| |||
![]() | |||
![]() | |||
Ĉefurbo | Madrido | ||
Areo | 505 911 km² | ||
Loĝantaro | 48 797 875 (2024) | ||
Monunuo | eŭro (EUR, €) | ||
Tel. antaŭkodo | +39 | ||
Horzono | UTC+1 (somere UTC+2) |
Hispanio, aŭ Hispanujo (hispane: España /e'spaɲa/) estas la plej granda lando en la ibera duoninsulo, kaj ankaŭ, post Francio, la plej granda lando en Eŭropa Unio. Ĝia ĉefurbo estas Madrido.
Ekster la ibera duoninsulo Hispanio regas ankaŭ insularon en la Mediteraneo (Balearojn), pli malproksiman insularon en la Atlantiko (Kanariojn) kaj du urbetojn en la maroka marbordo (Ceŭton kaj Melilon).
Regionoj
redaktiHispanio entenas oficiale 19 regionojn nomatajn "aŭtonomaj komunumoj" (inkluzive de 2 aŭtonomaj urboj, Ceŭto kaj Melilo). La aŭtonoma komunumo Asturio estas kromnomata "princlando". Tri el la komunumoj (Kanarioj, Ceŭto, Melilo) ne apartenas al Eŭropo, male al Afriko.
Jen la listo:
- Andaluzio
- Aragono
- Asturio
- Balearoj
- Ceŭto
- Ekstremaduro
- Eŭskio (aŭ Vaskio)
- Galegio
- Kanarioj
- Kantabrio
- Kastilio kaj Leono
- Kastilio-Manĉo
- Katalunio
- Madrida Komunumo
- Melilo
- Murcia Regiono
- Navaro
- Riojo
- Valencia Komunumo
De turisma vidpunkto tamen pli taŭgas kunigi ilin en malpli grandan liston (vidu ankaŭ la mapon ĉi-dekstre):

Verda Hispanio aŭ Kantabria Kornico (Asturio, Galegio, Kantabrio) Montara lando ĉe la atlantika marbordo; en ĝi troviĝas Santiago de Kompostelo, fama pilgrimejo |
Norda Hispanio (Aragono, Eŭskio, Navaro, Riojo) La alta valo de Ebro kaj la ĉirkaŭaj montaroj, inter kiuj centraj kaj okcidentaj Pireneoj |
Orienta Hispanio (Katalunio, Murcio, Valencia Komunumo) La regiono de la du plej grandaj urboj post Madrido, t.e. Barcelono kaj Valencio, estas tre grava ankaŭ por la maramantoj. Multaj loĝantoj parolas la katalunan (la plimulto en Katalunio). |
Centra Altebenaĵo (Madrido, Kastilio kaj Leono, Kastilio-Manĉo, Ekstremaduro) Centra Hispanio respondas pli-malpli al la Centra Hispana Altebenaĵo (Meseta Central), entenanta la nunan ĉefurbon de Hispanio (Madrido), la eksan ĉefurbon (Toledon), la historiajn regionojn Kastilion, Leonon, Manĉon, kaj pli okcidente Ekstremaduron, proksiman de Portugalio. |
Andaluzio (Andalucía) (provincoj de Almerio, Granado, Ĥaeno, Kadizo, Kordovo, Malago, Onubo, Sevilo; ekstere indas aldoni Ceŭton kaj Melilon) Andaluzio estas la suda parto de Hispanio. Ĝi entenas la plej alta montaro en Hispanio, la Sierra Nevada (Neĝkovrita Montaro), sed estas plejparte ebena aŭ monteta. La longa marbordo apud Malago allogas multajn sunamantojn. Inter la monumentoj, abundas konstruaĵoj faritaj de la araboj, kiel la Alhambro en Granado, la Alkazaro en Sevilo, la Moskeo-Katedralo en Kordovo, sed estas ankaŭ pluraj postaj, kiel la Katedralo de Sevilo kun la tombo de Kristoforo Kolumbo. Indas aldoni al Andaluzio, de turisma vidpunkto, la urbetojn Ceŭton kaj Melilon, ĉe la kontraŭa afrika marbordo. |
Balearoj (Islas Baleares) La plej gravaj insuloj de Hispanio en la Mediteraneo, tre ŝatataj por la marbordoj kaj la amuzejoj, ankaŭ entenas historiajn vidindaĵojn. |
Kanarioj (Islas Canarias) La plej gravaj insuloj de Hispanio ekster la Mediteraneo, unu malsama de la alia, geografie apartenas al Afriko. |
Urboj
redaktiLa tri plej grandaj urboj en Hispanio estas:
- Madrido (Madrid) - ĉefurbo
- Barcelono (Barcelona) - ĉefurbo de la aǔtonoma regiono Katalunio
- Valencio (Valencia, València) - ĉe la orienta marbordo
Aliaj grandaj urboj estas:
- Bilbao (Bilbao, Bilbo)
- Granado (Granada), fama pro Alhambra, islama reĝa palaco
- Kordovo (Córdoba)
- Malago (Málaga)
- Murcio (Murcia)
- Santadero (Santader)
- Sevilo (Sevilla)
- Toledo (Toledo), antikva ĉefurbo (ĝis 1563)
- Zaragozo (Zaragoza)
La plej grandaj urboj en la insuloj estas:
- Palmo (Palma) en la insulo Majorko, ĉefurbo de la Balearaj Insuloj
- Las Palmas de Gran Canaria (signifo: La Palmoj de Granda Kanario), en la kanaria insulo Granda Kanario
- Santa Cruz de Tenerife (signifo: Sankta Kruco de Tenerifo), en la kanaria insulo Tenerifo
Kompreni
redaktiEniri
redaktiEkde la 26-a de marto 1995 en la ŝtato validas la Traktato de Schengen. Tiel forfalas la limkontroloj ene de la Eŭropa Unio kaj civitanoj de la unio por vojaĝo al Hispanio bezonas nur personan legitimilon, nek pasporton nek vizon.