| ||
Lando | Hungario | |
Regiono | Transdanubio | |
Loĝantaro | 132 034 | |
Alto | 108 m |
Győr estas historia urbego kaj signifa turista celloko en nordokcidenta Transdanubio en Hungario. La urbego estas regiona kaj departementa ĉefurbo, centroj de industrio, komerco, trafiko, kulturo, eduko kaj sporto.
Kompreni redakti
Győr estas konata kiel urbo de akvoj, ja sur la Danubobranĉon enfluas aliaj pli malgrandaj riveroj. Montoj, montetoj ne ekzistas, nur ebenaĵo. Pannonhalma troviĝas 17, Mosonmagyaróvár 34, Budapeŝto 107, Vieno 111 kilometrojn.
Historio redakti
Dum la Romia Imperio estis tie grava urbo Arrabona. La alvenintaj hungaroj rekonis la strategian situon kaj la loko estis centro kun fortikaĵo, ankaŭ diocezo estis fondita. La turkoj havis ĝin nur 12 jarojn, praktike restis nenio el la mallonga turka periodo. Győr senhalte evoluis, nur bombardado en la 2-a mondmilito faris damaĝojn.
Klimato redakti
Győr troviĝas en modera, kontinenta klimato, same kiel Hungario, sed kiel en la okcidenta parto, pli ofte pluvas.
Eniri redakti
Győr estas bone alirebla voje kaj trajne, iomete ŝipe, eble aere.
Eniri avie redakti
La plej proksimaj internaciaj flughavenoj funkcias en Budapeŝto, Vieno kaj Bratislavo. Győr havas enlandan flughavenon.
Eniri trajne redakti
Győr situas laŭ fervoja linio Budapeŝto-Vieno, sed estas kontakto ankaŭ kun Bratislavo. Estas linioj ankaŭ al Sopron, Veszprém kaj Celldömölk.
Eniri voje redakti
Ĉe Győr preteriras aŭtovojo inter Budapeŝto kaj Vieno. Ĉe Győr - kiel araneoreto - disbranĉiĝas aliaj vojoj al Transdanubio.
Eniri ŝipe redakti
Sur branĉo de Danubo ekskursoŝipoj trafikas kaj la urbego havas eksteran havenon laŭ la Danubo por akcepti varojn.
Publika transporto redakti
En Győr multe da aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. La urbo estas granda, ne sufiĉas iri perpiede.
Transportiĝi aŭte redakti
Győr havas urban vojreton por aŭtoj. Oni ofte uzas biciklojn.
Vidi redakti
Pro la katolika diocezo la katolikaj kirkoj oftas:
- Baziliko-katedralo de Győr
- Preĝejo Metamorfozo de Kristo (Győr)
- Preĝejo de Ignaco Lojola (Győr) (benediktana)
- Preĝejo de Sankta Kamilo (Győr) (kamilana)
- Kirko Bruna Skapulario (Győr) (karmelana)
- Preĝejo Sankta Anna (Győr) (emeriteja)
- Preĝejo Sankta Triunuo (Győr) (emeriteja)
- Preĝejo Sankta Nikolao (Győr) (Grek-katolika)
Aliaj preĝejoj redakti
Aliaj vidindaĵoj redakti
Fari redakti
Aĉeti redakti
Ĉiuj necesaj vendejoj troviĝas en Győr.
Vendejaroj redakti
- Árkád üzletközpont, Budai út 1.
- Duna Center bevásárlópark, Csipkegyári út 11.
- ETO Park üzletközpont, Ipar utca 1.
- Family Center bevásárlópark, Malomszéki út.
- Győr Plaza bevásárlóközpont, Vasvári Pál utca 1/a.
- Tesco hipermarket, Királyszék út 33.
- Aldi diszkontáruház, Fehérvári út 5/A.
- Penny Market diszkontáruház, Szauter Ferenc utca
Manĝi redakti
- Aranyhal étterem, Ménfõi út 83-85
- Borostyán Vendéglő, Szövetség utca 22
- Fehér Ló vendéglő, Fehérvári utca 103
- Kakas étterem, Szent Imre u. 105
- Kékgolyó étterem, Lehár Ferenc út 47
- Kristály étterem, Bartók Béla utca 9
- Marcal étterem, Déry Tibor utca 11/a
- Nádor vendéglő, Corvin utca 36-38
- Rábaparti Étterem, Zechmeister utca 15
- Zöld Elefánt Étterem, Lajta út 15
- Zöldfa Étterem, Hunyadi utca 2
Trinki redakti
Same, kiel manĝi.
Loĝi redakti
Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj redakti
- Tópart Camping Győr
Hosteloj redakti
- Lima Hostel Győr
- Belvárosi Hostel Győr
Hoteloj redakti
- Barokk Hotel Promenád
- UR Duett
- Teátrum Boutique Hotel
- Hotel Weldi
- Hotel Capitulum
- Hotel Klastrom
- Golden Ball Club Wellness Hotel & Spa
- ETO Park Hotel Business & Stadium
- Corvin Hotel
- Hotel Baross
Sekureco redakti
- Győr konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
- Aŭstrio - honora konsulo: 9024 Győr, Szérüskert u. 2-10.
Viziti plu redakti
- viziti Lébény kun malnova preĝejo.
- viziti urbojn Pannonhalma kaj Mosonmagyaróvár
Rimarkoj redakti