| ||
Lando | Kubo | |
Loĝantaro | 51 994 | |
Alto | 60 |
Trinidad (foje nomata Trinidad de Cuba) estas urbo en Kubo ĉe la provinco Sancti Spíritus. Ĝi estas Monda heredaĵo de UNESKO. Kiel Monda Heredaĵo de UNESKO, Trinidad estas nepra vidindaĵo dum via vojaĝo al Kubo ĝi havas belan kaj plejparte konservitan malnovan urbon. En 2018 tie okazis la Junulara Somera Komuna Aranĝo.
Kompreni redakti
Historio redakti
Klimato redakti
Eniri redakti
Eniri avie redakti
Eniri trajne redakti
Eniri buse redakti
Centra Busstacidomo. Viazul-busoj havas dufoje ĉiutagan servon el Havano, kiu haltas ĉe Cienfuegos, kaj ĉiutagan servon el Santiago de Kubo kiu haltas ĉe Holguín, Camagüey kaj Sancti Spiritus. Ankaŭ ekzistas servo al/el Varadero, kiu haltas ĉe Santa Clara kaj Cienfuegos. Viazul kaj Cubanacan ankaŭ ofertas rektajn busojn al/el Viñales.
Transportiĝi redakti
Transportiĝi perpiede redakti
Publika transporto redakti
Transportiĝi aŭte redakti
Vidi redakti
Hejmo de la muziko (Casa de la Música) (ĉe la ŝtuparo sur la centra placo). Subĉiela loko, kie estas malgranda platformo, de kiu grupoj koncertas nokte. Kutime estas salsmuziko kaj grandaj salsdancistoj tie ĝuas la muzikon kaj dancas kaj koncertas kun eksterlandanoj. Eblas ĝui kelkajn trinkaĵojn tie.
Muzeo de la Milito Kontraŭ la Banditoj (Museo de la Lucha Contra Bandidos). La Muzeo troviĝas en iama monahejo proksime al la katedralo proksime al la plej granda placo en la malnova kolonia centro. La Milito Kontraŭ la Banditoj okazis de 1961-1969 batalita kontraŭ usonaj sponsoritaj kontraŭrevoluciuloj, kiuj kaŝis sin en la proksimaj montoj. La enirkotizo inkludas la belvidejon de la monaheja turo, atingita per pluraj lignaj ŝtupoj, kiu havas belegajn vidojn tra la tuta urbo kaj estas la plej alta loko en la urbo.
Katedralo. La katedralo estas bela interne kaj havas turon, kiun vi povas grimpi por rigardi.
Romantika Muzeo. Muzeo de plejparte mebloj el la koloniaj tempoj ĉe la Palaco Brunet.
Fari redakti
Nacia Parko Topes de Collantes. La nacia parko ekas tuj ekster la urbo kaj havas bonegajn vidojn kaj multajn vojoj, iuj el kiuj kondukas al akvofaloj, riveroj aŭ lagetoj. La plej proksima parka areo estas El Cubano kaj eblas eĉ marŝi tien (4-5km unudirekte), tamen la parkaj areoj pli alte sur la monteto (ĉirkaŭ la vilaĝo Topes de Collantes) havas pli grandan varion
Strando Ancón ĉe la duoninsulo Ancón (Playa Ancón). La duoninsulo estas unu el la malmultaj lokoj en Kubo, kie vi povas aliri bonegan plaĝon sen resti ĉe feria hotelo. Taksio daŭros 10-15 min por atingi ĝin, ankaŭ ekzistas (ofte tre superplena) buso foriranta 4 fojojn tage de Kubatur kaj Havanatur kaj la strando ankaŭ estas atingebla per biciklo el Trinidad (kvankam biciklado en la varma suno povas esti sufiĉe streĉa). Certigu, ke vi havas sunkremon kaj kontraŭmoskitojn, precipe se vi intencas resti sur la strando vespere.
Lerni redakti
Labori redakti
Aĉeti redakti
Vendejaroj redakti
Manĝi redakti
Trinki redakti
Loĝi redakti
Esperanta loĝado redakti
Kampadejoj redakti
Hosteloj redakti
Hoteloj redakti
Iberostar Grand Hotel, ☏ +53 41 996070. Bela kolonia hotelo sur la ĉefa vojo al la placo. Ĝi estas iom multekosta, sed indas loĝi en ĝi ĉar ĝi havas koloniajn lulseĝojn, litojn ks.
Sekureco redakti
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Estas malmultaj lokaj esperantistoj sed ili povas helpi vin, ĉiĉeroni kaj informiĝi.
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
Rimarkoj redakti