lando en centra Eŭropo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Germanio
Germanio
Germanio (DE) Flago
Situo de Germanio en ĝia regiono.
Ĉefurbo Berlino
Lingvo Germana
Loĝantaro 83 milionoj (2019)

Germanio (germane: Deutschland elp. doiĉlant) estas lando en Mezeŭropo. Berlino estas ĝia ĉefurbo kaj ankaŭ ĝia plej granda urbo.

Multe gravas en la historio kaj la ekonomio de Germanio la rivero Rejno (germane Rhein), la plej longa rivero en okcidenta Eŭropo (post la Danubo, kiu fluas parte en okcidenta Eŭropo, parte en orienta, kaj en Germanio estas ankoraŭ malgranda).

Germanio estas plejparte ebena, kun montetoj kaj malmultaj montoj.

RegionojRedakti

Germanio estas federacio kunmetita el 16 ŝtatoj (Bundesländer), 3 el kiuj estas urboj (Berlino, Bremeno kaj Hamburgo).
Simpla priskribo kunigas la 16 ŝtatojn en la sekvantajn 5 grandajn regionojn.

 
Regionoj de Germanio (ne oficialaj)
Norda Germanio (Bremeno, Hamburgo, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Ŝlesvigo-Holstinio)
Norda ebenaĵo, sablejoj kaj havenoj ĉe la Norda Maro kaj la Balta Maro, historiaj urboj anoj de la Hansa Ligo
Okcidenta Germanio (Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Sarlando)
La meza valo de Rejno, riĉa je historiaj urboj (inter kiuj Kolonjo kaj Treviro), laborplena pro siaj modernaj fabrikoj, fama pro siaj vinoj kaj la ĉarmaj kurboj de Rejno kaj Mozelo
Centra Germanio (Hesio, Turingio)
La geografia kerno de Germanio, kun la grava urbo Frankfurto ĉe Majno kaj la mezalta montaro nomata Turingia Arbaro
Orienta Germanio (Berlino, Brandenburgo, Saksio, Saksio-Anhalto)
La germana ĉefurbo Berlino kun sia ĉirkaŭaĵo, la historiaj urboj Lepsiko kaj Dresdeno ("Florenco ĉe la Elbo")
Suda Germanio (Baden-Virtembergo, Bavario)
altebenaĵo ĉirkaŭ la alta valo de Danubo, ĝis la alta valo de Rejno, kun la plej altaj montoj en Germanio (Alpoj kaj Nigra Arbaro) kaj apartaj tradicioj, inter kiuj la Oktobra Bierfestivalo; entenas plurajn historiajn urbojn (Munkeno, Stutgarto, Nurembergo, Augsburgo, ktp)

UrbojRedakti

Esperantaj urbojRedakti

Aliaj cellokojRedakti

KomprenuRedakti

TerenoRedakti

HistorioRedakti

EtnojRedakti

KlimatoRedakti

EniriRedakti

 
Flughavenoj en Germanio

Eniri avieRedakti

Estas multaj flughavenoj en Germanio kunligataj kun aliaj eŭropaj urboj.

La plej gravaj flughavenoj estas kunligataj ankaŭ kun ekstereŭropaj urboj. Inter ili elstaras la flughaveno de Frankfurto ĉe Majno, kiu estas la 4-a en Eŭropo pri jara kvanto da vojaĝantoj. Pluaj gravaj flughavenoj estas en Munkeno, Duseldorfo, Berlino, Hamburgo.

Eniri trajneRedakti

Estas bonaj fervojoj de ĉiuj najbaraj landoj.

Altrapidaj fervojoj kunligas Germanion kun Francio kaj Nederlando/Belgio. Altrapide, la trajno de Parizo al Frankfurto, Kolonjo aŭ Stutgarto bezonas 3-4 horojn (senŝanĝe). Informoj ekzemple ĉe bahn.de (en 9 lingvoj).

Rapidaj trajnoj (kvankam ne vere altrapidaj) kunligas aliaj landoj kun Germanio. Ekzemple, de Varsovio al Berlino necesas 6 horoj; de Kopenhago al Hamburgo malpli ol 5 horoj; de Bolonjo al Munkeno ĉ. 7 horoj; de Vieno al Munkeno 4 horoj.

Por sufiĉe longaj vojaĝoj eblas ankaŭ veturi nokte.

Eniri ŝipeRedakti

Estas pramoj kaj ordinaraj ŝipoj kunligantaj la havenojn en Norda Germanio (ĉefe tiujn ĉe la Balta Maro) kun Danio, Svedio kaj aliaj proksimaj landoj.

Eniri buseRedakti

Eniri piedeRedakti

TransportiĝiRedakti

 
Ĉefaj fervojaj kunligoj ene de Germanio

Transportiĝi perpiedeRedakti

Publika transportoRedakti

Transportiĝi trajneRedakti

Transportiĝi buseRedakti

Transportiĝi aŭteRedakti

La plej alta permesita rapideco[1]
en municipoj 50 km/h
ekster municipoj 100 km/h
aŭtoŝoseoj rekomendita 130 km/h


VidiRedakti

FariRedakti

KomunikiRedakti

AĉetiRedakti

En Germanio oni pagas per eŭroj (internacia mallongigo: EUR, simbolo: ). Unu eŭro dividiĝas je 100 cendoj.

VendejarojRedakti

ManĝiRedakti

Germania kuirarto varias tra la federaciaj landoj, sed ĝenerale ĝi havas komunajn trajtojn de la mezeŭropa kuirarto.

Tradiciaj manĝaĵojRedakti

 
Eskalopo kun pomfritoj
  • Schnitzel (eskalopo) – viandotranĉo frostita kun kovrilo kun multaj regionaj variantoj; ofte servata kun pomfritoj aŭ terpoma salato
  • Bratwurst (kolbaso) – estas unu el la tipaj manĝaĵoj konataj ankaŭ eksterlande; ekzistas en multaj regionaj variantoj

Vegetarismo kaj veganismoRedakti

En la urboj de Germanio ne estas kutime problemo trovi vegetarajn kaj veganajn restoraciojn. Ankaŭ nevegetaraj restoracioj ofertas senviandajn manĝaĵojn.

TrinkiRedakti

Aparta senalkohola trinkaĵo estas Spezi ([ŝpeci]) ~ miksita trinkaĵo de kolao kaj oranĝ-gusta suko. Ĉar la nomo mem estas varmarko, ĝi estas uzata nur de la origina kompanio kaj aliaj versioj de la trinkaĵo estas vendataj sub aliaj nomoj.

AlkoholaĵojRedakti

Tipa germania alkohola trinkaĵo estas biero. Eksterlande ĝi estas konata pro sia kvalito, ĉefe tiu de sudaj regionoj kaj de Kolonjo. Ĉiujare ĝi allogas al Germanio milionojn da turistoj kun la pinto dum la festivalo Oktoberfest en Munekeno.

Krom tio estas en Germanio kultivata ankaŭ vino, ĉefe en sudaj kaj centraj regionoj, kiuj havas entute 13 unuopajn vinregionojn.

LoĝiRedakti

Esperanta loĝadoRedakti

KampadejojRedakti

HostelojRedakti

HotelojRedakti

SekurecoRedakti

SanoRedakti

Apotekoj estas markitaj per vorto Apotheke kaj per ruĝa litero A.

RespektoRedakti

Menciado de aferoj rilataj al naziisma historio kaj demandi pri ĝi al germanoj eblas nur ĉe bonaj amikoj. Montrado aŭ eĉ uzado de naziismaj simboloj estas kontraŭleĝa same kiel neado de holokaŭsto. Tiatemaj ŝercoj estas perceptataj kiel ege malĝentilaj.

Problema povas esti ankaŭ uzado de vortoj aŭ frazoj evokataj tempon de naziisma reĝimo eĉ se ili uzatas en tute alia kunteksto – ekz. Endlösung (fina solvo).

EsperantoRedakti

Estas pluraj esperantaj asocioj en Germanio.

La landa asocio de UEA nomiĝas Germana Esperanto-Asocio (GEA) kaj havas multajn lokajn sidejojn. Informoj ĉe www.esperanto.de.


Lokaj esperantistojRedakti

Esperantaj renkontiĝojRedakti

KonsulejojRedakti

Viziti pluRedakti

RimarkojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti