Nov-Jorkio
Nov-Jorkio Flago
Lando Usono
Manhatano vidita de Weehawken
Ĉefurbo Albeno
Kreu kategorion "Nov-Jorkio"

Nov-Jorkio estas nordorienta ŝtato de Usono.

  • Albeno (Albany), la ĉefurbo de la ŝtato, profunde ligata al ĝia historio
  • Bufalo (Buffalo), la plej granda urbo en la norda parto de la ŝtato, hejmo de la usonpiedpilka teamo Buffalo Bills, de la glacihokea teamo Buffalo Sabres kaj de la bufalaj kokinoflugilaĵoj
  • Itako (Ithaca), malgranda urbo kaj hejmo de la Universitato Cornell kaj de la Kolegio Itako
  • Novjorko (New York City), eble la plej fama kaj aprezata urbo en la mondo, kun ties ĉielskraprantoj, eksterordinara diverseco, internaciaj firmaoj, nekomparebla kulturo
  • Roĉestro (Rochester), malnova industria urbo kun riĉa historio de progreso kaj de novigo ; nun la hejmo de diversaj universitatoj kaj de la "ruba plado"
  • Saratoga Springs, nomata "Spa City" anglalingve ("urbo de la kuraclokoj"), fama pro ties ĉevalaj kuradoj kaj ankaŭ enhaltinda loko pro ties originalaj dancartaĵoj, dramartaĵoj kaj koncertoj
  • Sirakuso (Syracuse), la "salta urbo" estas fama pro sia industrio, kaj estas la hejmo de la Universitato de Sirakuso kaj de la Granda Nov-Jorkia Foiro

Kompreni

redakti

Historio

redakti

Antaŭ la eŭropa setlado, la loko nun konata kiel Nov-Jorkio jam estis la hejmo de pluraj indianaj triboj. La irokeza konfederacio (aŭ Haudenosaunee), kiu enhavis la mohokan, onondagan, senekan, kajugan, onejdan kaj tuskaroran tribojn, estis grava ekzerco de reprezenta demokratio kiu eble influis la fondintajn patrojn de Usono en ilia propra konstruo de konstitucia registaro.

Eŭropa setlado en Nov-Jorkio komenciĝis en Nov-Amsterdamo en la insulo Manhatano. Surbaze de tiu loko, nederlandaj kaj tiam anglaj setlantoj vastigis siajn teritoriojn longe de la rivero Hudsono ĝis hodiaŭa Albeno, tiam okcidente de la mohoka rivero. Lokoj de tiu parto de Nov-Jorkio estis gravegaj dum la usona revolucia milito, precipe Saratoga norde de Albeno, kaj Novjorko dum mallonga tempo estis la unua ĉefurbo de Usono. Setliĝo de blankuloj pli okcidente en la ŝtato estis malfaciligita de malbonaj terenoj kaj de indianaj teritorioj, sed komence de la 19-jara jarcento, ankaŭ tiuj lokoj enhavis multajn setlantojn.

Vera demografia eksplodo rezultis de la konstruado de la kanalon Erie de Bufalo ĝis Albeno, finita en 1825. Urboj kiel Roĉestro tre rapide disvolviĝis, povante facile enŝipigi siajn valoraĵojn en lokoj kaj okcidentaj kaj orientaj, kaj Novjorko je la enfluejo de la rivero Hudsono iĝis la plej riĉa kaj grava haveno de la juna lando.

Nov-Jorkio kreskadis kaj floradis dum jardekoj, siaj urboj uzataj kiel centroj de industrio, komerco, kaj kulturo por la tuta nacio. Eĉ post pli kaj pli da okcidentaj lokoj malfermiĝis al setlado, Nov-Jorkio restis la Imperio-Ŝtato. La haveno de Novjorko servis kiel la enirpunkto de sennombraj enmigrantoj post la usona enlanda milito, kiuj kontribuis al diversa, energiplena loĝantaro. Nov-Jorkio estis la plej loĝata ŝtato dum pli ol 150 jaroj kaj estis la hejmo de multegaj gravaj kaj influplenaj homoj. Ekde la mezo de la 20-a jarcento, la influo de Nov-Jorkio malpliiĝis dum la loĝantaroj de Kalifornio, Teksaso kaj Florido kreskis, sed Nov-Jorkio restas unu el la dominantaj usonaj ŝtatoj.

Klimato

redakti

Nov-Jorkio havas kvar malsamajn sezonojn.

Norda Nov-Jorkio estas konata pro siaj malvarmegaj vintroj.

La Lago Ontario malebligas tro malaltajn temperaturojn sed ankaŭ kreas lagefikan neĝon.

Kompare, Novjorko estas tropika. La atlantika oceano ebligas al ĝi ĝui la golfan marfluon kiu ne kreas oceanefikan neĝon. Tamen, ĉefe januare kaj februare, alvenas neĝo en Novjorko, eĉ se malpli ol en la nordo de la ŝtato.

La printempo vere venas en Nov-Jorkion maje, kaj rapide someriĝas.

Somere, malmultas varmondoj. La humido-nivelo estas ofte alta, sed estas ankaŭ tagoj sen humido kaj ĉiuj povas tiam ĝui la veteron.

Aŭtumne, fakte jam septembre, la folioj ŝanĝas siajn kolorojn, kaj la novjorkia aŭtumna foliaro estas unu el la plej belaj de Usono. Fine de oktobro, tio finiĝas kaj komenciĝas vintro.

Novjorko estas unu el la plej kulture diversaj urboj de la terglobo, estante la hejmo de enmigrintoj el la tuta mondo. La nordo de la ŝtato tamen estas pli simila al la normala trikultura miksiĝo de blankaj, afrikaj kaj latinamerikaj usonanoj. Kvankam konata kiel progresema ŝtato, la politikaj tendencoj de homoj grande dependas de la loĝloko. Dum pli grandaj urboj kiel Novjorko kaj universitataj urboj kiel Itako estas unuj el la plej progresemaj lokoj de la mondo, en kampara norda Novjorkio, homoj plu estas profunde konservativaj.

Eniri avie

redakti

Eniri trajne

redakti

Eniri buse

redakti

Transportiĝi

redakti

Transportiĝi perpiede

redakti

Publika transporto

redakti

Transportiĝi trajne

redakti

Transportiĝi buse

redakti

Transportiĝi aŭte

redakti

La natura beleco de la ŝtato estas diversa, de la nekomparebla Niagara Akvofalaro kaj la "granda kanjono de la Oriento", Letchworth State Park (ŝtata parko de Lectchworth), ĝis la netuŝitaj terenoj de Katskil-Montaro kaj de Adirondakoj, ĝis la trankvilaj Fingraj Lagoj. La adirondaka parko, aparte, estas nekredebla gemo - ĝi estas la plej granda unueca parko de kontinenta Usono kaj kie la usona pentrarto komenciĝis.

Urba turismo estas ankaŭ grava parto de Nov-Jorkia turismo. La statuo de Libereco en Novjorko estas konsiderata kiel io videnda de ĉiu usonano almenaŭ unufoje en ties vivo, kaj multaj turistoj estis forte impresitaj de Manhatano. La plejparto de la muzeoj kaj monumentoj certe estas en Novjorko, sed tio ne estas kialo por ignori la nordajn partojn de la ŝtato. Bufalo, Roĉestro, Sirakuso kaj Albeno estas same kulturaj centroj, kaj pli malgrandaj urboj kiel Troy, Kingston, Saratoga Springs kaj Hudson estas ankaŭ belegaj kaj unikaj.

Haloj de Famo

redakti

Eblas diri ke neniu usona ŝtato enhavas tiom da Haloj de Famo ol Nov-Jorkio. La plej populara estas la Naciaj Basbalaj Halo de Famo kaj Muzeo (National Baseball Hall of Fame and Museum) en Cooperstown, kiun ĉiu vera basbalfano devus viziti almenaŭ unufoje. Estas ankaŭ la Ĉevalkuradaj Naciaj Muzeo kaj Halo de Famo (National Museum of Racing and Hall of Fame) en Saratoga Springs, la Nacia Distanckurada Halo de Famo (National Distance Running Hall of Fame) en Utica, la Naciaj Profesiaj Luktosportaj Halo de Famo kaj Muzeo (Professional Wrestling Hall of Fame and Museum) en Amsterdam, kaj la Internacia Boksa Halo de Famo (International Boxing Hall of Fame) en Canastota. Nov-Jorkio eĉ havis la Nacian Piedpilkan Halon de Famo (National Soccer Hall of Fame) ĝis ĝi fermiĝis.

Sed ne temas nur pri sportoj! La Nacia Virinara Halo de Famo (National Women's Hall of Fame) estas en Seneca Falls, kaj la Nacia Ludila Halo de Famo (National Toy Hall of Fame) kaj Ludilindustria Halo de Famo (Toy Industry Hall of Fame) estas gastataj ene de la Nacia Luda Muzeo (Strong Museum of Play) en Roĉestro. Vi ankaŭ trovos la Usonan Teatran Halon de Famo (American Theatre Hall of Fame) en la teatra distrikto de Manhatano, kaj la Naciajn Dancajn Muzeon kaj Halon de Famo (National Museum of Dance and Hall of Fame) en Saratoga Springs.

Historiaj vidindaĵoj

redakti

Preskaŭ ĉiu komunumo en la ŝtato povas pretendi je ia historia famo, ĉu pro lokoj de historia graveco ĉu pro estimataj gefiloj de la komunumo. Ekde la kolonia periodo, kaj en la brit-usona milito de 1812, la abolo de sklaveco, la movado por virinaj rajtoj, kaj la movado por civilaj rajtoj, Nov-Jorkianoj ludis plej gravajn rolojn. La Nov-Jorkia programo "Vojo tra historio" (Path Through History) substrekas historiajn vidindaĵojn tra la ŝtato.

Komuniki

redakti

Labori

redakti

Aĉeti

redakti

Manĝi

redakti

La diverseco de Nov-Jorkio plene videblas kiam oni atentas ties kuirartoj. Nov-Jorkio, evidente, kiel alvenpunkto por tiom da enmigrantoj, estas la hejmo de la plej aŭtentikaj kaj plej diversaj etnaj kuirartoj en Usono. Eĉ en la nordo de la ŝtato, kvankam en urboj ne famaj pro sia diverseco, troviĝas multe da malsamaĵoj.

La usona kuirarto estas kompreneble ĉie trovebla, krom eble en lokoj de Novjorko kiel Chinatown kaj Little Italy. Italaj manĝaĵoj (ja plejparte usonigitaj) estas ankaŭ troveblaj tra la tuta ŝtato. Aziaj kuirartoj - ĉefe ĉina kaj japana, sed ankaŭ taja kaj barata en la pli grandaj urboj - estas nemaloftaj. La greka kuirarto estas disponebla, ĉefe en familiaj restoracioj kiuj proponas ankaŭ multajn usonajn manĝaĵojn kaj iomete da italaj manĝaĵoj. Plie, en la norda parto de la ŝtato la kuirarto havas franckanadan influon.

Notindas ke ĉiu nordŝtata urbo havas siajn proprajn memkreitajn pladojn. Bufalo estas fama pro siaj kokinoflugilaĵoj, kompreneble, sed ankaŭ pro sia bovaĵa sandviĉo Beef on weck. Roĉestro,estas la hejmo de la sandviĉo hot whites, variaĵo de la kolbasobulko, kaj de la vespere plej ŝatata "ruba plado"[1]. Sirakuso havas salitajn terpomojn, la areo de Utica-Rome havas la italusonan pladon Chicken riggies, pastan pladon kun kokinaĵo, spiedies (tipo de viandsandviĉo) devenas de Binghampton, kaj la loĝantoj de Plattsburgh ŝatas "miĉiganajn" kolbasobulkojn.

De la regiono de la Fingraj Lagoj ĝis la plej norda parto de la ŝtato, amiŝaj kaj menonanaj komunumoj proponas freŝajn legomojn, fruktojn, kaj bakitaĵojn kiuj ofte troviĝas en farmvendejoj ĉirkaŭ vojoj aŭ en farmistaj bazaroj. Novjorko estas fama pro siaj novjorkecaj picoj, pastramoj, bageloj, krakenoj, fromaĝkukoj, danaj farunaĵoj, blanknigraj biskvitoj, interalie.

Multaj vizitantoj ne konscias ke Nov-Jorkio plu havas konsiderindan terkulturan industrion. La ŝtato estas unu el la unuaj usonaj produktantoj de pomoj, vinberoj, lakto, maizo, kaj acera siropo. Por videbligi Nov-Jorkie kreskitajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, la ŝtato havas programon "Gustumu NJon" ("Taste NY") kiu proponas gustojn el la diversaj partoj de la ŝtato al la konsumantoj, aparte al la vizitantoj. Estas budoj Gustumu NJon en diversaj lokoj tra la ŝtato, kiel en flughavenoj, stacioj, basbalaj stadionoj, ktp, kaj en la farmistaj bazaroj.

Trinki

redakti

Alkoholaĵoj

redakti

Esperanta loĝado

redakti

Kampadejoj

redakti

Hosteloj

redakti

Hoteloj

redakti

Sekureco

redakti
  • Tajpi 9-1-1 en ĉia telefono estas senpage kaj enkontaktigos vin kun la lokaj polico, fajrobrigado, kaj ambulanca servo kaze de urĝo.
  • Estas kontraŭleĝe uzi sian poŝtelefonon en la ŝtato Nov-Jorkio dum stirante motorveturilon aŭ biciklon, nur telefonoj senmane uzeblaj estas permesataj. Nerespektantoj de la leĝo estas punitaj per gravaj monpunoj, kvankam la maniero efektivigi la leĝon dependas tra la ŝtato. Sendi mesaĝojn stirante estas ankaŭ malpermesate ; la ŝtato ekipis ĉiujn paŭzejojn de interŝtataj ŝoseaj vojoj per limigata senpaga vifio por oferi alternativon al la stirantoj.
  • Cervoj estas tre oftaj en Nov-Jorkio kaj estas minaco por la aŭtantoj, plie nokte. Malrapidigu vian iradon en ĉirkaŭurbaj kaj kamparaj areoj por malpliigi la eblecon havi akcidenton.
  • Ne proksimiĝu al sovaĝaj bestoj, speciale se ili aspektas nekutime amikemaj aŭ konfuzataj. Foje okazas bestaj rabiaj epidemioj. Se mordite, speciale se fare de lavurso, vesperto, mefito, vulpo aŭ hundo, tuj petu sanhelpon.
  • La nordo de la ŝtato enhavas iom da specioj de venenaj serpentoj. Renkonti serpentojn estas malofte, sed se mordite, tuj petu sanhelpon.
  • Estu ankaŭ singarda rilate al vidvinaraneoj, tuj petu sanhelpon se mordite.

Respekto

redakti

Nov-Jorkio estas la naskiĝŝtato de la usona movado por gejaj rajtoj, tie okazis la ribelo de Stonewall en 1969. Nov-Jorkio kaj ŝtatoj en Nov-Anglio estis inter la unuaj usonaj ŝtatoj kiuj leĝe agnoskis la samseksajn interedzecojn. La plejparto de la Nov-Jorkianoj estas socie toleremaj kaj kutimas diversecon, eĉ en areoj de la nordo de la ŝtato kiuj estas vidataj kiel pli konservativaj ol Novjorko.

Estas grave memori ke Novjorko estis unu el la celoj de la atencoj de la 11-a de septembro 2001, kaj la memoro de tiu ĉi dato plu estas tre freŝa en la mensoj de la Nov-Jorkianoj, plie en Novjorko. Kelkaj homoj ne deziros priparoli la temon de la atencoj de la 11-a de septembro, aliaj volonte kunhavigos siajn personajn rakontojn kun vi.

Esperanto

redakti

En Novjorko estas la sidejo de la Esperanto-Societo de Novjorko.

En Novjorko troviĝas ankaŭ la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj, kaj tie estas reprezentata UEA. La novjorka reprezentejo de UEA kunlaboras kun la grupo "Esperanto por UN".

La Esperanto-Societo de Sirakuso eldonas la bultenon La Nov-Jorkia Esperantisto.

Esperanto-USA asertas havi lokajn grupojn en Binghampton, Bufalo, Novjorko, Roĉestro, Schenectady kaj Sirakuso[2].

La eldonejo Mondial, kiu parte publikigas librojn en Esperanto, havas sian sidejon en Novjorko[3].

Lokaj esperantistoj

redakti

Esperantaj renkontiĝoj

redakti

La landa kongreso de Esperanto-USA okazis en Novjorko en 2006[4].

Viziti plu

redakti

Notoj kaj referencoj

redakti


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.