ĉefurbo de Nederlando
(Alidirektita el Amsterdam)
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Benelukso > Nederlando > Norda Holando > Amsterdamo
Amsterdamo
Amsterdamo Flago (aŭ blazono)
Amsterdamaj vidindaĵoj
Lando Nederlando
Regiono Norda Holando
Loĝantaro 907,976(marto 2022)

Amsterdamo estas la ĉefurbo de Nederlando.

Kompreni redakti

Historio redakti

Klimato redakti

Amsterdamo troviĝas en zono de mara klimato. Do humideco estas alta, precipitaĵoj oftas, somero estas malvarmeta kaj vintro estas malsevera.

 Klimato Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec
Tage altas (°C) 6.2 6.9 10.1 14.3 17.8 20.3 22.5 22.4 19.2 14.7 10.0 6.9
Ĉiunokta malaltas (°C) 1.2 1.0 2.8 5.2 8.6 11.3 13.5 13.4 11.0 7.7 4.5 1.5
Precipitaĵo (mm) 66.5 54.7 51.8 39.6 53.9 64.8 82.3 98.6 84.4 86.7 85.3 81.7
Neĝokvanto (cm) 4.8 5.4 2.8 0.2 0 0 0 0 0 0.1 0.8 3.9

Mezumoj de jaroj 1991-2020.[1] Rigardu veterprognozon por Amsterdamo ĉi tie


Aliri redakti

Avie redakti

Flughaveno Schiphol estas la plej granda internacia flughaveno en Nederlando. Ĝi situas 9 kilometrojn sudokcidente de Amsterdamo.

Trajne redakti

La ĉefa stacidomo en Amsterdamo estas Amsterdam Centraal, sed entute estas 11 stacidomoj.

Oni povas atingi la urbon per internaciaj trejnoj de NS International, jen direktaj kursoj:

Se oni jam estas en Nederlando, oni povas uzi enlandajn trejnojn de NS.

Buse redakti

Transportiĝi redakti

Perpiede redakti

Publika transporto redakti

 
Emblemo de OV-chipkaart, sistemo de pagado por publika transporto en Nederlando.

GVB zorgas pri la publika transporto en la urbo. Ĝi estas bone disvolviĝita kaj ebligas plurajn manierojn de transporto: tramo, metroo, busoj kaj pramoj. Sur ĉi tiu retejo oni povas aĉeti interrete biletojn, kiuj estas precipe celitaj al turistoj (interalie tagaj kaj kelktagaj biletoj). Krome la biletoj estas aĉeteblaj ĉe busstiristoj kaj konduktoroj (nur per monkartoj), vendaŭtomatoj kaj en certaj butikoj (mapo). Ĉiam enirante aŭ elirante publikan transportilon alproksimigu la karton (bileton) al kartlegilo. Koncerne busojn kaj tramojn, kartlegiloj situas ene de la veturilo, apud pordoj. Teme pri fervojo, kartlegiloj situas sur fostoj ĉe haltejenirejoj. Kartlegiloj estas markitaj per la apuda simbolo.

Pramoj redakti

Vojaĝado per pramoj estas senpaga, ili ebligas vojaĝi trans rivero IJ.

Metroo redakti

 
Mapo de Amsterdama metroo

En Amsterdamo funkcias metroo-sistemo, kies longeco egalas al 42 km. Ĝi ligas 39 staciojn per 5 linioj. Ĝi etendiĝas ekster Amsterdamo, al municipoj Diemen kaj Duivendrecht.

Aŭte redakti

Bicikle redakti

Biciklo estas unu el la plej bonaj veturiloj por transportiĝi en Amsterdamo. La reto de biciklvojoj longa je 400km ebligas alveni al ĉiu parto de la urbo. Se oni ne havas propran biciklon, oni povas prunti unu ĉipe, ekzemple Discount Bike RentalMac Bike estas bonaj lokoj.

Vidi redakti

Hejmo de Anne Frank estas iama hejmo de fama judino kies taglibro priskribis la vivon de juda familio loĝanta kaŝe dum la nazia okupo de Nederlando. Nune la domo kune kun apuda konstruaĵo funkcias kiel muzeo, oni povas tie vidi propraĵojn de la kaŝita familio kaj ekscii ilian historion.

Muzeo Van Gogh estas muzeo dediĉita al artaĵoj de Vincent van Gogh, en la muzeo troviĝas kreaĵoj de liaj amikoj kaj aliaj gravaj tiamaj artistoj. Krom la artaĵoj, la muzeo ankaŭ ekspozicias leterojn kaj proprajn kolekciojn de Van Gogh. Ĝi estas nepre vizitenda por ĉiuj artamantoj.

Rijksmuseum estas nacia muzeo kaj la plej grava muzeo en Nederlando. La muzeo malkaŝas antaŭ la turistoj grandan artkolekton de elstaraj nederlandaj artistoj: Jacob van Ruisdael, Frans Hals, Johannes Vermeer kaj Rembrandt. Ĝi havas diversajn ekspoziciojn, kiuj ne nur prezentas Nederlandan heredaĵon, interalie multaj montras kulturon de Azio.

Fari redakti

Amsterdamo estas ŝatata celo de kanabaj turistoj. Tial en Amsterdamo estas multaj kanabejoj kaj ties prezoj estas pli altaj ol en aliaj partoj de Nederlando. Disponeblas ankaŭ multaj vendejoj de aliaj drogoj (t.n. "Smart Shop").

Bloemenmarkt estas la ununura flosanta florbazaro, de 1862 ĝi funkcias sur kanalo Singel. Pro la fakto ke ĝi estas populara turista loko, krom florojn oni povas aĉeti tie memoraĵojn.

Vojaĝi ŝipe sur Amsterdamaj kanaloj estas amuza travivaĵo. En la urbo estas granda reto de akvokanaloj, kiu vere distingas Amsterdamon de aliaj eŭropaj ĉefurboj, tial ĝi estas nomita "Veneco de la nordo". Oni povas lui boaton kaj navigi ĝin mem aŭ partopreni en turista vojaĝo kun ĉiĉerono.

Amsterdamo estas bela urbo kun multaj malnovstilaj konstruaĵoj. Por plene aprezi de la urbo estas plej bone promeni. Se la arkitekturo igos onin naŭza, oni povas iri al Vondelpark kaj ripozi de urba bruo kaj malstresiĝi. Sur la granda spaco troviĝas multaj benkoj, akvotruoj, fontanoj, amuziĝejoj, restoracioj kaj lagetoj.

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

 
Bitterballen kun lignaj pikiloj, mustardo kaj majonezo apude.

Bitterballen estas panumitaj buloj kun vianda farĉo, tradicie manĝataj kun mustardo. En la 18-a jarcento unu landsinjoro rimarkis ke klientoj de lia drinkejo malsatis drinkante. Do li ekvendis malgeandajn porciojn de fromaĝo, pano kaj krokedoj. Onidire lia edzino ovumis, panumis kaj finfine fritis la restantan krokedfarĉon, tiel ekestis la plado.

Ossenworst estas fumaĵita kolbaso. Antaŭe ĝi estis farita el bovidaĵo, sed nuntempe oni faras ĝin el kruda bovaĵo. Ĝi estas mola kaj delikata, guste ĝi similas al tatara steko.

Pro la fakto ke Amsterdamo estas Mekko de mariĥuano, oni povas trovi mariĥuanajn kuketojn, nome Space Cake. Ekzistas multaj gustaj kaj intensecaj variaĵoj. Oni atentu informojn sur la pakaĵoj pri manĝomaniero, foje oni povas manĝi pli, foje malpli. Manĝado de mariĥuano estas pli ebriiga ol fumado, ĉar oni absorbas pli da THC. Ankaŭ la efektoj daŭras pli longe, ĝis 6-8 horoj.

Trinki redakti

Juniperbrando (genever) estas alkoholaĵo produktata kun aldono de juniperberoj. Ekzistas du tipoj de la drinkaĵo: oude (maljuna) lak jonge (juna). La distingo ne ekzistas pro la aĝo, sed pro la maniero de distilado. Do, Jonge genever estas sengusta kiel vodko sed ĝi havas etan aromon de junipero kaj malta vino. Oude genever gustas pli malte ĉar oni uzas pli da malta vino por fari ĝin. Oni ankaŭ lasas oude genever en lignaj bareloj por ke ĝi havu pli fuman, arban guston, similan al viskio. Jen kelkaj amsterdamaj fimraoj kiu faras juniperbrando: The Stillery, Van Wees kaj Wynand Fockink.

Loĝi redakti

Esperanta loĝado redakti

En Amsterdamo estas 1 gastiganto de Pasporta Servo (2022/6).

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Resti sekura redakti

Esperanto redakti

Amsterdamaj esperantistoj kunvenas ĉiuj 2-an dimanĉon de monato en t.n. Amsterdama rondo. Detaloj estas ĉe http://amsterdamo.nl

En Universitato de Amsterdamo Esperanto estas instruata ekde 1948 kaj krome, ekde 1997, funkcias tie katedro Lingvistiko kaj Esperanto, ĝi gvidas du kursojn en la nederlanda: enkonduko al interlingvistiko kaj enkonduko al Esperanto.

Lokaj esperantistoj redakti

Rimarkoj redakti

Viziti plu redakti

  • Keukenhof estas ĝardena parko kaj unu el la plej grandaj printempaj vidindaĵoj en Nederlando

Konsulejoj redakti

  • Usono, str. Museumplein 19, +31 (20) 575 53 09
  • Germanio, str. Honthorststraat 36-38, +31 (20) 574 77 00
  • Ĉilio, str. Herengracht 500, +31 (20) 612 00 86
  • Hispanio, str. Frederiksplein 34, +31 (20) 620 38 11
  • Svisio, str. De Lairessestraat 131-135, +31 (20) 620 38 11
  • Grenado, str. Jan Luykenstraat 5, +31 (20) 675 77 74
  • Islando, str. Gustav Mahlerplein 2, +31 (20) 795 36 63
  • Tajlando, str. De Lairessestraat 127, +31 (20) 465 15 32
  • Peruo, str. Boelelaan 7, +31 (20) 622 85 80
  • Danio, str. Barbara Strozzilaan 388, +31 (20) 575 17 79
  • Turkio, str. Museumplein 17, +31 (20) 305 03 33
  • Aŭstrio, str. Prins Hendriklaan 19, +31 (20) 471 24 38
  • Unuiĝinta Reĝlando, str. Dijsselhofplantsoen 7, +31 (20) 570 56 20
  • Hungario, str. Van Nijenrodeweg 138, +31 6 8315 80 01
  • Surinamo, str. De Cuserstraat 11, +31 (20) 642 67 17
  • Nepalo, str. Herengracht 562, +31 (20) 624 15 30
  • Sejŝeloj, str. Herengracht 518, +31 (20) 320 97 92
  • Brazilo, str. Strawinskylaan 609, cg.amsterdam@itamaraty.gov.br
  • Italio, str. Beethovenstraat 85 hs, +31 (20) 895 09 05
  • Belgio, str. Dijsselhofplantsoen 7, +31 (20) 570 56 20
  • Finlando, str. Radarweg 36, +31 (20) 448 76 08
  • Francio, str. Boelelaan 7, +31 (20) 530 69 69
  • Maroko, str. Vondelstraat 65 67, +31 (20) 618 17 86
  • Estonio, str. Solitudopad 12, +31 646 39 40 80
  • Japanio, str. Gustav Mahlerlaan 10, +31 (20) 691 69 21
  • Latvio, str. Geerdinkhof 305, +31 6 46 22 56 76
  • Ukrainio, str. Zeestraat 78, +31 (20) 261 91 00
  • Filipinoj, str. Hullenbergweg 365 A, +31 (20) 714 71 00
  • Kolombio, str. Herengracht 444 II, +31 20 305 01 11

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Rilataj informoj ĉe Vikipedio troviĝas en kategorio :
Rilataj informoj ĉe Vikinovaĵoj troviĝas en kategorio :