lando en okcidenta Sud-Ameriko, apud Atlantiko, norda de Ĉilio kaj Bolivio, suda de Ekvadoro kaj Kolombio, okcidenta de Brazilo
Tero > Ameriko > Sudameriko > Peruo
Peruo
Peruo
(Perú, Piruw)
Ĉefurbo Limo
Lingvo hispana
(aliaj: keĉua, ajmara)
Areo 1 285 220 km²
Loĝantaro 31 237 385 (2017)

Peruo (hispane: Perú, keĉue kaj ajmare: Piruw) estas lando en mondoparto Sudameriko.

Ĝi kuŝas ĉe la bordo de la Pacifika Oceano, kaj entenas tri grandajn zonojn: la okcidenta, laŭ la oceanbordo, estas plejparte dezerta, la centra estas montara, parto de Andoj, kun pintoj eĉ super 6000m, la orienta estas kovrita de densaj tropikaj arbaroj ĉirkaŭ la komenca sekcio de Amazono kaj siaj unuaj alfluantoj.

Peruo estas inter la amerikaj landoj pli riĉaj je historiaj signoj. Ĉi tie situs Kusko, la ĉefurbo de la Inkaa imperio, florinta inter la 13-a kaj la 16-a jarcentoj.

Regionoj redakti

 
Centra marbordo
kun la landa ĉefurbo (Limo)
Suda marbordo
Norda marbordo
Suda montaro
kun la plej famaj inkaaj urboj
Centra montaro
Norda montaro
Altebenaĵo
kun la fama Lago Titikako
Sankta Martino
kun restaĵoj de la Ĉaĉapoja kulturo (antaŭ-inkaa)
Perua Amazonio
Dipatrino (Madre de Dios)
regiono ĉirkaŭ la rivero Madre de Dios (Dipatrino)


Urboj redakti

  • Limo (Lima), la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Peruo - ĉ. 10 milionoj da loĝantoj
  • Trujillo, kultura ĉefurbo - ĉ. 1 miliono da loĝantoj
  • Arequipa, grava komerca centro kaj sidejo de la perua konstitucia kortumo - ĉ. 1 miliono da loĝantoj

Esperantaj urboj redakti

Aliaj cellokoj redakti

Kompreni redakti

Tereno redakti

 

Laŭ la bordo de la Pacifika Oceano estas mallarĝa zono, la marbordo (hispane: Costa), kiu fakte estas nur parto de la tri regionoj Norda, Centra kaj Suda Marbordo menciitaj supre (la resto estas en la montara zono).

La marborda zono estas normale seka, ofte dezerta, kvankam trairita de riveroj venantaj de la proksima montaro (estas konata la Dezerto de Seĉura). En apartaj jaroj, tamen, okazas ke eĉ en areoj normale dezertaj forte pluas.

Oriente de la marborda zono estas montara zono, hispane nomata Sierra. La plej alta pinto estas la monto Huascarán (6768m). Tiu zono entenas pli-malpli la Nordan, Centran kaj Sudan Montaron kaj aldone la regionojn Sankta Martinon kaj Altebenaĵon.

En la Sierra fontas preskaŭ ĉiuj peruaj riveroj, direktaj kaj al oriento kaj al okcidento. Inter ili, la Maranjono kaj la Ukajalo, kiuj, kunfluante pli malalte, estigas la riveron Amazonon. Alia grava rivero estas le Dipatrinrivero, kiu ankaŭ fluas okcidenten kaj apartenas al la baseno de la rivero Amazono.

Aparte menciinda en tiu ĉi zono estas la Lago Titikako, ne nur ĉar gi estas la dua plej granda lago de la tuta Sudameriko (ĉ. 8500 km²), sed ankaŭ ĉar ĝi estas nekutima akva medio, kun sia surfaco pli ol 3800m super la marnivelo kaj sia akvo milde sala (ĉ. 0,5% da salo - komparu kun 3-4% kutima en la maroj).

Oriente de la montara zono estas larĝa, malalta zono, plejparte kovrita de densa arbaro, kun malmulte da loĝantoj (Selva). Ĝi estas parto de la geografia regiono Amazonio, kies plej vasta parto estas en Brazilo. En Peruo tiu ĉi zono entenas la Peruan Amazonion kaj la regionon de la Dipatrinrivero (Madre de Dios), kaj aldone partojn de la montaraj regionoj en la listo ĉi supre.

Historio redakti

Homo alvenis en Peruon antaŭ pluraj jarmiloj.

La plej frua grava kulturo estis tiu de la Ĉavinoj (Chavín, 1500-300 a.K.), kies centro estis Chavín de Huántar en la centra Sierra.

Ĝin sekvis aro de malsamaj kulturoj, unu el kiuj estas tre fama pro siaj desegnoj en Nazca, en la regiono de la Suda Marbordo.

En la 13-a jarcento ekis en Kusko la regado de la Inkaoj, kiuj dum 300 jaroj estigis grandegan imperion. En la 16-a jarcento tamen alvenis la Hispanoj, kiuj venkis la inkaojn, konkeris la tutan landon kaj movis la ĉefurbon de Kusko al Limo.

En 1821 Peruo akiris sendependencon de Hispanio.

Etnoj redakti

La etnoj loĝantaj en Peruo en la tempo de la hispana konkero miksiĝis kun la eŭropanoj kaj poste kun aliaj enmigrintoj. Nuntempe, ĉ. 60% de la peruanoj havas miksan etnion (mestizos). Ĉirkaŭ 25% havas puran originan sudamerikan etnon (keĉuaj, ajmaraj ktp). Puraj eŭropanoj estas malpli ol 10%, kaj aldone estas homoj de afrika aŭ azia deveno.

La hispana estas parolata denaske de pli ol 80% de la loĝantoj. En la montaro estas multaj homoj kiuj parolas denaske la keĉuan (malgranda kvanto parolas denaske la ajmaran aŭ aliajn indiĝenajn lingvojn). Estas aldone kelkaj enmigrintoj kiu havas diversajn denaskajn lingvojn.

Klimato redakti

Peruo apartenas al la suda duonglobo (somero kaj vintro estas kontraŭaj al tiuj de la norda duonglobo).

La temperaturo en Peruo grave dependas de la alto, sed ankaŭ de la influo de grava malvarma oceanfluo, la Humboldta Marfluo, ankaŭ nomata Perua Marfluo. Pro tio, malgraŭ ke la Ekvatoro estas proksima, la temperaturo en la marborda zono estas milda (en Limo kutime inter 14°C kaj 27°C); nur en la amazona zono ĝi estas tipe tropika (en Iquitos kutime inter 26°C kaj 32°C). En la montaro la temperaturo estas multe pli malalta: en Kusko nokte ĝi povas fali sub nulon, ĝis -6°C.

Pluvoj estas tre malabundaj en la marborda zono (en Limo normale 10-15mm, en Piura 120mm - komparu kun Lasvegaso, 100mm, kaj Tripolo en Libio, 300mm), sed nuboj kaj nebuloj estas oftaj. En la montaro estas pli da pluvoj, precipe inter oktobro kaj aprilo. En la Selva pluvoj estas tre abundaj; en Iquitos ili okazas almenaŭ 20 tagojn ĉiun monaton, sed en aliaj lokoj ili estas malpli oftaj dum la loka vintro (t.e. inter majo kaj septembro).

Eniri redakti

Eniri avie redakti

Eniri trajne redakti

Eniri buse redakti

Eniri piede redakti

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

Publika transporto redakti

Transportiĝi trajne redakti

Transportiĝi buse redakti

Transportiĝi aŭte redakti

Vidi redakti

Fari redakti

Komuniki redakti

La normala lingvo por komuniki estas la hispana, kvankam en la montaro kelkaj maljunuloj komprenas nur la keĉuan.

La angla estas uzebla en gravaj turismaj lokoj.

En kelkaj lokoj ankaŭ la portugala estas komprenata.

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Tradiciaj manĝaĵoj redakti

Vegetarismo kaj veganismo redakti

Trinki redakti

Alkoholaĵoj redakti

Loĝi redakti

Esperanta loĝado redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Necesas esti singardaj, ĉar eblas trafi krimulojn. Ne montru ke vi kunportas multe da monon aŭ altvalorajn aĵojn.

Sano redakti

En kelkaj regionoj tertremoj estas oftaj.

Respekto redakti

Esperanto redakti

En 1975 estis fondita la Perua Esperanto-Asocio (ekde 1978 landa asocio de UEA). Ĝia sidejo estas en Limo.[1]

Lokaj esperantistoj redakti

Esperantaj renkontiĝoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.