| ||
![]() | ||
Lando | Hungario | |
Regiono | Suda Transdanubio | |
Loĝantaro | 2 282 | |
Villány [vilAnj] estas malgranda urbo fama pri vitkulturo en sudorienta Transdanubio en Hungario.
KompreniRedakti
Villány situas sur ebenaĵo ĉe piedo de montaro. Bóly, Siklós (17) kaj Mohács (31) troviĝas po 12, Pécs 28 (33), Budapeŝto 187 (215) kilometrojn (aere, parenteze voje).
HistorioRedakti
Antaŭ la hungaroj romianoj kaj aliaj popoloj kultivis vitojn en tiu areo. Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis, poste serboj kaj germanoj alvenis. Nuntempe la germanaj loĝantoj havas 20 procentojn. En 1857 alvenis la unua trajno, poste oni liveris li vinon fervoje. Villány akiris urborajton en 2000.
KlimatoRedakti
Villány troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario.
EniriRedakti
Villány estas bone alirebla voje kaj trajne.
Eniri avieRedakti
La plej proksima hungara internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto, krome estas flughaveno en Kroatio en Osijek, maloftaj flugoj okazas en Pécs.
Eniri trajneRedakti
Villány situas laŭ linio Pécs-Mohács kaj tie estas disbranĉiĝo al Kroatio.
Eniri vojeRedakti
Villány estas facile atingebla el la regiono Transdanubio per aŭtovojo el Budapeŝto. Voja limpasejo al Kroatio same atingeblas aŭtovoje. Al la plej sudaj partoj de Transdanubio estas flankovojo tra Siklós. El ceteraj partoj de Hungario pramo helpas la trapason en Mohács.
Publika transportoRedakti
En Villány ne trafikas loka aŭtobuso, la urbokerno estas malgranda, perpiede trairebla. La vojo inter Villány kaj Siklós estas nomata vinvojo, kie la turistoj povas lui biciklojn.
VidiRedakti
- w:eo:Preĝejo Nomo de Sankta Maria (Villány) el la 15-a jarcento, en 1753 trakonstruita, la turo estas 27 metrojn alta
- serba preĝejo
- kalvinana preĝejo
- vinkeloj
FariRedakti
- bani en la termala banejo en la prosima Harkány
AĉetiRedakti
La plej necesaj vendejoj troviĝas en Villány.
VendejarojRedakti
- TOM Market Villány
- Chef Market Villány
- Merkury Market Villány
ManĝiRedakti
- Bock Obor Restaurant
- Sauska 48 Restaurant
- Mandula Étterem
- Halasi Pince
- Hétfogas Fogadó
TrinkiRedakti
- Agancsos Pince Borozó
- Maczkó Róbert Pincészete
- Stier Pincészet
LoĝiRedakti
Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
KampadejojRedakti
HostelojRedakti
- Blum Pince - Borozó Vendégház, Villány
- Polgár Panzió, Villány
- Vitényi Pince Vendégház, Villány
HotelojRedakti
- Crocus Gere Bor Hotel Resort & Wine
- Hotel Vitis
- Hotel Ermitage
SekurecoRedakti
- Villány konformas al sekureco de Hungario.
EsperantoRedakti
Lokaj esperantistojRedakti
KonsulejojRedakti
Viziti pluRedakti
Proksime estas vilaĝo Villánykövesd kun serio de vinkeloj.