| ||
Lando | Hungario | |
Regiono | Meza Transdanubio | |
Loĝantaro | 1751 | |
Nagyvázsony [nadjvAĵonj] estas vilaĝo kaj turista celloko en Okcidenta Transdanubio en Hungario.
Kompreni redakti
Nagyvázsony situas sur montetoj en montaro Bakony. Balatono troviĝas 14, Balatonfüred 15, Veszprém 21, Tapolca 22, Budapeŝto 116 kilometrojn.
Historio redakti
Jam la romianoj havis en tiu loko vojon kaj loĝlokon. La unua hungara mencio okazis en 1242, sed estis apuda vilaĝo menciita jam en 1082. Baldaŭe la 2 vilaĝoj unuiĝis. En 1472 fortikaĵo estis konstruita, pli frue ankaŭ monaĥejo. Kelkfoje la turkoj okupis la fortikaĵon, pli frue la la hungaroj eksplodis la monaĥejon, ĉar tio estis strategie pli grava. En la sekvaj pacaj tempoj Nagyvázsony estis kvazaŭ opidumo. La nuna vilaĝo estas signifa turista celloko kun festivalo.
Legendo de Kinizsi redakti
Estas konata legendo pri w:eo:Paŭlo Kinizsi, [kiniĵi] kiun devas ekkoni ĉiuj vizitantoj.
Kinizsi estis simpla laboristo en muelejo, kiam alvenis reĝo w:eo:Matiaso la 1-a. La reĝo soifis kaj petis akvon. Kinizsi metis la glason sur muelŝtonon - (ĉar ne estis pleto) - kaj per unu brako transdonis ĝin. Matiaso admiris kaj diris: Tia forta homo devas esti soldato en mia armeo! Fakte li famiĝis ankaŭ en la batalejo, kiel armeestro.
Klimato redakti
Nagyvázsony troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel en plena Hungario.
Eniri redakti
Nagyvázsony estas alirebla nur voje.
Eniri avie redakti
La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto, krome estas maloftaj flugoj ĉe Keszthely.
Eniri trajne redakti
La plej proksimaj fervojoj trafikas laŭ la Balatono kaj en Veszprém.
Transportiĝi redakti
Nagyvázsony estas facile alirebla el la proksimaj vilaĝoj kaj urboj.
Transportiĝi perpiede redakti
Ĉirkaŭaĵo de Nagyvázsony havas turistajn vojojn en la montaro. Komence kuŝas Kabhegy (la plej alta monto en la regiono).
Publika transporto redakti
En Nagyvázsony nur longdistancaj aŭtobusoj trafikas.
Transportiĝi aŭte redakti
Nagyvázsony havas vojreton por aŭtoj.
Vidi redakti
- w:eo:Fortikaĵo de Nagyvázsony
- w:eo:Poŝta Muzeo en Nagyvázsony apud la fortikaĵo
- w:eo:Kastelo de Nagyvázsony el la fino de la 18-a jarcento
- w:eo:Preĝejo de Stefano la 1-a (Hungario)
- w:eo:Kalvinana preĝejo (Nagyvázsony)
- w:eo:Luterana preĝejo (Nagyvázsony)
- ruinoj de paŭlana monaĥejo
- etnografia kolektaĵo
Fari redakti
Kun la najbaraj vilaĝoj oni aranĝas artan festivalon ĉiujare.
Aĉeti redakti
Nur la plej necesaj vendejoj troviĝas en Nagyvázsony.
Vendejaroj redakti
Manĝi redakti
- Várcsárda
- Vázsonyvölgy Vendéglő es Fogadó
Trinki redakti
Same, kiel manĝi.
Loĝi redakti
Estas lueblaj kelkaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj redakti
Hosteloj redakti
En Nagyvázsony ne estas universiNagyvázsony edukejo, la alvenintaj studentoj povas uzi la gastejojn.
Hoteloj redakti
- Várpanoráma Vendégház
- Szigony Vendégház
- Hétkanyar Vendégház
Sekureco redakti
- Nagyvázsony konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
Proksime estas monto Kabhegy.
Rimarkoj redakti