| ||
Lando | Hungario | |
Regiono | Suda Transdanubio | |
Loĝantaro | 17 089 | |
Alto | 82 m |
Mohács [mohAĉ] estas urbo kaj ŝipa limpasejo en sudorienta Transdanubio en Hungario.
Kompreni redakti
Mohács situas sur ebenaĵo laŭ dekstra bordo de Danubo. Bóly troviĝas 14, Villány 23, Pécs 37, Budapeŝto 170 kilometrojn (aere).
Historio redakti
La unua hungara mencio pri Mohács okazis en 1093 kaj la vilaĝo ricevis opidumrajton en 1394. La turkoj venkis la hungaran armeon en 1526, kiu iĝis la plej grava okazintaĵo de la mil jaroj. Dum la longa turka erao la urbeto estis centro de la regiono. En 1857 privata fervojo konstruiĝis inter karbonminejoj de Pécs kaj haveno de Mohács. La urbeto akiris urborajton en 1924.
Klimato redakti
Mohács troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario.
Eniri redakti
Mohács estas bone alirebla voje, trajne kaj ŝipe.
Eniri avie redakti
La plej proksima hungara internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto, krome estas flughaveno en Kroatio en Osijek, maloftaj flugoj okazas en Pécs.
Eniri trajne redakti
Mohács situas laŭ linio Pécs-Mohács tra Villány, kie alvenas trajnoj el Kroatio.
Eniri voje redakti
Mohács estas facile atingebla el la regiono Transdanubio per aŭtovojo el Budapeŝto. Voja limpasejo al Kroatio ne estas, sed la plej proksima estas facile atingebla aŭtovoje. El ceteraj partoj de Hungario pramo servas el la kontraŭa bordo.
Eniri ŝipe redakti
Mohács havas gravan havenon, sed la persona trafiko jam velkis pro la aŭtovojo. Tamen restis granda trafiko de barĝoj. Laŭ statuso (en 2021) Mohács estas akva limpasejo de Eŭropa Unio.
Publika transporto redakti
En Mohács 2 aŭtobusaj linioj liveras la pasaĝerojn.
Vidi redakti
- w:eo:Placo Széchenyi (Mohács)
- w:eo:Urbodomo de Mohács de 1926 kun turkecaj elementoj
- w:eo:Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Mohács)
- w:eo:Kapelo Dolora Sankta Maria (Mohács)
- aliaj kristanaj kirkoj
- memorejo pri la batalejo
- muzeo
- akvomuelejo el la 14-a jarcento
- termala banejo malfermita en 2007; la akvo havas salojn, natrian kloridon, hidrogenan karbonaton, fluoridon, feron kaj jodon
Fari redakti
- bani en la termala banejo
- vidi grandan turistan spektaklon "Busójárás", kiu troviĝas en listo de monda spirita herdaĵo de UNESCO
Aĉeti redakti
La plej necesaj vendejoj troviĝas en Mohács.
Vendejaroj redakti
- Tom Market Mohács
- Penny Market Mohács
- Lidl
- ALDI Mohács
- Csemete Csemege - Hevila Kft.
- TESCO Hipermarket Mohács
- COOP ABC
Manĝi redakti
- Révkapu Restaurant
- Subrosa Restaurant - Mohács
- Mohácsi Halászcsárda
- Halal Restaurant
- Sétány étterem
- Busóudvar étterem
- Régvolt étterem
Trinki redakti
- Fortuna Borozó
- Busó Borozó
Loĝi redakti
Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj redakti
Hosteloj redakti
- plej proksime en Sükösd (19 km)
Hoteloj redakti
- Szent János Hotel Mohács
- Pannon Hotel ***
- Kovács Hotel
- Centrum Panzió, Mohács
- Pegazus Lovasfarm, Panzió, Mohács (kun rajda ebleco)
Sekureco redakti
- Mohács konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
Proksime estas Villány kun montaraj ekskursoj.
Rimarkoj redakti