| ||
Lando | Hungario | |
Regiono | Suda Transdanubio | |
Loĝantaro | 142 843 | |
Pécs [pEĉ] estas la plej granda urbego, regiona centro, longe ankaŭ minurbo kaj signifa turista celloko en suda parto de Transdanubio en Hungario.
Kompreni
redaktiPécs situas ĉe piedo de montaro sur ebenaĵo, montetoj kaj montoj. Komló troviĝas 14, Pécsvárad 18, Siklós 25, Villány 28, Szigetvár 33, Mohács 37, Szekszárd 48, Kaposvár 60, Budapeŝto 170 kilometrojn aere.
Historio
redaktiLa romianoj fondis tie urbon sub nomo Sopiane en la unua jarcento (kelkaj romiaj ruinoj ankaŭ nun estas videblaj). La unua hungara reĝo fondis diocezon en 1009. La hungara loknomo aperis en 1235. La turkoj regis tie de 1543 ĝis 1686, sed pli frue jam en 1526 la urbo estis disrabita (la urbo havas riĉajn vidindaĵojn pri la turka erao). Spite tion la urbo tenis sian gvidan rolon en la regiono kaj firme tenas ĝin ankaŭ nun. Dum la socialismo la urbo estis loko de karba mino.
Klimato
redaktiPécs troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario. Tamen la montaro defendas la urbon de la nordaj malvarmaj ventoj, tial iom troe oni taksas Pécs mediteranea urbo.
Eniri
redaktiEniri voje
redaktiPécs estas facile alirebla aŭtovoje el Budapeŝto, ankaŭ el Osijek voje. Pluraj vojoj kuras al la proksimaj urboj kaj vilaĝoj, nur Komló pro la montaro estas iom malfacile.
Transportiĝi perpiede
redaktiPécs havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. Kelkloke ankaŭ biciklaj vojoj estas.
Publika transporto
redaktiEn Pécs multe da aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Estas bona trafiko al la proksimaj urboj kaj vilaĝoj.
Transportiĝi aŭte
redaktiPécs havas urban vojreton por aŭtoj. Tamen la historia urboparto estas strikta por la granda trafiko.
Vidi
redakti- w:eo:Placo Széchenyi (Pécs): dum la mezepoko merkata placo, nun kun iam moskeo, nun w:eo:Preĝejo de Kandela Festo (Pécs), aliaj vidindaĵoj w:eo:Preĝejo de Sankta Sebastiano (Pécs), w:eo:Urbodomo de Pécs, w:eo:Departementa domo (Pécs)
- w:eo:La vilao de familio Vasváry
- w:eo:Maŭzoleo Zsolnay
- w:eo:Biblioteko Klimo
- w:eo:Universitato de Pécs
- w:eo:Nacia Teatro (Pécs)
- w:eo:Moskeo de Jakovali Hasan kun minareto
- turka moskeo nomata Ferhad
- w:eo:Maŭzoleo de Idris Baba
- w:eo:Baziliko-katedralo de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo en Pécs el la 11-a jarcento, apude w:eo:Prakristana tombejo en Pécs (Cella Septichora (7-parta templo) kaj Cella Trichora (3-parta templo) el la 4-a jarcento), ekde 2000 Monda Heredaĵo
- w:eo:Preĝejo Sankta Jozefo (Pécs-Málom) el la 13-a jarcento
- w:eo:Preĝejo Sankta Jozefo (Pécs, fabrika kolonio)
- w:eo:Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Pécs)
- w:eo:Preĝejo de Aŭgusteno de Hipono (Pécs) de 1712
- w:eo:Preĝejo Sankta Francisko el Asizo (Pécs)
- w:eo:Preĝejo de Sankta Sebastiano (Pécs) de 1727
- w:eo:Preĝejo Ĉieliro de Maria (Pécs)
- w:eo:Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Pécs)
- w:eo:Preĝejo Koro de Jesuo (Pécs-Somogy)
- w:eo:Preĝejo Emeriko de Hungario (Pécs) de 1936
- katolika preĝejo Sankta Marteno de 1864
- minista preĝejo Sankta Floriano de 1901
- preĝejo Sankta Mikaelo de 1938
- preĝejo Elizabeto de Hungario de 1973
- preĝejo Ladislao la 1-a (Hungario) de 1981
- w:eo:Preĝejo Koro de Jesuo (Pécs) de 1930
- w:eo:Preĝejo Stefano la 1-a (Pécs) de 1944
- w:eo:Preĝejo Maria de la Neĝo (Pécs) kun pilgrimloko
- w:eo:Sinagogo (Pécs) de 1869
- w:eo:Luterana kirko (Pécs) de 1874
- w:eo:Kalvinana malnova kirko (Pécs) de 1907
- w:eo:Kalvinana nova kirko (Pécs) de 1994
- kapeloj
- grekokatolika kirko Sankta Francisko de 1739
- serba ortodoksa kapelo de 1949
- episkopa palaco
- w:eo:Muzeo Zsolnay
- w:eo:Muzeo Vasarely
- pluraj aliaj muzeoj
- iama urbomuro kaj bastiono
- bestoĝardeno
- elvidejo, samtempe televida turo
Fari
redakti- ekskursi en la montaro
Aĉeti
redaktiĈiuj necesaj vendejoj troviĝas en Pécs.
Vendejaroj
redakti- ÁRKÁD Üzletház, Bajcsy-Zs. u. 11.
- Átrium Üzletház, Király u. 76.
- Colonia Passage Üzletház, Citrom u. 2-6.
- Kereskedők Háza, Rákóczi út 46.
- Pécs Plaza
- CBA supermarket
Manĝi
redakti- Xavér Étterem, Alkotmány út
- Kappuciner Étterem, Ferencesek út
- Kinai Étterem (ĉina restoracio), Citrom u.
- Új Police Étterem, Vargha Damján u.
- Casablanca
- Crystal Étterem
- Bagolyvár Étterem
- Tettye Étterem
- Makár Óbester Étterem
Trinki
redaktiSame, kiel manĝi.
Loĝi
redaktiEstas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj
redaktiHosteloj
redakti- Boszorkány Hostel, Boszorkány út 2.
- Lóránt apartman, Széchenyi tér 2
- Nap Hostel Pécs, Király utca 23-25.
Hoteloj
redakti- Ágoston Hotel, Ágoston tér
- Főnix Szálló, Hunyadi út 2
- Delanta Panzió, Komlói út 30
- Laterum Konferencia és Wellness Hotel, Hajnóczy József utca 37-39
- Hotel Rácz, Kálvária utca 6
- Árkádia Szálloda, Hunyadi út 1.
- Hotel Fenyves Panoráma, Szőlő u. 64
- Hotel Makár Sport & Wellness, Középmakár dűlő 4
- Hunguest Hotel Kikelet, Málics Ottó út 1
- Boutique Hotel Sopianae, Felsőmalom u. 24
- Puchner Kastély Hotel, Rákóczi Ferenc út 22
Sekureco
redakti- Pécs konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto
redaktiEn Pécs vigla Esperanta vivo ekzistas.
Lokaj esperantistoj
redakti- András Szalai
Konsulejoj
redakti- Aŭstrio - honora konsulo: 7630 Pécs, Kastély u. 2 A-B
Viziti plu
redaktiProksime vilaĝo Abaliget kun kavo kaj lago.