lando en norda Afriko
Tero > Afriko > Nord-Afriko > Maroko
Maroko
Maroko (MA) Flago
Pordego Bab Agnau (باب اكناو)
Situo de Maroko en ĝia regiono.
Ĉefurbo Rabato
Areo 710 850 km² (inkl. Okcidentan Saharon)
Loĝantaro 37 840 000 (2023)

Maroko (arabe المملكة المغربية, Al-Mamlaka al-Maghribija; berbere ⴰⵎⵔⵓⴽ, amrok) estas lando en Nord-Afriko.

Kompreni

redakti

Tereno

redakti

Granda parto de Maroko estas okupita de montaroj. Norde estas la Rif-montaro, proksima al Mediteraneo, kies plej alta pinto atingas 2456 m. Centre kaj sude estas la vasta aro de montoĉenoj ope nomitaj Atlaso; la plej alta el tiuj montoĉenoj, la Alta Atlaso, superas 4mil metrojn kun la monto Tubkal (4167 m), la monto Ŭanukrim (4089 m), la kresto Mgun (4079 m) kaj kelkaj aliaj. Pli norde situas la Meza Atlaso, kies plej alta monto, Bu Nasr (Bou Naceur), atingas 3356 m.

Kelkaj ebenaĵoj estas apud la marbordoj, precipe ĉe la norda parto de la atlantika bordo.

Estas pluraj riveroj, kiuj tamen ne havas kutime multe da akvo pro la dezerta klimato (akvo povas iĝi abunda en apartaj okazoj). La plej longa rivero en Maroko nomiĝas Dra, fontas en la Alta Atlanto, longas pli ol 1100 km, kaj enfluas en la Atlatikan Oceanon sude de Sidi Ifni. Dum kelkaj monatoj ne estas akvo en ĝia fluejo. Aliaj menciindaj riveroj estas Mulujo (520 km), la serpentuma, akvoriĉa Sebuo (460 km), kies ebena valo estas fama pro olivoj, vinberoj kaj legomoj, kaj Um Er-Rbia (550 km).

Historio

redakti

Kiam en Eŭropo regis la lasta glaciepoko, la klimato de Nordafriko estis pli malseka ol nuntempe. En okcidenta Nordafriko jam dum la meza ŝtonepoko ekestis prahistoria civilizo, la Kapsa kulturo. Multaj fakuloj opinias, ke la lingvo de tiu kulturo jam apartenis al la berbera lingvaro.

La latina vorto Mauretania (el Mauri, la nomo donita de la Romianoj al la berberoj) indikis la areon ĉirkaŭ la okcidenta parto de Atlaso ĝis la bordo de Atlantiko, kiu nun estas Maroko kaj, aldone, parto de okcidenta Alĝerio. Tie la berberaj tribuoj kuniĝis en speco de federacio kaj poste en Reĝlando. (Atentu: ne konfuzu la historian Maŭretanion kun la nuntempan ŝtaton Maŭritanion, situantan pli sude.

Ekde la 7-a jarcento a.K., kaj precipe dum la 5-a jarcento a.K., la fenicoj el Kartago fondis aŭ kaptis havenurbojn ĉe la marbordoj de Maŭretanio kaj poste la ĉirkaŭajn areojn, sed neniam regis la enan montaran regionon.

En 146 a.K. Romio venkis Kartagon kaj detruis la urbon. La urbetoj depedentaj de ĝi iĝis romiaj urboj, kaj post paro da jarcentoj, la Romianoj prenis la tutan Maŭretanion oficiale sub sian regadon (40 p.K.) - kvankam la montaraj partoj duone gardis sendependencon. La okcidenta parto de Maŭretanio prenis la nomon de Mauretania Tingitana (pli-malpli respondanta al la nuna Maroko), la orienta parto Mauretania Caesariana (kun la aldono de la eksa reĝlando Numidio). Du gravaj urboj de Mauretania Tingitana estis Tingis (la nuna Tanĝero) kaj Lixus (apud la nuna Laraŝo).

Klimato

redakti

Regionoj

redakti

Administrative, Maroko entenas 16 oficialajn regionojn. De turisma vidpunkto, tamen, ni konsideras nur 7 neoficialajn regionojn. Jen ilia listo.

Turismaj regionoj de Maroko
Mediteranea Marbordo
Norda Atlantika Marbordo
Suda Atlantika Marbordo
Alta Atlaso
Meza Atlaso
Maroka Saharo
Anti-Atlaso
  • Rabato (arabe الرباط, ar-Rabāṭ, internacie Rabat), ĉ. 570mil loĝantoj (pli ol 2 milionoj kun la antaŭurboj), estas la ĉefurbo kaj ankaŭ grava turisma celo pro siaj mezepokaj monumentoj.
  • Kazablanko (arabe الدار البيضاء, ad-Dār al-Bajḍā', internacie Casablanca), ĉ. 5 milionoj da loĝantoj inkluzive de la antaŭurboj, estas la plej granda urbo en Maroko kaj ankaŭ la plej grava pri ekonomio; fama estas ĝia Moskeo Hasano la 2-a, kun la plej alta preĝturo en la mondo (ĝis 2019, nun ĝi estas la dua).
  • Marakeŝo (arabe مراكش, Murrākuŝ, internacie Marrakesh), ĉ. 1,5 milionoj da loĝantoj, estas gravega turisma celo pro la abundo de monumentoj, multaj konstruitaj kiam Marakeŝo estis la ĉefurbo de vasta imperio etendiĝanta de la nuna Hispanio al la nuna Senegalo.
  • Tanĝero (arabe طنچة, ṭanĝa; tamaziĥte ⵜⴰⵏⵊⴰ, tanĵa; france Tanger), iom pli ol 1 miliono da loĝantoj, ĉe la mediteranea marbordo.
  • Feso (arabe فاس, fās; tamaziĥte ⴼⴰⵙ, fas; france Fès; internacie Fez), iom pli ol 1 miliono da loĝantoj, estas grava, historia urbo en la regiono de la Meza Atlaso.

Esperantaj urboj

redakti

Aliaj cellokoj

redakti

Eniri aviadile

redakti

Eniri trajne

redakti

Eniri buse

redakti

Eniri ŝipe

redakti

Eniri aŭte

redakti

Moviĝi

redakti

Per publika transporto

redakti

Transportiĝi trajne

redakti

Transportiĝi buse

redakti

Komuniki

redakti

Aĉeti

redakti

Vendejaroj

redakti

Manĝi

redakti

Tradiciaj manĝaĵoj

redakti

Vegetarismo kaj veganismo

redakti

Trinki

redakti

Alkoholaĵoj

redakti

Esperanta loĝado

redakti

Kampadejoj

redakti

Hosteloj

redakti

Hoteloj

redakti

Sekureco

redakti

Respekto

redakti

Esperanto

redakti

Lokaj esperantistoj

redakti

Esperantaj renkontiĝoj

redakti

Konsulejoj

redakti

Viziti plu

redakti

Rimarkoj

redakti

    Eksteraj ligiloj

    redakti
    skizo
    Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
    Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.