| ||
Lando | Italio | |
Regiono | Latio | |
Loĝantaro | 44 700 (2023) | |
Alto | 22 m |
Terracina (itala elparolo: terraĉina) estas urbeto en Latio en centra Italio kun ĉ. 40mil loĝantoj.
Ĝi kuŝas ĉe la marbordo, en loko kie la montaraj rokoj atingas la maron.
Kompreni
redaktiHistorio
redaktiVerŝajne Terracina estis etruska loĝejo, sub la nomo Trachna, kiu havas la saman devenon kiel la urbo Tarquinia, preskaŭ 200 km pli norde laŭ la sama marbordo. Ĝi estis tamen ankaŭ greka urbo, aŭ urbo vizitata de la grekoj, sub la nomo Tarrakine, kiu laŭ iu tradicio signifas vespermanĝo sur la grundo.
Dum mallonga tempo Tarrakine falis sub la Volskoj, kiuj ŝanĝis ĝian nomon al Anxur (elp. anksur). Ili estis verŝajne la konstruintoj de la plej malnovaj muregoj ankoraŭ videblaj; notu tamen ke la tiamaj muregoj estis parte detruitaj, kaj aliaj muregoj (ankaŭ videblaj ĝis nun) estis konstruitaj dum la mezepoko.
Konkerita de Romio, kiu vokis ĝin Tarracina, la urbo prosperis ĉar ĝi estis ĉe la Appia Vojo, la plej grava kunligo inter Romo kaj Suditalio / Grekio, kaj samtempe estis bona haveno. De la Romia urbo restas multaj monumentoj.
Menciindaj estas du rimedoj uzitaj de la Romianoj por mallongigi la vojaĝon apud Terracina. Ili estigis kanalon de Forum Appii ĝis Terracina, kiu kuris flanke de la vojo; la vojaĝantoj povis eniri boatojn, trenitajn de muloj. En Terracina mem estis malfacila pasejo, ĉar roka montara kresto (Pisco Montano) atingas ĉi tie la maron; sub la imperiestro Trajano la fina parto de la kresto estis tranĉita, estigante artefaritan trapasejon ankoraŭ videblan.
Dum kelkaj jarcentoj en la mezepoko, la vojo proksima al la maro iĝis tro danĝera pro la atakoj de Araboj venantaj trans mare; en 883 Terracina mem estis prirabita. Do la vojaĝantoj alkutimiĝis uzi pli internan vojon kaj Terracina malprosperis. Malgraŭ tiuj malfavoraj tempoj, ĝi tamen restis ĉiam sufiĉe vigla urbeto.
Klimato
redaktiAliri
redaktiAviadile
redaktiLa plej proksimaj komercaj flughavenoj estas tiuj de Romo: Romo-Fiumicino (FCO) kaj Romo-Ciampino (CIA).
Trajne
redaktiKvankam malgrava fervojo ankoraŭ atingas Terracina-n, neniu trajno veturas en ĝi.
La plej proksima fervoja stacidomo estas tiu de Priverno-Fossanova, ĉe la fervojo Romo-Formia-Napolo.
Buse
redaktiŜipe
redaktiAŭte
redaktiTerracina kuŝas sur la hodiaŭa via Appia (SS 7), gardanta la nomon kaj pli-malpli la irejon de la antikva romia ŝoseo. La via Pontina (SS 148) kuras paralele al la via Appia, kaj kuniĝas kun ĝi mallonge antaŭ Terracina.
Aŭtantoj venantaj de Norditalio aŭ trans la Alpoj povas veturi per la aŭtoŝoseo A1 ĝis la elirejo de Frosinone, poste laŭ SS 156 tra Priverno.
Bicikle
redaktiTra Terracina kuras EV 7 (Eurovelo-7), la biciklovojo de Norda Kabo ĝis Malto.
Moviĝi
redaktiVidi
redaktiFari
redaktiAĉeti
redaktiVendejaroj
redaktiManĝi
redaktiTrinki
redaktiLoĝi
redaktiSekureco
redaktiEsperanto
redaktiLokaj esperantistoj
redaktiKonsulejoj
redaktiViziti plu
redakti- Sperlonga, 19 km
- Circeo (San Felice Circeo, 20 km)
- Abatejo de Fossanova, 24 km, kaj Priverno, 28 km
- Gaeta, 31 km