| ||
Lando | Brazilo | |
Ĉefurbo | Sanpaŭlo | |
Areo | 248 209 km² | |
Loĝantaro | 45 540 000 (2018) | |
Horzono | UTC-3 |
La ŝtato Sanpaŭlo (ankaŭ San-Paŭlo; portugale São Paulo) estas federacia lando (subnacia subŝtato) de Brazilo, ĉirkaŭ la samnoma urbo. En Brazilo ĝi estas la ŝtato kun la plej granda kvanto da loĝantoj (ĉ.45 milionoj), kvankam ĝi estas pli malgranda ol pluraj aliaj ŝtatoj (ĉ.250mil km²). Pri areo ĝi estas pli-malpli komparebla al Britio (havanta tamen pli da loĝantoj) aŭ al Rumanio (havanta malpli da loĝantoj).
Subregionoj
redaktiUrboj
redakti- Sanpaŭlo, la ĉefurbo, estas ankaŭ ĝia plej granda urbo, kaj en sia metropola areo entenas preskaŭ la duonon de la loĝantoj de la tuta ŝtato (ĉ.22 milionoj - la komunumo 12 milionoj).
- Kampino (Campinas), la dua urbo pri kvanto da loĝantoj (1 200 000 en la komunumo, pli ol 3 milionoj en la metropola areo), fama pro sia simfonia orkestro, kuŝas 100 km nordokcidente de Sanpaŭlo.
- San-Jozefo de la Kampoj (São José dos Campos), kun 700mil loĝantoj en la komunumo, situas 90 km nordoriente de Sanpaŭlo.
- Ribejran-Preto (Ribeirão Preto, signifanta "Nigran Rivereton"), kum 700mil loĝantoj en la komunumo, situas pli malproksime, ĉ. 300 km nordokcidente de Sanpaŭlo. En la unuaj jardekoj de Novecento ĝi estis kromnomata ĉefurbo de la chope (tipo de biero) kaj de la brazila kafo.
- Santos (400mil loĝ.) estas la haveno de Sanpaŭlo, kun longa historio (ĝi estis fondita neoficiale antaŭ 1531). Bedaŭrinde ne multo restas de la jarcentoj antaŭ la 20-a.
Esperantaj urboj
redaktiAliaj cellokoj
redaktiKompreni
redaktiEniri
redaktiMoviĝi
redaktiVidi
redaktiFari
redaktiKomuniki
redaktiLerni
redaktiLabori
redaktiAĉeti
redaktiManĝi
redaktiTrinki
redaktiAlkoholaĵoj
redaktiLoĝi
redaktiSekureco
redaktiSano
redaktiRespekto
redaktiEsperanto
redaktiLokaj esperantistoj
redaktiLa Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) funkcias sen interrompo en Sanpaŭlo ekde 1937. Ĝi eldonas la revuon "La Lampiro" kaj gastigas gravan esperantlingvan bibliotekon.
Retejo: Associação Paulista de Esperanto
Esperantaj renkontiĝoj
redaktiEASP aranĝas ĉiujare la Renkontiĝon de Esperanto de la Urbo San-Paŭlo kaj la Esperantan Kongreson de la Ŝtato San-Paŭlo.
En 2022 la 56-a Brazila Kongreso de Esperanto (BKE), kune kun la 40-a Junulara Kongreso, okazis en la ŝtato Sanpaŭlo, precize en Ribejran-Preto (Ribeirão Preto). Tiu kongreso estis gastigita de la ŝtato Sanpaŭlo jam plurfoje antaŭe (1909, 1947, 1984, 1993, 1996, 2006, 2011), ĉu en Sanpaŭlo, ĉu en Ribejran-Preto, ĉu en Kampino (Campinas).