| ||
Lando | Hungario | |
Regiono | Meza Transdanubio | |
Loĝantaro | 60 761 | |
Alto | 260 m |
Veszprém (urbo) estas historia urbo kaj signifa turista celloko en meza Transdanubio en Hungario.
Kompreni
redaktiVeszprém situas sur montetoj (laŭ la onidiro sur 7 montetoj) laŭ rojo en montaro Bakony. Balatonalmádi kaj Balatonkenese aŭ resume Balatono troviĝas po 10, Balatonfüred 15, Nagyvázsony kaj Várpalota po 21, Ajka 27, Székesfehérvár 39, Győr 69, Budapeŝto 96 kilometrojn aere.
Historio
redaktiJam dum la ŝtatfondiĝo de hungaroj jam estis tie fortikaĵo. Veszprém estis la unua hungara diocezo en 1001. La tataroj ne povis okupi la fortikaĵon en 1242, sed post jarcentoj la turkoj sukcese sieĝis resume dekfoje. En la pli pacaj tempoj ekde la 18-a jarcento la episkopo iom baris la evoluon, ekzemple la fervojo ne tuŝis, sed nur preteriris. Grava evoluo okazis en la 20-a jarcento kun industrio kaj eduko.
Klimato
redaktiVeszprém troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario.
Eniri
redaktiVeszprém estas bone alirebla voje el ĉiuj direktoj kaj trajne.
Eniri avie
redaktiLa plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto, poste elektu aŭtobuson aŭ trajnon.
Eniri trajne
redaktiVeszprém situas laŭ ĉefa linio inter Budapeŝto kaj Szombathely, krome estas linio al Győr.
Transportiĝi
redaktiVeszprém estas facile alirebla el la proksimaj vilaĝoj kaj urboj.
Transportiĝi perpiede
redaktiVeszprém havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. En la urbocentro estas vojo nur por piedirantoj. Estas ankaŭ kelkaj biciklaj vojoj.
Publika transporto
redaktiEn Veszprém aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Grava finhaltejo troviĝas antaŭ la fervoja stacidomo. La longdistancaj busoj havas stacidomon en la urbocentro.
Transportiĝi aŭte
redaktiVeszprém havas urban vojreton por aŭtoj.
Vidi
redakti- w:eo:Baziliko de Veszprém, parte mezepoka
- w:eo:Kapelo de Gizela (Veszprém)
- w:eo:Kirko Stefano la 1-a (Veszprém)
- w:eo:Preĝejo de Emeriko de Hungario (Veszprém)
- w:eo:Preĝejo Sankta Ladislao (Veszprém)
- w:eo:Kirko Sankta Margareta (Veszprém)
- w:eo:Kirko Nomo de Sankta Maria (Veszprém)
- w:eo:Preĝejo Patrono de Hungaroj (Veszprém)
- w:eo:Preĝejo Reviviĝinta Kristo (Veszprém)
- w:eo:Kalvinana preĝejo (Veszprém)
- w:eo:Kalvinana preĝejo (Veszprém-Kádárta)
- w:eo:Luterana preĝejo (Veszprém)
- w:eo:Ĉefepiskopa palaco (Veszprém)
- w:eo:Fortikaĵo de Veszprém
- w:eo:Urbodomo de Veszprém
- w:eo:Departementa domo (Veszprém)
- w:eo:Teatro Petőfi (Veszprém)
- muzeoj
- bestoĝardeno
- viadukto
Fari
redakti- bani somere en la proksima Balatono.
Aĉeti
redaktiĈiuj necesaj vendejoj troviĝas en Veszprém.
Vendejaroj
redakti- Balaton Plaza, Budapest u. 20-28
- Belvárosi Shopping Center, Szeglethy u. 1
- StopShop!, Dornyai Béla út, 4
- Tesco Hypermarket, Külső-Kádártai út
- Lidl Supermarket, Simon István utca 4
- Aldi Supermarket, Észak-keleti útgyűrű 6
- Reál Élelmiszer üzlet, Aulich L. u. 2/1.
- SPAR áruház, Jutasi út 18.
- Piac és Vásárcsarnok, Jutasi út 2
Manĝi
redakti- Chianti Étterem, Csermák Antal u. 13
- Fejesvölgy Kisvendéglő, Vámosi út 2
- Pannónia Étterem, Virág Benedek u. 4
Trinki
redakti- Óváros Vendéglő és Söröző, Szabadság tér 14
- same, kiel manĝi
Loĝi
redaktiEstas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj
redaktiHosteloj
redakti- Ezüsthíd Hotel, Korona köz 1
Hoteloj
redakti- Betekints Hotel & Étterem, Veszprémvölgyi út 4.
- Gizella Hotel és Étterem, Jókai Mór u. 48.
- Villa Medici Hotel és Étterem, Kittenberger Kálmán u. 11
- Hotel Historia, Toborzó u. 11-13
Sekureco
redakti- Veszprém konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto
redaktiEn Veszprém okazis la 55-a Internacia Junulara Kongreso en 1999. Longe vivis tie Bernard Golden.
Lokaj esperantistoj
redakti- Zsigmond Simonyi
- Longe vivis tie Bernard Golden.
Konsulejoj
redakti- Aŭstrio - honora konsulo? 8200 Veszprém, Radnóti tér 2/a.
Viziti plu
redaktiProksime estas Herend (produktejo de artaj porcelanoj), Ajka, Várpalota.