lando en orienta Azio, konsistanta el insuloj en Pacifiko
Tero > Eŭrazio > Azio > Orienta Azio > Japanio
Japanio
Japanio (JP) Flago
Kastelo de Macumoto
Situo de Japanio en ĝia regiono.
Ĉefurbo Tokio
Areo 377 944 km²
Loĝantaro 127 288 419 (takso 2008)
Monunuo japana eno (JPY)
Elektro 100V/50-60Hz, kontaktingo amerika
Tel. antaŭkodo +81
Horzono UTC +9

Japanio, aŭ Nipono (japanlingve: NihonNippon (日本)), estas insulara lando en Orienta Azio. La ĉefurbo estas Tokio.

Regionoj redakti

Kutime, Japanio estas tranĉita inter naŭ regionoj, jen listigite nord-suden:

 
Hokkaido (Central Circuit, Eastern Circuit, Northern Circuit, Southern Circuit)
Plej norda insulo kaj ege neĝa ejo. Fama pro siaj larĝaj, malfermaj spacoj kaj malvarmaj vintroj.
Tohoku (Aomori, Iwate, Akita, Miyagi, Yamagata, Fukushima)
Ĉefe kampara parto de la ĉefinsulo Honŝu, plej konata pro marmanĝaĵoj, skiado kaj varmfontoj.
Kanto (Ibaraki, Tochigi, Gunma, Saitama, Chiba, Tokyo, Kanagawa)
Marborda ebenejo de Honŝu, enhavas la urbojn Tokio kaj Jokohamo.
Chubu (Niigata, Toyama, Ishikawa, Fukui, Yamanashi, Nagano, Shizuoka, Aichi, Gifu)
Montara meza regiono de Honŝu, kie troveblas la Japanaj Alpoj kaj la kvarplejgranda urbo en Japanio, Nagoja.
Kansai (Shiga, Mie, Kyoto, Osaka, Nara, Wakayama, Hyogo)
Okcidenta parto de Honŝuo, malnova ĉefurbo pri kulturo kaj komerco, enhavante la urbojn Osaka, Kyoto, Nara kaj Kobe.
Chugoku (Tottori, Shimane, Okayama, Hiroshima, Yamaguchi)
Plej sudokcidente en Honŝuo, kampara regiono plej konata pro la urboj Hiroshima kaj Okayama.
Shikoku (Kagawa, Ehime, Tokushima, Kochi)
La plej malgranda el la kvar ĉefaj insuloj, celo de budhismaj pilgrimuloj kaj la plej bona loko en Japanio por flosado.
Kyushu (Fukuoka, Saga, Nagasaki, Oita, Kumamoto, Miyazaki, Kagoshima)
Plej suda el la kvar ĉefaj insuloj, naskejo de la japana civilizacio; plej grandaj urboj estas Fukuoka kaj Kitakyushu.
Okinawa
Duontropikala suda insularo etendiĝante al Tajvano; antaŭe estis la sendependa Rjukju-reĝlando ĝis ĝia unuiĝo al Japanio en 1879, do siaj tradiciaj kutimoj kaj arkitekturo malsamas el la resto de Japanio.