| ||
Lando | Kubo | |
Regiono | Orienta | |
Loĝantaro | 321 992 (en 2011) | |
Alto | 5m |
Camagüey estas relative moderna ĉefurbo de la provinco Camagüey en Kubo kaj la tria plej granda urbo de Kubo. Kvankam ĝi havas iujn belajn malnovajn preĝejojn kaj koloniajn konstruaĵojn, ĝi ne estas kutime konsiderata turisma haltejo. Tamen ĝi estas bonega urbo vizitinda se vi serĉas la "veran" kuban sperton.
Eniri redakti
Carretera Central, la ĉefa aŭtovojo de Kubo trapasas Camagüey.
Eniri avie redakti
Flughaveno Ignacio Agramonte troviĝas je 7 km for de la urbocentro. Cubana de aviación ofertas planitan servon de Havano, Portoprinco, Toronto kaj Montrealo.
Eniri buse redakti
Viazul donas servon al Havano, Sancti Spiritus, Santa Clara, Santiago de Kubo, Trinidad, kaj Varadero el la busstacidomo. Viazul-biletoj estas aĉeteblaj ĉe oficejo antaŭ la loko kie la busoj haltas proksime stacio. Post la pago eblas lasi la balizojn ĉe la stacio.
Vidi redakti
La historia centro de Camaguey estas la plej granda en Kubo. Estas pluraj muzeoj kiel:
- Provinca Muzeo Ignacio Agramonte
- Preĝejo de Nuestra Senora de la Soledad
- Preĝejo de Nuestra Senora de la Merced
Fari redakti
Oni povas grimpi la turon ĉe la Katedralo de Nia Sinjorino de la Kandelario for de Placo Sankta Johano de Dio.
Hosteloj redakti
Estas pluraj privataj domoj rajtigitaj por oferti loĝejajn servojn, en la urbo.
Hoteloj redakti
- Hotelo Plaza, Carretera Central Este km. 4 & # 189, ☏ +53 32 282413.
- Gran Hotelo Camagüey