insuloj en Mediteraneo
| ||
Lando | Hispanio | |
Ĉefurbo | Palma de Majorko | |
Areo | 4992 km² | |
Loĝantaro | 1 107 000 (2016) | |
Balearoj aŭ Insuloj Balearaj (katalune: Illes Balears, hispane: Islas Baleares) estas insularo kaj aŭtonoma komunumo en Hispanio.
InsulojRedakti
La Insuloj Balearaj estas, de la plej vasta al la plej malgranda (pluraj insuletoj kun areo < 5 km² ne estas montrataj en tiu ĉi listo):
- Majorko (katalune kaj hispane Mallorca), ĉ. 3600 km² kaj pli ol 900mil loĝantoj;
- Minorko (katalune kaj hispane Menorca), ĉ. 700 km² kaj ĉ. 90mil loĝantoj;
- Ibizo (katalune Eivissa, hispane Ibiza), ĉ. 600 km² kaj ĉ. 110mil loĝantoj;
- Formentero (katalune kaj hispane Formentera), ĉ. 80 km² kaj ĉ. 7500 loĝantoj;
- Cabrera (elp. Kabrera), ĉ. 11 km², sen loĝantoj (nacia parko).
Ibizo kaj Formentero estas malproksimaj de la ceteraj insuloj kaj antikve estis taksataj aparta insularo, nomata Pitiusoj (= riĉaj je pinoj, en la greka).
UrbojRedakti
- Palma de Majorko (ankaŭ nur Palma), ĉefurbo de la tutaj Balearoj kaj de Majorko;
- Maó (katalune) aŭ Mahón (hispane), ĉefurbo de Minorko;
- Eivissa (katalune) aŭ Ibiza (hispane), ĉefurbo de la samnoma insulo (Ibizo).