urbega municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo
Sanpaŭlo
Sanpaŭlo
(São Paulo)
Flago (aŭ blazono)
Lando Brazilo
Regiono Sanpaŭlo (ŝtato)
Loĝantaro 12 400 000 (2021)
Alto 760 m

Sanpaŭlo (ankaŭ San-Paŭlo; portugale São Paulo /sɐ̃w̃ ˈpawlu/ = "Sankta Paŭlo") estas urbego en suda Brazilo, en la samnoma subŝtato. Ĝi estas unu el la plej grandaj urboj en la mondo, kun pli ol 22 milionoj da loĝantoj en la tuta metropola areo (12 milionoj ene de la komunumaj limoj).

Kompreni redakti

Sanpaŭlo kuŝas sur altebenaĵo, proksimume 800 m super la marnivelo. Kvankam la Oceano ne estas malproksima (ĉ. 70 km), inter la urbo kaj ĝi etendiĝas longa kaj malalta montoĉeno, la Serra do Mar (Montoĉeno de la Maro), orienta limo de la altebenaĵo.

La urbo estas la plej granda urbo de Brazilo.

La Tropiko de Kaprikorno trapasas la nordan parton de la urba komunumo.

Historio redakti

Kiam la eŭropanoj unuafoje atingis la areon de la nuntempa Sanpaŭlo, tie loĝis popolo parolanta lingvon de la tupia-gvaranio lingvaro.

La 25-an de januaro, 1554, 12 jezuitaj misiistoj fondis preĝejon, lernejon kaj vilaĝon nomatajn São Paulo de Piratininga (Sankta Paŭlo de Piratininga), honore al sankta Paŭlo, pri kiu memorigas la 25-an de januaro la turniĝo al kristanismo; la indigena nomo Piratininga celas proksiman sekcion de la Serra do Mar. La ĉefa konstruaĵo de la lernejo (Pátio do Colégio) kaj la preĝejo ankoraŭ ekzistas, kvankam rekonstruitaj inter 1680 kaj 1694.

En 1683 Vila de São Paulo (tiel ŝanĝiĝis la nomo en la antaŭaj jardekoj) estis oficiale proklamita ĉefurbo de "capitania" (kapitanlando) kaj en 1711 ĝi estis oficiale agnoskita kiel "urbo".

Inter 1821 kaj 1825 Brazilo iĝis paŝon post paŝon sendependa de Portugalo. En 1823 la imperiestro Petro la 1-a donis al Sanpaŭlo la titolon de "imperia urbo".

En 1867 fervojo ekkunligis Sanpaŭlon al la marbordo.

Klimato redakti

Aliri redakti

Aliri avie redakti

Sanpaŭlo estas servata de du komercaj flughavenoj:

Ankaŭ la flughaveno de Viracopos en Kampino (ĉ. 100 km for de Sanpaŭlo) povas utili por naciaj flugoj ene de Brazilo.

Aliri trajne redakti

Pasaĝeraj trajnoj nuntempe kunligas Sanpaŭlon nur kun aliaj urboj en la ŝtato.

Iam eblis veturi trajne al Sanpaŭlo ankaŭ de kelkaj urboj pli malproksimaj. Precipe estis pasaĝeraj trajnoj inter Sanpaŭlo kaj Rio-de-Ĵanejro. Plej fama estis "Trem de Prata", kies lasta veturo okazis en 1998.

Fakte, estas plano konstrui altrapidan fervojon (trem-bala) inter Rio kaj Sanpaŭlo (ĉ.400 km), kaj oni esperis malfermi ĝin por la Olimpiadoj de Rio-de-Ĵanejro, en 2016 - sed tio ne eblis.

Aliri buse redakti

En Sanpaŭlo estas tri ĉefaj interurbaj busaj stacioj:

  • Terminal Rodoviario do Tietê (apud la metroa stacio Tietê), kiu estas la plej granda kaj utila por preskaŭ ĉiuj kunligoj;
  • Terminal Rodoviario da Barra Funda (apud la metroa stacio Barra Funda), al kiu alvenas busoj ĉefe de lokoj okcidente de Sanpaŭlo;
  • Terminal Rodoviario de Jabaquara (apud la metroa stacio Jabaquara), al kiu alvenas busoj ĉefe de lokoj sude de Sanpaŭlo.

Busaj kunligoj inter Sanpaŭlo kaj Rio de Janeiro daŭras ĉirkaŭ 6h.

Aliri aŭte redakti

Sanpaŭlo kuŝas ĉe la "rodovia" (aŭtoŝoseo) BR-116, kunliganta ĝin al Fortaleza (ĉ.3000 km), Rio de Janeiro (450 km), kaj Urugŭajo (Montevideo: ĉ.2000 km).

De la brazila ĉefurbo, Brazilio, al Sanpaŭlo estas ĉ.1000 km, plejparte sur alia aŭtoŝoseo, BR-050.

Moviĝi redakti

Piede redakti

Per publika transporto redakti

 
Linioj de sanpaŭlaj metroo (1..5 kaj 15) kaj metroaj trajnoj (7..13) en 2020

Sanpaŭlo havas metroon kun pluraj linioj, kondukataj de diversaj kompanioj. Entute estas 13 linioj (2022), numeritaj "1", "2" ktp; la lasta nomiĝas "15" ĉar mankas "6" kaj "14". Tiu listo entenas ankaŭ trajnliniojn al la antaŭurboj; la vera metroo entenas nur 5 liniojn ("1", "2", "3", "4", "5"), al kiuj aldonindas unurela linio ("15").

La kompleta mapo haveblas ekzemple ĉe www.metro.sp.gov.br/pdf/mapa-da-rede-metro.pdf, kie oni ankaŭ trovas la retadresojn de la diversaj kompanioj.

En la venontaj jaroj laŭplane ekfuncios pluaj linioj.

(...)

Aŭte redakti

Vidi redakti

Fari redakti

  • Grimpi (sed ankaŭ veturi) ĝis la pinto de la Pico do Jaraguá (1135 m), unu el la plej altaj montoj en la urba komunumo, kun belega supervidado de la urbo. Ĉirkaŭe estas restaĵo de la Mata Atlântica, tropika arbaro de la areoj en Brazilo sufiĉe proksimaj al la Oceano. Piedirontaj povas preni la linion 7 ĝis la stacio Jaraguá, de tie necesas ĉirkaŭ 2 horoj (5 km kun 400 m de supreniro).
  • Bicikli dimanĉe (ciclofaixa) tra la urbo. Estas apartaj reguloj faciligantaj la bicikladon en la urbaj vojoj dum la dimanĉoj kaj aliaj festotagoj (7:00-16:00).
  • Spekti partion de piedpilkado en unu el la 5 grandaj stadionoj de la urbo. Kompreneble, kvankam kutime ne estas ia danĝero, estu singardaj se vi trafas unu el la maloftaj okazoj kun agitiĝo.

Lerni redakti

Labori redakti

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Trinki redakti

Loĝi redakti

Esperanta loĝado redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Ĝis ĉirkaŭ 100 km:

Pli malproksime:

Rimarkoj redakti


 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.