Hungaria urbo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Hungario > Balatonboglár
Balatonboglár
Balatonboglár
Elvidejo, ankaŭ simbolo de Balatonboglár
Lando Hungario
Regiono Meza Transdanubio
Loĝantaro 5798

Balatonboglár estas malgranda urbo kaj somera turisma celloko en meza Transdanubio en Hungario.

Kompreni redakti

Balatonboglár situas sur montetoj laŭ suda bordo de Balatono. Keszthely troviĝas 31, Siófok 33, Budapeŝto 132 kilometrojn.

Historio redakti

La unua skriba mencio devenis el 1211. Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la vilaĝon. Ekde 1752 la pramo ekfunkciis tra la Balatono, en 1861 ankaŭ la fervojo alvenis kaj portis evoluon. Ekde 1890 oni konstruis feriajn dometojn. Inter 1939-1944 la vilaĝo estis centro de polaj rifuĝintoj, eĉ en la gimnazio ili pole lernis. En 1978 Balatonboglár kaj Balatonlelle unuiĝis sub nomo Boglárlelle, kiu ricevis urborajton en 1986. Fine en 1991 la du partoj disiĝis al du memstaraj urboj.

 
Urbodomo

Klimato redakti

Balatonboglár troviĝas en modera, kontinenta klimato, same kiel plena Hungario.

Eniri redakti

Balatonboglár estas bone alirebla voje kaj trajne el Budapeŝto kaj Kroatio, en la somera periodo ankaŭ ŝipe el aliaj havenoj de Balatono.

Eniri avie redakti

La plej proksimaj internaciaj flughavenoj funkcias ĉe Keszthely kaj Budapeŝto.

 
Fervoja stacidomo

Eniri trajne redakti

Balatonboglár situas laŭ ĉefa linio inter Budapeŝto kaj Kroatio. Plej ofte ĉiuj vagonaroj haltas.

Transportiĝi redakti

Balatonboglár estas facile alirebla el la proksimaj vilaĝoj kaj urboj.

Transportiĝi perpiede redakti

Balatonboglár havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj.

 
Aŭtobusa haltejo kun atendejo

Publika transporto redakti

En Balatonboglár lokaj aŭtobusoj ne funkcias, sed la longdistancaj busoj haltas en pluraj lokoj kaj servas tiel la lokan trafikon.

Transportiĝi aŭte redakti

Balatonboglár havas urban vojreton por aŭtoj. Tio ne sufiĉas en la somera periodo.

Vidi redakti

 
Katolika kirko
 
Lueblaj boatumoj

Fari redakti

Bani en la lago, ekskursi en la ĉirkaŭaĵo. La suda lagobordo estas ŝatata de familioj, ĉar la akvo nur longe ne profundiĝas, tial la loko estas konvena por infanoj aŭ nenaĝantoj.

Aĉeti redakti

La plej necesaj vendejoj troviĝas en Balatonboglár.

Vendejaroj redakti

  • Balatonboglár Hipermarket Tesco
  • Penny Market Balatonboglár
  • Merkury Market Balatonboglár
  • SPAR szupermarket
 
Restoracio

Manĝi redakti

  • Kis Szieszta Étterem és Vendégház
  • Terasz

Trinki redakti

Same, kiel manĝi.

Loĝi redakti

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

  • Beach Hostel Balatonboglár
  • 1341-es Hostel Balatonboglár
 
Hotelo

Hoteloj redakti

  • Kis Szieszta panzió
  • Hotel Boglár
  • Hotel Familia** Balatonboglár

Sekureco redakti

  • Balatonboglár konformas al sekureco de Hungario.

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.