Toronto estas la ĉefurbo de Ontario kaj la plej granda urbo de Kanado. En la urbo loĝas 2 731 571 homoj (en 2016), sed ĝia metropola regiono estas hejmo al 6 417 516 homoj (en 2016). Devizo de la urbo estas "Diverseco estas nia forto" kaj oni vere povas sperti multajn diversajn kulturojn vizitante ĉi tiun urbon. Irante sur la stratoj oni aŭdas multajn lingvojn, sed la ĉefa, kiun ĉiu parolas, estas la angla. La urbo estas tre GLAT-amika kaj tolerema, en 2014 okazis tie WorldPride.
Kompreni
redaktiHistorio
redaktiKlimato
redaktiTiea klimato estas tipe Kanada - dum vintro la urbaj stratoj kaŝas sub neĝo, temperaturo preskaŭ ĉiam estas malpli ol 0°C. Tamen someroj estas tre plaĉaj, humidaj, ne estas tro varme nek tro malvarme, malofte okazas varmegoj. Dum printempo kaj somero pluvas plej multe kaj dum vintro precipitaĵoj okazas malpli ofte.
Klimato | Jan | Feb | Mar | Apr | Maj | Jun | Jul | Aŭg | Sep | Okt | Nov | Dec |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Tage altas (°C) | -1 | 0 | 5 | 12 | 18 | 24 | 27 | 26 | 21 | 14 | 8 | 2 |
Ĉiunokta malaltas (°C) | -7 | -6 | -2 | 4 | 10 | 15 | 18 | 18 | 14 | 7 | 2 | -3 |
Precipitaĵo (mm) | 61 | 51 | 66 | 70 | 73 | 72 | 68 | 80 | 83 | 65 | 76 | 71 |
Vidu Torontan 7-tagan antaŭvidon ĉe Medio Kanado (en, fr) |
Eniri
redaktiEniri avie
redaktiEn la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo troviĝas multaj flughavenoj, jen du plej uzataj:
- Toronta Internacia Flughaveno de Pearson (IATA-kodo: YYZ) situas en Misisogo (apud Toronto), ĝi estas la plej okupata flughaveno en Kanado kaj troviĝas 40km for de Toronta urbocentro.
- Urba Flughaveno de Billy Bishop (IATA-kodo: YTZ) estas regiona flughaveno (do uzata nur por enlandaj flugoj, ne internaciaj). Ĝi situas sur Toronta Insulo, senpere apud la urbocentro, oni nur devas uzi pramŝipon por foriri el la insulo.
Eniri trajne
redaktiEn Toronto ekzistas unu ĉefa fervojstacio:
- Fervojstacio Union situas en la urbomezo. Ĝi estas konektita al ĉiuj fervojlinioj de GO Transit (sistemo de publika transporto en Ontario). Oni povas veni ĉi tien el ŝtato Nov-Jorkio dank' al kurso Maple Leaf de Amtrak (sed laŭ informoj el septembro 2021 Amtrakaj trajnoj ne vojaĝas en Kanadon).
Eniri buse
redaktiOni povas uzi aŭtobusajn kursojn de Megabus aŭ Greyhound por veni al Toronto el multaj Usonaj urboj, ekzemple Vaŝingtono aŭ Novjorko. Krome por alveni Toronton el Kanado, oni povas uzi Busstacion Union, kiu servas aŭtobusojn de GO Transit, Coach Canada, TOK Coachlines kaj Ontario Northland Motor Coach Services.
Transportiĝi
redaktiTransportiĝi perpiede
redaktiĜi ne estas la plej efika maniero por transportiĝi en ĉiu tiu granda urbo, ankaŭ ne ĉiam estas sekure promeni sole dum la nokto. Tamen sur la ĉefaj stratoj nenio malbona okazu.
Publika transporto
redaktiReto de publika transporto en Toronto estas bone disvolviĝita. Se vi hastas, metroo estas la plej bona elekto, tamen oni ne ĉiam povas atingi ĉiun lokon pere de ĝi. Tiam onipovas surteriĝi kaj uzi aŭtobusojn aŭ tramojn. Oni memoru ke publika transporto estas pagenda kaj oni devas aĉeti ĵetonojn aŭ biletojn por vojaĝi.
Transportiĝi aŭte
redaktiStratoj de Toronto estas aranĝitaj krade, tiu ĉi aranĝo multe plifaciligas navigadon. Tamen uzado de aŭto en urbego havas multajn minusojn: kutimaj trafikstopiĝoj en la urbocentro, multekostaj parkejoj. Aldone dum vintro stratojn kovras glacio kaj neĝo, do se oni ne spertas veturi en tiaj atmosferaj kondiĉoj, estus pli bone elekti alian manieron de transportiĝo.
Vidi
redakti- KN Turo - betona telekomunikila turo alta je 553,33m, oni finis konstrui ĝin en 1976. De 1975 ĝis 2007 ĝi estis la plej alta konstruaĵo en la mondo. Oni povas aĉeti biletojn kaj ĝui pejzaĝojn el la turo per siaj propraj okuloj.
- Krutaĵoj de Scarborough - krutaĵoj formiĝantaj dum jarmiloj ornamas Torontan marbordon. Ili iras laŭlonge de lago Ontario, de orientaj Torontaj plaĝoj ĝis Parko East Point en Scarborough, aldone ili transiras 8 aliajn parkojn.
- Geja Vilaĝo - centro de GLAT-komunumo en Toronto. Ĉi tiu kvartalo troviĝas oriente de la urbocentro. Ĉi tiu loko plenas je surstrata arto, restoracioj, galerioj, drinkejoj kaj kluboj. Ĉiujare en junio okazas tie grandega GLAT-a festivalo "Pride Toronto".
- Toronta Zoo - la plej granda (287-hektara) zoologia ĝardeno en Kanado. Ĝi estas dividita en ses geografiajn regionojn: la Hindo-Malaja, Afriko, Amerikoj, Tundro, Aŭstralazio, Eŭrazio kaj Kanado. Oni povas pasigi tie la tutan tagon kaj admiri pli ol 5,000 bestojn de pli ol 500 specioj.
Fari
redakti- Pride Toronto - ĉiujara evento montranta GLAT-kulturon de la urbo. Ĝi estas unu el la plej grandaj tiaj okazaĵoj en la mondo kaj tial multaj turistoj venas al Toronto nur por partopreni en ĝi. Dum 7 tagoj okazas interalie multaj fiermarŝoj, koncertoj, surstrataj bazaroj kaj noktaj festetoj.
- LEGOLAND Discovery Centre Toronto - sola tia amuzejo en Kanado, ĝi estas bona elekto por familioj kun infanoj. En la konstruaĵo estas dekoj da atrakcioj, ekzemple: 4D-a kinejo, LEGO Miniland, Akademio de LEGO-konstruantoj kaj multaj areoj por amuziĝi per la briketoj.
Lerni
redaktiEn la urbo troviĝas multaj ĉu prestiĝaj, ĉu malkaraj universitatoj; ĉiu povas trovi ĝustan lernejon por si mem. Jen kelkaj el la plej konataj lernejoj:
Labori
redaktiAĉeti
redaktiVendejaroj
redaktiManĝi
redaktiTrinki
redaktiLoĝi
redaktiToronto estas tre multekosta urbo. Se vi planas aĉeti loĝejon tie, pretiĝu malplenigi vian monujon. Averaĝe unufamilia domo kun du dormĉambroj kostas 1 200 000$ (2021/10). Sed se vi venas tien nur por unusemajna vizito, konsideru proponojn sube.
Esperanta loĝado
redaktiEn Toronto estas 4 gastigantoj de Pasporta Servo (2021/10)
Kampadejoj
redaktiHosteloj
redaktiHoteloj
redaktiSekureco
redaktiToronto estas sufiĉe sekura kaj tage, kaj nokte, sed kiel en ĉiu urbego, ankaŭ foje okazas krimoj. Kvankam ne ekzistas tute danĝeraj kvartaloj, oni evitu esti en partoj de ĉi tiuj lokoj (precipe dum la nokto):
- Kvartaloj: Rexdale, Malvern, Scarborough, St. Jamestown, Regent, Cabbagetown;
- Stratoj Driftwood, Kipling kaj Finch;
- Urbeto Albion.
Esperanto
redaktiEn la urbo ekzistas loka Esperanta klubo konata kiel Esperanto-Toronto, kiu organizas multajn eventojn enrete kaj ĉeeste.
Lokaj esperantistoj
redaktiKonsulejoj
redaktiViziti plu
redaktiOni povas vojaĝi trajne aŭ aŭte kaj viziti Niagaran Akvofalaron, kiu troviĝas 1,5 horojn for de Toronto.