| |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Meza Transdanubio | ||
Loĝantaro | 2 195 | ||
Balatonföldvár estas malgranda urbo kaj vaste konata somera banloko en meza parto de Transdanubio en Hungario. La urbeto estas konata nur loke pli mallonge kiel Földvár.
Kompreni redakti
Balatonföldvár situas sur ebenaĵo kaj montetoj laŭ suda bordo de Balatono. Tihany troviĝas 7, Balatonfüred 12, Siófok 15, Balatonboglár 19, Fonyód 27, Keszthely 49, Kaposvár 54, Pécs 91, Budapeŝto 114 kilometrojn (aere).
Historio redakti
En tiu loko jam la keltoj havis tie teran fortikaĵon en la 4-a jarcento. La unua hungara mencio pri la fortikaĵo okazis en la 11-a jarcento. La apudaj sporadaj domoj apartenis al najbara vilaĝo Kőröshegy. Turka dominado okazis inter 1532 kaj 1683, la loĝantaro malpliiĝis. En 1861 la fervojo alvenis kaj portis evoluon. En 1948 el la lagobordo de Kőröshegy estis kreita memstara vilaĝo Balatonföldvár, kiu ricevis urban statuson en 1992.
Klimato redakti
Balatonföldvár troviĝas en modera, kontinenta klimato, same kiel plena Hungario.
Eniri redakti
Balatonföldvár estas bone alirebla voje kaj trajne el Budapeŝto kaj Kroatio, en la somera periodo ankaŭ ŝipe el aliaj havenoj de Balatono.
Eniri avie redakti
La plej proksimaj internaciaj flughavenoj funkcias ĉe Keszthely kaj Budapeŝto.
Eniri trajne redakti
Balatonföldvár situas laŭ ĉefa linio inter Budapeŝto kaj Kroatio. Plej ofte ĉiuj vagonaroj haltas.
Eniri voje redakti
Balatonföldvár situas laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Nagykanizsa kaj preteriras aŭtovojo M7 Budapeŝto-Kroatio. Kuras flanka vojo al Kaposvár. Aŭtobusoj venas el ĉiuj direktoj, tamen ofte nur somere.
Eniri ŝipe redakti
Haveno de Balatonföldvár akceptas ofte ŝipojn el la ceteraj ĉe-Balatonaj havenoj.
Transportiĝi redakti
Transportiĝi perpiede kaj bicikle redakti
Balatonföldvár havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. La loĝantoj kutimiĝis al la biciklantoj, sed mankas bona aparta bicikla vojeto ĉirkaŭ la lago. Ĝenerale la trejnoj havas apartan peronon por bicikloj.
Transportiĝi taksie redakti
Estas pluraj taksiaj entreprenoj en Balatonföldvár aŭ verŝajne en la najbaraj komunumoj. Plej supre estas lampo por signi la liberan staton. Vi povas voki ilin telefone. Forlasi la urbon jam kostas duoble.
Publika transporto redakti
En Balatonföldvár publika transporto ne estas, la urbeto estas trairebla perpiede.
Transportiĝi aŭte redakti
Balatonföldvár havas urban vojreton por aŭtoj. La somera periodo la trafiko estas densa.
Vidi redakti
- w:eo:Preĝejo Sankta Kruco (Balatonföldvár)
- somera strando
Fari redakti
Bani en Balatono. La suda lagobordo estas ŝatata de familioj, ĉar la akvo nur longe ne profundiĝas, tial la loko estas konvena por infanoj aŭ nenaĝantoj.
Aĉeti redakti
La plej necesaj vendejoj troviĝas en Balatonföldvár.
Vendejaroj redakti
- Tesco Expressz Élelmiszerüzlet, Balatonföldvár, Budapesti út 1
Manĝi redakti
- Kukorica Csárda
- Marina Gyros & Hamburger Buffet
- Platán Étterem
- Pub-Lik Bisztro
- Mazibár & Grill
- Mediterrán Étterem
- Nápolyi Pizzéria
- Manna Mia
Trinki redakti
Same, kiel manĝi.
Loĝi redakti
Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj redakti
- Diós camping Balatonföldvár, Mikes Kelemen u.1.
Pensionoj redakti
- Magaspart Panzió***
- CITY Apartmanház Balatonföldvár
- Sommer Panzió
- Tamás Apartman
- Anikó Apartmanház
- Balatonföldvár Centrum Apartmanok
Hosteloj redakti
- Y Hostel Balatonföldvár
Hoteloj redakti
- Hotel Jonathan, Balatonföldvár***
- Hotel Főnix Balatonföldvár****
- HOTEL family Balatonföldvár***, Budapesti út 53
- Riviéra Park Hotel Balatonföldvár
- BF Hotel Balatonföldvár**
- Jogar Hotel Balatonföldvár***
- Hotel Anna Villa Balatonföldvár***
Sekureco redakti
- Balatonföldvár konformas al sekureco de Hungario. La polico kontrolas eĉ ŝipe en la lago.
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
Proksime estas Tihany, Balatonfüred, Balatonalmádi, Siófok kaj Fonyód.
Rimarkoj redakti