| ||
Lando | Hungario | |
Regiono | Meza Transdanubio | |
Loĝantaro | 13 224 | |
Alto | 104 |
Balatonfüred estas somera feriurbo, banloko, turista celloko en meza Transdanubio en Hungario.
Kompreni redakti
Balatonfüred situas laŭ norda bordo de Balatono ĉe piedo de montaro. Tihany troviĝas nur 5, Balatonalmádi 13, Siófok 14, Veszprém 15, Balatonkenese 19, Keszthely 53, Budapeŝto 106 kilometrojn aere.
Historio redakti
La unua hungara mencio pri Balatonfüred okazis en 1211, tiutempe tie estas 2 apartaj vilaĝoj. Dum la kontraŭturkaj bataloj la loko senhomiĝis, poste Füred estis rekonstruita. La kuracakvo estis menciita en 1708, en 1772 estis deklarita oficiale kuracbanejo. Tamen granda evoluo okazis en la frua 19-a jarcento. La kuracloko estas renkontejo de gravaj hungaraj personoj. En 1971 Balatonfüred ricevis la titolon kuracurbo.
Klimato redakti
Balatonfüred troviĝas en modera, kontinenta klimato, sed iomete pli milda, ĉar la montoj norde kaj la lago sude kaŭzas pli mildan veteron.
Eniri redakti
Balatonfüred estas bone alirebla voje kaj trajne, eĉ se ne frostas, ankaŭ ŝipe.
Eniri avie redakti
La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto. Iam estis enlanda flughaveno en Siófok.
Eniri trajne redakti
Balatonfüred situas laŭ ĉefa linio inter Budapeŝto kaj Keszthely. Ĉiuj vagonaroj haltas, krome estas alia haltejo por la normalaj trajnoj.
Transportiĝi redakti
Balatonfüred estas facile alirebla el la proksimaj vilaĝoj kaj urboj.
Transportiĝi perpiede redakti
Balatonfüred havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. Laŭ la lagobordo estas aleo aŭ promenejo.
Publika transporto redakti
En Balatonfüred lokaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Transportiĝi aŭte redakti
Balatonfüred havas urban vojreton por aŭtoj. Estas parkumejo, tamen somere halti per aŭto estas malfacile.
Transportiĝi ŝipe redakti
Estas grava triangulo Balatonfüred-Tihany-Siófok kun bonaj ŝipkontaktoj, sed estas pli foraj linioj ekzemple al Keszthely. En Balatonfüred aparta haveno funkcias por jaĥtoj aŭ velaj ŝipetoj.
Vidi redakti
- w:eo:Preĝejo de Kristo Reĝo (Balatonfüred) (konata ankaŭ ruĝa preĝejo)
- w:eo:Rondpreĝejo (Balatonfüred) (1841 - 1846)
- w:eo:Preĝejo Ĉieliro de Maria (Balatonfüred)
- w:eo:Kalvinana preĝejo (Balatonfüred)
- w:eo:Kalvinana preĝejo (Balatonarács)
- w:eo:Luterana preĝejo (Balatonfüred)
- ripozdomoj de Lujza Blaha kaj Mór Jókai
- trinkhalo pri kuracakvo
- aleo laŭ la Balatona bordo
- aliaj kristanaj kirkoj
- muzeoj
- greka vilaĝo (domoj similaj al Grekio)
Fari redakti
- bani en Balatono somere
- en aliaj sezonoj estas ekskursejoj al la proksimaj montoj
Aĉeti redakti
La plej necesaj vendejoj troviĝas en Balatonfüred.
Vendejaroj redakti
- SPAR szupermarket Balatonfüred
- Tesco - Szupermarket
- ALDI Balatonfüred
- CBA supermarket
- Penny Market
Manĝi redakti
- Anna Grand Hotel Étterem
- Annagora Aquapark Balaton és Mediterrán étterem
- Astoria Étterem
- Balaton Étterem
- Bella Étterem
- Blaha Lujza Étterem
- Borcsa Étterem
- Halászkert Étterem
- Koloska Csárda
- Marina Étterem
- Terasz Étterem
Trinki redakti
- Feind Borház
- Drinkbár Balatonfüred
Loĝi redakti
Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj redakti
Estas somera kampadejo.
Hosteloj redakti
Hoteloj redakti
- Hotel Füred****
- Danubius Hotel Marina
- Danubius Hotel Annabella
- Hotel Pallone
- Astoria Hotel
- Akadémia Hotel
- Hotel Margaréta
- Manuela Hotel
- Hotel Blaha Lujza
Sekureco redakti
- Balatonfüred konformas al sekureco de Hungario. Dum la somera periodo laboras policanoj ankaŭ alvenintaj el aliaj lokoj.
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
Proksime estas Tihany kaj Csopak.
Rimarkoj redakti