| |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Transdanubio | ||
Loĝantaro | 4 829 | ||
Fonyód [fonjOd] estas urbo kaj somera banloko en la suda bordo de Balatono en meza parto de Transdanubio en Hungario.
Kompreni redakti
Fonyód situas sur ebenaĵo kaj sur montetoj. Balatonboglár troviĝas nur 8, Balatonlelle 12, Keszthely 24, Balatonföldvár 27, Siófok 42, Kaposvár 46, Budapeŝto 140 kilometrojn (aere).
Historio redakti
La unua mencio pri Fonyód okazis en 1095, pri la fortikaĵo nur post jarcentoj, sed arkeologoj supozas, ke fortikaĵo estis en tiu strategia loko dekomence. La fortikaĵo estis plene detruita dum la kontraŭturkaj bataloj, ankaŭ la komunumo senhomiĝis. En 1861 la fervojo alvenis kaj portis prosperon. Oni komencis konstrui somerajn ripozdomojn, en 1905 ankaŭ vilaĝo formiĝis. En 1960 oni trovis sodakvon en la profundo, la trinkakvo en botelo estas vendata tutlande. Fonyód ricevis urban statuson en 1969.
Klimato redakti
Fonyód troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario.
Informi redakti
- Tourinform - Fonyód, Vigadó tér 1.
Eniri redakti
Fonyód estas bone alirebla voje kaj trajne el Budapeŝto kaj Kroatio, en la somera periodo ankaŭ ŝipe el aliaj havenoj de Balatono.
Eniri avie redakti
La plej proksimaj internaciaj flughavenoj funkcias en Budapeŝto kaj kun pli maloftaj flugoj ĉe Keszthely.
Eniri trajne redakti
Fonyód situas laŭ ĉefa linio inter Budapeŝto kaj Kroatio. Plej ofte ĉiuj vagonaroj haltas. Estas ankaŭ branĉa fervoja linio al Kaposvár.
Eniri voje redakti
Fonyód situas laŭ aŭtovojo M7 inter Budapeŝto kaj Kroatio. Estas vojo ankaŭ al Kaposvár.
Eniri ŝipe redakti
Haveno de Fonyód havas (somerajn) ŝiptrafikojn kun la aliaj ĉe-Balatonaj havenoj kaj praman trafikon al la kontraŭa Szigliget.
Transportiĝi redakti
Transportiĝi perpiede redakti
Fonyód havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj, sed estas ankaŭ promenejo.
Transportiĝi taksie redakti
Estas sola taksia entrepreno en Fonyód. Somere ankaŭ boatotaksio funkcias.
Publika transporto redakti
En Fonyód publika aŭtobusa transporto funkcias.
Transportiĝi aŭte redakti
Fonyód havas urban vojreton por aŭtoj.
Vidi redakti
- katolika kirko kun golgoto
- kalvinana preĝejo
- muzeo, Bélatelep, Bartók Béla út 3
Fari redakti
- bani en la Balatono
Aĉeti redakti
La plej necesaj vendejoj troviĝas en Fonyód.
Vendejaroj redakti
- Serio de vendejoj
- SPAR - Fonyód, Ady Endre utca 9
- Balatonáruház, Fonyód, Ady Endre utca 5
Manĝi redakti
- Aranyhíd Vendéglő, Szent István u. 42
- Présház Étterem, Lenke utca 21
- Makkos Vendéglő, Hunyadi János u. 7
- Torony Étterem, Vitorlás u. 25
Trinki redakti
Same, kiel manĝi.
Loĝi redakti
Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj redakti
- Balatontourist Napsugár Kemping, Wekerle utca 5
Hosteloj redakti
Hoteletoj redakti
- Juhász Fogadó Panzió és étterem, Turul u. 44
- Hotel Balaton, Szent István utca 1
- Torony Üdülő Park, Fonyódliget, Thököly u. 75
- Zöldfa Vendégház, Bartók B. u.
- Jókai Földszinti Apartman, Fonyód
- Napsugár 50 Vendégház, Fonyód
- Beachfront Villa Balaton, Fonyód
- Szivárvány Apartman, Fonyód
- ceteraj: [1]
Sekureco redakti
- Fonyód konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
Proksime estas .
Rimarkoj redakti