| ||
Lando | Hungario | |
Regiono | Meza Transdanubio | |
Loĝantaro | 25 461 | |
Alto | 124 m |
Siófok estas urbo en meza Transdanubio en Hungario laŭ la suda bordo de Balatono. La urbo estas la plej granda ĉe Balatono, tial ĝi estas ĉefurbo de la Balatono.
Kompreni redakti
Siófok situas sur ebenaĵo ĝuste ĉe kanalo Sió, kiu faras kunligon inter Balatono kaj Danubo. Tihany troviĝas 13, Balatonfüred 14, Keszthely 63, Budapeŝto 100 kilometrojn.
Historio redakti
Jam la romianoj loĝis tie, estis ankaŭ vojo kaj trapasejo tra la lago. La hungara (tamen latinlingva) mencio okazis unuafoje en la fondletero de la Tihany en 1055. La turkoj tenis la komunumon inter 1552-1688, dume la haveno estis milithaveno. En 1846 komenciĝis la vaporŝipado en la lago. En 1861 la fervojo, en 1865 la kluzo ĉe la kanalo ekfunkciis, akvonivelo de la lago stabiliĝis. Tio ebligis konstruojn de feridomoj ĉe la bordo. Siófok akiris urborajton en 1968. Menciindas, ke dum la somera feria tempo vivas en la urbo du cent mil da homoj.
Klimato redakti
Siófok troviĝas en modera, kontinenta klimato, same kiel plena Hungario.
Eniri redakti
Siófok estas tre bone alirebla voje kaj trajne el Budapeŝto.
Eniri avie redakti
Siófok havas flughavenon, sed ties tasko ofte ŝanĝiĝis. Ĝi akceptis foje sportajn, foje militajn, foje normalajn flugojn. Pri la aktuala servo interesiĝu!
Eniri trajne redakti
Siófok situas laŭ ĉefa linio inter Budapeŝto kaj Nagykanizsa kun branĉo al Keszthely. Estas linio ankaŭ al Kaposvár.
Eniri ŝipe redakti
En la somera periodo ŝipoj alvenas el aliaj Balatonaj havenoj. Se la akvonivelo permesas, tra la kanalo povas alveni ŝipoj el Danubo.
Transportiĝi redakti
Siófok estas facile alirebla el la proksimaj vilaĝoj kaj urboj.
Transportiĝi perpiede redakti
Siófok havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj, sed ekzistas ankaŭ promenejoj.
Publika transporto redakti
En Siófok lokaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Transportiĝi aŭte redakti
Siófok havas urban vojreton por aŭtoj, kiu somere ofte ne sufiĉas.
Vidi redakti
- kristanaj kirkoj
- vilaoj
- muzeoj
Fari redakti
La suda lagobordo estas ŝatata de familioj, ĉar la akvo nur longe ne profundiĝas, tial la loko estas konvena por infanoj aŭ nenaĝantoj.
Aĉeti redakti
Ĉiuspecaj vendejoj troviĝas en Siófok.
Vendejaroj redakti
- Hernyó bevásárlóközpont
- Vásárcsarnok-Siófok
- Penny Market
- Sió Pláza
Manĝi redakti
- Amigo étterem
- Sándor Étterem
Trinki redakti
- Café Móló
- Bacardi Zenei Kávézó
Loĝi redakti
Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj redakti
Hosteloj redakti
- Sio Hostel
- Lokomotiv Hostel
- Aqua Hostel Vendégház
- Touring & Sport Hostel - Balaton
Hoteloj redakti
- Hotel Azúr Prémium *****
- Siófok Hotel - Mala Garden ****
- Hotel Residence Balaton ****
- CE Plaza Hotel ****
- Hotel Azúr Siófok ****
- Hotel Sungarden Siófok ****
- Janus Atrium Hotel Siófok ****
- Siófok Hotel Lidó***
- Balaton Hotel Siófok ***
- Hotel Nostra Siófok ***
- City Hotel
Sekureco redakti
- Siófok konformas al sekureco de Hungario. En la somera periodo eĉ el eksterlando alvenas policanoj por helpi la polican servon.
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
Rimarkoj redakti