| ||
Lando | Hungario | |
Regiono | Meza Transdanubio | |
Loĝantaro | 1369 | |
Tihany [tihanj] estas vilaĝo kaj somera banloko, feriejo en mezo de Transdanubio en Hungario. Spite la vilaĝan statuson Tihany apartenas al la plej gravaj turistaj cellokoj.
Kompreni redakti
Tihany situas sur duoninsulo laŭ Balatono en iama vulkana kratero. Balatonfüred troviĝas nur 5, Siófok 13, Veszprém 20, Keszthely 51, Budapeŝto 109 kilometrojn aere.
Historio redakti
En tiu strategia loko la romianoj tie havis trapasejon tra la lago. La unua hungara (latinlingva) mencio pri Tihany okazis en 1055, tiam la hungara reĝo fondis tie abatejon kun reĝa tombejo. Dum la kontraŭturkaj bataloj estis tie fortikaĵo (nun apenaŭ videbla), kiun la turkoj neniam okupis. Ekde la 20-a jarcento la vilaĝo estas somera ripozejo.
Klimato redakti
Tihany troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel en plena Hungario.
Eniri redakti
Tihany estas alirebla voje kaj prame, ŝipe (se ne flosas glacioj sur la akvo).
Eniri avie redakti
La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto, krome estas maloftaj flugoj ĉe Keszthely.
Eniri trajne redakti
La plej proksima stacidomo funkcias en Balatonfüred.
Transportiĝi redakti
Tihany estas facile alirebla el la najbara vilaĝo Aszófő kaj proksima urbo Balatonfüred.
Transportiĝi perpiede redakti
La plena duoninsulo Tihany estas loko de turistaj vojoj.
Publika transporto redakti
En Tihany lokaj aŭtobusoj ne trafikas, sed la distancaj aŭtobusoj haltas en pluraj lokoj. Dum vintra periodo la busoj estas maloftaj.
Transportiĝi aŭte redakti
Tihany havas urban vojreton por aŭtoj, kio sufiĉas vintre. En la somera periodo veni aŭte estas riska. La pramo akceptas eĉ aŭtobusojn, same aŭtojn kaj personojn, tial Tihany havas gravan trairan trafikon.
Vidi redakti
- w:eo:Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Tihany)
- muzeo pri pupoj
- herbejo de lavendo
- golgoto
- fortikaĵa ruino
- rokoj de iama vulkano
Fari redakti
- bani en Balatono
- ekskursi en la plena duoninsulo
- aŭdi eĥon, la plej grandan en Hungario
- fiŝkapti en la interna lago
Aĉeti redakti
La plej necesaj vendejoj troviĝas en Tihany, dum somera periodo multe da butikoj por turistoj.
Vendejaroj redakti
- Coop
Manĝi redakti
- Echo Restaurant & Cafe
- Kecskeköröm Csárda
- Echo Étterem
Trinki redakti
Same, kiel manĝi.
Loĝi redakti
Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj redakti
Hosteloj redakti
En Tihany ne estas universitato, la alvenintaj studentoj povas uzi la gastejojn.
Hoteloj redakti
- Hotel Club Tihany****
- Hotel Tihany Átrium****
- Adler Hotel & Wellness***
- Echo Residence All Suite Hotel***
- Aquilo Hotel Panoráma***
- Tihany Yacht Club**
Sekureco redakti
- Tihany konformas al sekureco de Hungario. Dum la somera periodo alvenas policanoj el aliaj lokoj.
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
Proksime estas vilaĝo Aszófő.
Rimarkoj redakti