komunumo en la departemento Haute-Garonne de Francio
Tuluzo
Tuluzo
(Toulouse, Tolosa)
Lando Francio
Regiono Okcitanio (Langvedoko-Rusiljono-Sudo-Pireneoj)
Loĝantaro 493 000 (2019)
Alto 115-263m

Tuluzo (france: Toulouse, okcitane: Tolosa) estas urbo sudokcidenta Francio, ĉefurbo de la regiono Okcitanio (ankaŭ nomata Langvedoko-Rusiljono-Sudo-Pireneoj aŭ Pireneoj-Mediteraneo) kaj, ĝis 2016, ĉefurbo de la malnova regiono Sudo-Pireneoj.

Kompreni redakti

Tuluzo kuŝas en la alta valo de la rivero Garono (france: Garonne, okcitane: Garona), fluanta de la Pireneoj ĝis la Atlantiko. La valo favoras la transportojn inter la Atlantiko kaj la Mediteraneo ĉe la norda flanko de Pireneoj, do ĝi estas ekde prahistoriaj tempoj grava natura komerca vojo.

Tuluzo estas la kvara urbo en Francio pri kvanto da loĝantoj, post Parizo, Marsejlo kaj Liono. La urbo mem entenas preskaŭ duonon milionon da loĝantoj, inkluzive de la antaŭurboj ĝi superas iomete unu milionon.

Historio redakti

La historio de Tuluzo kiel urbo komenciĝas en la 2-a jarcento a.K. kiel gaŭla urbo, influata kaj baldaŭ konkerita (107 a.K.) de Romio. Multaj restaĵoj de la romia tempo estas ankoraŭ videblaj.

En 413 la Vizigotoj konkeras la urbon kaj igas ĝin ĉefurbo de sia reĝlando. La visigota regado tamen ne daŭras longe (nur 95 jarojn), ĉar en 508 Kloviso prenas Tuluzon. Fakte, ekde la sekvanta jarcento Tuluzo iĝas sendependa urbo, kaj ĉefurbo de vasta graflando; eĉ la araboj, rapide disvastiĝantaj en suda Francio dum la 8-a jarcento, antaŭ sia malvenko danke al Karolo Martelo, ne sukcesis kapti ĝin.

(...)

Klimato redakti

Aliri redakti

Aliri avie redakti

Aliri trajne redakti

Altrapidaj trajnoj "TGV" au "OGV" kunligas Tuluzon sensanĝe al kelkaj francaj urboj, ekzemple Bordozo (2h), Parizo (4h20), Liono (4h10). Por aliaj kunligoj eblas vojaĝi sen trajnŝanĝoj per malpli rapidaj trajnoj (ekzemple "IC" de/al Marsejlo 4h, "IC" de/al Limoĝo 3h30, "IC" aŭ "TER" de/al Lurdo 2h).

La ceteraj kunligoj postulas trajnŝanĝojn. Ekzemple de/al Barcelono oni ŝanĝas en Narbono (AVE/TGV + IC/TER, 4h-4h30).

Aliri buse redakti

Aliri aŭte redakti

Aliri bicikle redakti

Moviĝi redakti

Piediri redakti

Publika transporto redakti

La publikan transportadon en Tuluzo prizorgas Tisseo (retejo en la franca, la angla kaj la hispana).

La baza bileto kostas 1,70€ kaj la taga bileto 6,50€. (Junio 2022)

Estas du metroaj linioj, A kaj B. La tempo inter du sinsekvaj veturoj varias inter malpli ol 2 min ĝis 9 min, depende de la horo.

Estas ankaŭ du tramaj linioj, T1 kaj T2; la tramo T2 kunligas la urbon al la flughaveno. La tempo inter du veturoj estas kutime 12-14 min. Centra kapstacio por ambaŭ estas apud la justicpalaco.

Kablovojo (Téléo), funkcianta ekde majo 2022, kunligas la universitaton al du gravaj malsanulejoj, supertransirante la riveron.

Aldone estas pluraj buslinioj.

Veturi aŭte redakti

Bicikli redakti

Vidi redakti

 
Mapo de Tuluzo
 

10 - Baziliko Sankta Saturnino (Basilique Saint-Sernin), konstruita unuafoje en la 4-a/5-a jarcento, kaj denove en la 11-a jarcento (konsekrita en 1096, sed kompletigita nur la postan jarcenton). Tradicia etapo laŭ la Jakoba Vojo.


 

11 - Jakobena Monaĥejo (Couvent des Jacobins), tradicia nomo por preĝejo de la Dominikanoj, religia ordo fondita en 1215 ĝuste en Tuluzo (la preĝejo estis tamen konstruita 20-30 jarojn pli malfrue).


 

20 - Kapitolo (Capitole, Capitòli), gastiganta la Urbodomon kaj teatrejon/koncertejon. La nuna fasado, farita en 1750, superrigardas vastan rektangulan placon.


 

21 - Domo de Assesat (Hôtel d'Assézat/Ostal d'Assesat), belega domo konstruita de la familio Assézat/Assesat en 1555-1562; nun ĝi estas parte muzeo kaj parte sidejo de sciencaj akademioj.



Fari redakti

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

 
Kasuleto

Tipa manĝaĵo de Okcitanio estas la kasuleto (cassoulet, caçolet), plado entenanta fazeolojn kaj viandon kuiritajn kune en konustrunka ujo el ruĝa ceramiko. La tradicia kasuleto de Tuluzo entenas viandon de anaso aŭ ansero kaj kolbason.

La viando de anaso (kaj de ansero) estas ofta viando en Tuluzo kaj la tuta Okcitanio. Kutime ĝi estas kuirita en sia graso je ĉ. 90°C (confit de canard).

Trinki redakti

Loĝi redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

En Tuluzo estas Esperanto-Kultur-Centro (Centre Culturel Espéranto, EKC).

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

  • Karkasuno (Carcassonne/Carcassona), 95km
  • Albi, 80km
  • Agen, 115km
  • Lurdo (Lourdes/Lorda), 170km
  • Andoro (Andorra), 180km
  • Sudfranca Kanalo (Canal du Midi), de Tuluzo al Sète (longa iom pli ol 200km)
  • Regiona Parko de la Pireneoj en Ariège, 100km ĝis La-Bastide-de-Sérou
  • Prahistoria Parko apud Taraskono (Tarascon-sur-Ariège, ne konfusenda kun la plej fama Taraskono apud Marsejlo), 100km

Rimarkoj redakti


 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.