esperanta loĝadoRedakti
KampadejojRedakti
HostelojRedakti
HotelojRedakti
SekurecoRedakti
SanoRedakti
RespektoRedakti
EsperantoRedakti
Lokaj esperantistojRedakti
La urbo Ĉaŭdefono (La Chaux-de-Fonds), en la Kantono Neuŝatelo, povas esti konsiderata Esperanto-ĉefurbo de Svislando, ĉar ĝi estas la sidejo de pluraj Esperanto-institucioj.
La Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI), faka sekcio de la urba biblioteko, estis kreita en 1954 kaj havas vastan kolekton de verkoj kaj dokumentoj pri Esperanto kaj ankaŭ pri aliaj planlingvoj, ekzemple volapuko kaj ido.
La Kultura Centro Esperantista (KCE) havas sian sidejon en Ĉaŭdefono ekde 1975. Tie en 1980 estis fondita LF-koop kaj en 1998 estis proklamita la Esperanta Civito.
La Svisa Esperanto-Societo, landa asocio de UEA, havas lokajn grupojn en Bazelo, Berno, Ĉaŭdefono, Laŭzano, Wil (Kantono Sankt-Galo), Zuriko. La oficiala retejo estas: www.svisa-esperanto-societo.ch.
Esperantaj renkontiĝojRedakti
En Svislando okazis pluraj Universalaj Kongresoj de UEA: en 1906 kaj 1925 en Ĝenevo, 1913, 1939 kaj 1947 en Berno, 1979 en Lucerno.
SAT aranĝis du SAT-kongresojn en Svislando: en 1981 en Bazelo, en 2003 en Ĉaŭdefono.
En 2015 ILEI aranĝis la trian Tutmondan Kolokvon pri Instruado de Esperanto en Neŭŝatelo kaj Ĉaŭdefono.