kontinento, suda de Nord-Ameriko, inter suda Atlantiko kaj suda Pacifiko
Sudameriko estas la suda parto de Ameriko.
- Galapagoj
- Maĉupikĉuo
aŭ Machu Picchu - Amazono
- Riodeĵanejro
Regionoj kaj landoj
redakti
La regionoj / landoj de Sudameriko[1] estas jenaj:
Argentino La dua plej vasta lando en Sudameriko (preskaŭ 3 milionoj da km²) kaj la plej vasta hispanlingva en la tuta mondo, entenas tamen nur 40 milionojn da loĝantoj. Laŭ la limo kun Ĉilio etendiĝas la suda parto de Andoj, inkluzivanta sian plej altan pinton, la monton Akonkagvon (6962 m; hispane Aconcagua); oriente de Andoj estas vasta ebenaĵo. La klimato estas tre malsama depende de la latitudo kaj de la alto kaj, en iuj lokoj, estas plene malvarma. Urboj: Bonaero (Buenos Aires), Kordobo (Córdoba), Rosario, Mendozo (Mendoza), Mar de la Plata |
Bolivio |
Brazilo La plej vasta lando en Sudameriko (pli ol 8,5 milionoj da km²), kun ĉirkaŭ 220 milionoj da loĝantoj, plejparte parolantaj la portugalan. Ekvatoro trairas Brazilon, kiu do havas varman klimaton en ĉiuj sezonoj. Notinda estas la rivero Amazono, la plej akvoriĉa en la mondo. Urboj: Braziljo (Brasília), Manaŭso (Manaus), Riodeĵanejro (Rio de Janeiro), Sanpaŭlo (São Paulo) |
Ĉilio |
Ekvadoro |
Falklandoj insuloj oriente de suda Argentino (dependas de Britio) |
Franca Gviano (dependas de Francio) |
Gujano |
Kolombio |
Paragvajo |
Peruo |
Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj insuloj oriente de Falklandoj (dependas de Britio) |
Surinamo |
Urugvajo |
Venezuelo |
Urboj
redaktiLingvoj
redaktiPreskaŭ en ĉiuj sudamerikaj landoj la oficiala lingvo estas la hispana.
Grava escepto estas Brazilo, kie la oficiala lingvo estas la portugala. En Franca Gujano la oficiala lingvo estas la franca, en Surinamo la nederlanda, en Gujano kaj en Falklandoj la angla.
La indiĝenaj lingvoj, parolataj antaŭ la alveno de la eŭropanoj, estas ankoraŭ parolataj en pluraj lokoj kaj en kelkaj landoj ili estas ankaŭ oficialaj kune kun la hispana. La plej gravaj estas:
- en la montara areo (Andoj):
- la ĉibĉa lingvaro, oficiala en parto de Kolombio;
- la keĉua lingvaro, parolata de suda Kolombio ĝis norda Argentino; oficiala en parto de Kolombio, Ekvadoro, Peruo, Bolivio;
- la ajmara, parolata en suda Peruo, Bolivio, norda Ĉilio, norda Argentino; oficiala en Peruo kaj Bolivio;
- la mapuĉa, parolata en centra Ĉilio kaj centrokcidenta Argentino;
- en la ebena areo (Amazonio kaj proksimaj areoj):
- la aravaka lingvaro;
- la tupia lingvaro, kies plej grava ano estas la gvarania, oficiala en Paragvajo kaj Bolivio.
Rimarkoj
redakti- ↑ La nomoj estas plejparte laŭ la indekso de LANLIN pri Ameriko.
- ↑ La nomo estas laŭ la Rekomendo de la Akademio de Esperanto pri la uzo de propraj nomoj.
- 1 2 La nomo estas laŭ la preskaŭnormo LANLIN