Ĉeĥio
Ĉeĥio (CZ) Flago
Preĝejo Sankta Nikolao de Malgranda Kvartalo en Prago
Situo de Ĉeĥio en ĝia regiono.
Ĉefurbo Prago
Lingvo Ĉeĥa
Areo 79 000 km²
Loĝantaro 10 827 529 (2023)
Monunuo ĉeĥa krono (CZK)
Elektro 230V/50Hz, kontaktingo eŭropa
Tel. antaŭkodo +420
Horzono UTC +1

ĈeĥioĈeĥujo (ĉeĥe Česko) estas lando en Mezeŭropo.

Regionoj

redakti
  • Prago – la ĉefurbo kaj la plej granda urbo kun buntaj kultura kaj nokta vivo, tre bone ekipita por turistoj
  • Brno – centro de eduko kaj komerco en Suda Moravio kun granda studenta populacio
  • České Budějovice
  • Český Krumlov – urbo kun historia urbocentro protektata de Unesko
  • Olomouc
  • Ostrava
  • Plzeň – hejmo de mondfama biero

Esperantaj urboj

redakti
  • Svitavy – urbeto kun Esperanto-muzeo

Aliaj cellokoj

redakti

Kompreni

redakti

Ĉeĥio estas la plej okcidenta lando loĝata de slavoj.

Ĝi estas lando sen marbordoj, kun longa landlimo kun Germanio kaj Aŭstrio, kiuj ege influis en la pasinteco sur la kulturo kaj la ekonomio. Dum pluraj jardekoj de la 20-a jarcento, aliflanke, ĝi estis sub la sovetunia regado.

Tereno

redakti

Ĉeĥio estas lando riĉa je montetoj kaj malaltaj montoj.

Historio

redakti

Klimato

redakti

Ekde la 21-a de decembro 2007 (en flughavenaj landlimaj trairejoj ekde la 30-a de marto 2008) en la ŝtato validas la Traktato de Schengen. Tiel forfalas la limkontroloj ene de la Eŭropa Unio kaj civitanoj de la unio por vojaĝo al Ĉeĥio bezonas nur personan legitimilon, nek pasporton nek vizon.

La civitanoj de Ukrainio rajtas ĝenerale eniri Ĉeĥion kaj resti tie ĝis 90 tagoj nur kun valida biometria pasporto kaj sanasekuro. Pliaj informoj kaj ebloj estas priskribitaj en la retejo de Ministerio pri Internaj Aferoj en la ukraina kaj en la ĉeĥa.

Eniri avie

redakti

La plej grava flughaveno estas Flughaveno Prago de Václav Havel. Krom tiu en Ĉeĥio funkcias ankaŭ aliaj malpli grandaj internaciaj flughavenoj: Flughaveno Brno, Flughaveno de Leoš Janáček Ostrava, Flughaveno Pardubice kaj Flughaveno Karlovy Vary. En relativa proksimeco troviĝas ankaŭ internaciaj Flughaveno Vieno kaj Flughaveno de Milan Rastislav Štefánik en Bratislavo, Slovakio.

Eniri trajne

redakti

Ĉeĥio havas bonan fervojkonekton kun ĉiuj ĉefurboj de ĝiaj najbaraj landoj. Apud limo ekzistas lokaj sistemoj per kiuj eblas aĉeti biletojn por vojaĝado en la regiono en ambaŭ flankoj de la limo.

En internaciaj trajnoj de kelkaj privataj trajnkompanioj ne validas biletoj de ĉeĥia nacia fervojkompanio České dráhy (Ĉeĥiaj Fervojoj), do ankaŭ ne validas tie biletoj de alilandaj kompanioj.

Eniri buse

redakti

Eniri piede

redakti

Tra Ĉeĥio iras Eŭropaj Turismaj Vojoj E3 kaj E10. Precipe en turismaj regionoj troviĝas ankaŭ aliaj turismaj vojoj ekster la eŭropa sistemo.

Transportiĝi

redakti

Transportiĝi avie

redakti

Pro la grandeco de Ĉeĥio, ekzistas nur ununura enlanda aviadila linio inter Prago kaj Ostrava.

Transportiĝi piede kaj bicikle

redakti
Turismaj markoj sur arbo.

Ĉeĥio apartenas al landoj kun la plej bona kaj densa reto de turisma kaj bicikloturisma markado. La vojoj estas markitaj kaj en urboj kaj en naturo.

En Ĉeĥio oni uzas jenajn turismajn markojn:

  • ruĝa turisma marko – longdistancaj aŭ montaj vojoj
  • blua turisma marko – gravaj vojoj
  • verda turisma marko – lokaj vojoj
  • flava turisma marko – mallongaj vojoj, ŝparvojoj
  • marko de eduka vojo – eduka vojo; dumvoje troviĝas tabuloj kun informoj rilataj al temo de la vojo

Bicikloturismaj vojoj estas markitaj per pli grandaj markoj similaj al tiuj turismaj kun oranĝa flanko:

  • ruĝa bicikloturisma marko
  • blua bicikloturisma marko
  • verda bicikloturisma marko
  • blanka bicikloturisma marko

Publika transporto

redakti

Transportiĝi trajne

redakti
Mapo de fervojoj en Ĉeĥio

Ĉeĥio havas densan fervojreton. La plej granda fervojkompanio nomiĝas České dráhy (Ĉeĥiaj Fervojoj), kiu havas rilatojn kun alilandaj fervojkompanioj (en iliaj trajnoj validas biletoj aĉetitaj alilande). En iliaj trajnoj oni ne pagas krompagojn por certaj trajnkategorioj, nur por trajnoj en kategorio SuperCity oni devas rezervi sidlokon.

Se oni veturas ien kaj reveturas dum la sama aŭ sekva tago, estas pli malmultekoste aĉeti rean bileton (ĉeĥe: zpáteční lístek/jízdenka).

Krome ekzistas ankaŭ privataj fervojkompanioj RegioJet kaj LEO Express, kiuj akceptas nur siajn proprajn biletojn, kiujn oni povas aĉeti aŭ per Interreto aŭ ĉe iliaj propraj kasoj en stacidomoj. En siaj trajnoj ili provizas kromajn servojn (ekz. senpaga akvo, vifio, ks.) kaj ĉiu pasaĝero havas rezervitan sidlokon.

En regiona transportado funkcias multaj aliaj privataj fervojkompanioj, multaj el ili (sed ne ĉiuj) akceptas ĝeneralajn trajnbiletojn.

Je idos.idnes.cz troviĝas horaro de ĉiuj trajnoj en Ĉeĥio (en la "burgera menuo" oni povas ŝanĝi la lingvon al la angla aŭ la germana).

La kategorioj de trajnoj estis en 2024 jenaj:

  • Osobní vlak (Os) – persona trajno
  • Spěšný vlak (Sp) – plirapidigita trajno
  • Rychlík (R) – rapida trajno
  • Rychlík vyšší kvality (Rx) – rapida trajno de pli alta kvalito
  • Expres (Ex) – Eksprestrajno
  • InterCity (IC)
  • EuroCity (EC)
  • EuroNight (EN)
  • railjet (rj)
  • Nightjet (NJ)
  • RegioJet (RJ) – trajnoj de kompanio RegioJet
  • LEO Express (LE) – trajnoj de kompanio LEO Express
  • ArrivaExpress (AEx)
  • Trilex (TL)
  • TrilexExpress (TLX)
  • SuperCity (SC) – specialaj trajnoj de la kompanio České dráhy kun deviga rezervo de sidlokoj

Transportiĝi buse

redakti

En Ĉeĥio ekzistas multaj buskompanioj, kiuj provizas lokajn, regionajn, longdistancajn aŭ internaciajn konektojn.

En lokaj kaj regionaj busoj oni aĉetas bileton ĉe ŝoforisto dum enbusiĝo; valizo(j)n oni devas anonci al ŝoforisto tuj kaj eventuale pagi por ili. Ĉe urbaj busoj estas pli bone aĉeti biletojn en biletmaŝino surstrate aŭ en gazetvendejo.

Je idos.idnes.cz troviĝas horaro de ĉiuj busoj en Ĉeĥio inklude regionajn kaj urbajn transportsistemojn (en la "burgera menuo" oni povas ŝanĝi la lingvon al la angla aŭ la germana).

Transportiĝi aŭte

redakti
Rapidec-limigoj en Ĉeĥio

En Ĉeĥio estas kontraŭleĝe stiri aŭton kun ajna kvanto da alkoholo. Ankaŭ estas devige havi ŝaltitajn lumojn dum la tuta tago kaj dum la tuta jaro (do ankaŭ somere dum hela tago).

La rapidec-limigoj (se ne ŝanĝitaj per surlokaj signoj) estas 50 km/h ene de la urboj kaj vilaĝoj, 90 km/h ekster urboj kaj vilaĝoj, 110 km/h en motorveturilaj ŝoseoj kaj 130 km/h en aŭtoŝoseoj. La komenco kaj fino de la urbo aŭ vilaĝo estas ĉiam markita per signo kun ĝia nomo.

Petveturante

redakti

Petveturado en Ĉeĥio eblas kaj estas laŭleĝa. Ŝoforoj, kiuj prenas petveturantojn ne atendas ricevi monon kontraŭ la veturo. Por piedirantoj estas malpermesite esti en aŭtoŝoseoj kaj motorveturilaj ŝoseoj.

Unesko

redakti
  • Prague Pride – ĉiujara festivalo de seksaj minoritatoj okazata en aŭgusto en Prago.

Geokaŝado

redakti

Geokaŝado estas sufiĉe populara en Ĉeĥio. Kaj en la urboj kaj en la kamparo troviĝas multo da diversaj geokaŝujoj de ĉiuj nuntempaj tipoj, en grandaj urboj, en turismaj lokoj kaj ĉe la landlimoj ofte ankaŭ kun alilingvaj priskribo kaj helpilo (en la angla, en la germana aŭ en la pola).

Komuniki

redakti

En Ĉeĥio estas la plej uzata kaj oficiala lingvo la ĉeĥa. Pro la simileco de ambaŭ lingvoj eblas tie ankaŭ uzi la slovakan, kiu estas plejparte interkomprenebla kun la ĉeĥa. En porturismaj lokoj kaj parolante kun junuloj oni povas uzi la anglan kaj la rusa povas esti regata de pli maljunaj homoj (pro ĝia deviga lernado dum komunisma epoko). Ĉe la landlimoj oni povas kutime uzi la germanan aŭ la polan.

Informiloj en porturistaj lokoj estas kutime en la ĉeĥa, la angla kaj en la germana, sed ofte aperas ankaŭ en la rusa, en la franca aŭ en la itala.

Alilingvaj amaskomunikiloj

redakti

En grandaj urboj en Ĉeĥio elsendas radiostacio BBC World Service[1] en la angla inter la 18-a kaj 6-a horo ĉiutage kun ĉeĥlingva programo inter la 6-a kaj 18-a.[2]

En granda parto de la lando elsendas radiostacio Český rozhlas Plus per FM kaj DAB+, kie aŭskulteblas novaĵoj en la angla dum ĉiu labortago je 22:33 kaj sekvatage je 1:05.[3]

Fine de marto 2022 komencis interrete elsendi Radio Ukrajina en la ukraina.[4] La programo celas al rifuĝintoj el Ukrainio kaj tiel ankaŭ konstruas la programon – krom muziko aperas ankaŭ novaĵoj, konsiloj por restantoj en Ĉeĥio kaj fabeloj por infanoj.

En aprilo 2022 komencis elsendi en la tuta lando ukraina televidkanalo 1+1 en DVB-T2 kaj lige al tio en ĉiuj kablaj kaj IPTV sistemoj.[5]

Aĉeti

redakti
100 ĉeĥaj kronoj (ĉirkaŭ 4,05 eŭroj aŭ 4,4 usonaj dolaroj aŭ 3,46 britiaj pundoj aŭ 4 svislandaj frankoj en majo 2024).

En Ĉeĥio oni pagas per ĉeĥaj kronoj (internacia mallongigo: CZK, ĉeĥlingva mallongigo: ). Unu krono (ĉeĥe: koruna) dividiĝas je 100 heleroj (ĉeĥe: 1 halíř). La heleroj ne plu ekzistas en formo de moneroj kaj la sumoj rekalkuliĝas al plenaj kronoj.

Kompreneble pli bonas ŝanĝi monon en monŝanĝejoj (prefere ne rekte en porturismaj lokoj) aŭ preni monon de bankmaŝinoj (tiam alklaku, ke vi ne volas ŝanĝi monon laŭ via banko, se vi ne havas aliajn instrukciojn de pli spertaj homoj). Estas danĝere ŝanĝi monon surstrate. Malgraŭ tio, ke ankaŭ vendejegoj ebligas pagi en eŭroj, la kurzo ne estas bona.

En ĉiuj vendejegoj, en grandaj stacidomoj kaj en grandmagazenoj eblas pagi per pagokarto (plej ofte Visa, Visa Electronic, Maestro kaj MasterCard). Pluraj restoracioj, ĉefe en grandaj urboj, akceptas pagokartojn, sed prefere infomiĝu en ilia retejo aŭ ĉe kelnero antaŭ mendo.

Ekde 2016 dum kelkaj festotagoj devas esti grandaj vendejoj fermitaj. La informo pri la eventuala fermo estas antaŭ la festotago pendataj en la vendejoj (nur en la ĉeĥa).

Antaŭ Kristnasko (ĉirkaŭ ekde la kvara dimanĉo antaŭ Kristnaskotago, t.e. en Ĉeĥio je la 24-a de decembro) okazas en la urboplacoj de pluraj urboj Adventaj merkatoj (ĉeĥe: Adventní trhy) aŭ Kristnaskaj merkatoj (ĉeĥe Vánoční trhy). Tie oni povas aĉeti diversajn tipajn ĉeĥajn kaj alilandajn manĝaĵojn, varmajn trinkaĵojn kaj diversajn varojn - vestaĵojn, ludilojn, ceramikaĵojn, ktp.

Vendejaroj

redakti

Manĝi

redakti

Ĉeĥia kuirarto estas parto de pli granda mezeŭropa kuirarto kaj ĝi havas multajn similecojn kun kuirartoj de Slovakio, Aŭstrio, Germanio (ĉefe Bavario), Pollando kaj Hungario.

Multaj restoracioj dum labortagoj ofertas ĉirkaŭ tagmezo (11:00 - 14:00) specialajn menuojn kun supo kaj ĉefa plado kontraŭ 100 - 180 CZK. La menuoj estas konataj kiel Denní menu (Taga menuo).

Tradiciaj manĝaĵoj

redakti
Svíčková na smetaně
eskalopo kun terpoma salato
  • bramboračka (terpoma supo)
  • zelňačka (brasikosupo)
  • česneková polévkačesnečka (ajlosupo)
  • čočková polévka (lenta supo)
  • rajská polévka (tomata supo)
  • dršťková polévka (triposupo)
  • řízek (eskalopo) – viandotranĉo frostita kun kovrilo
  • smažený sýr (fritita fromaĝo)
  • svíčková na smetaně – bovaĵo kun speciala saŭco el laktokremo kaj radikaj legomoj kaj kun knedlikoj; unu el la plej ŝatataj manĝajoj en Ĉeĥio
  • vepřová pečeně se zelím a knedlíkemvepřo-knedlo-zelo (porkaĵo kun brasiko kaj knedlikoj)
  • smažený kapr (fritita karpo) – kune kun terpomsalato (ĉeĥe: bramborový salát) tradicia kristnaskvespera manĝaĵo
  • bramborákcmunda (terpomplataĵo)
  • párek v rohlíku (kolbaseto en kornbulko, kolbasobulko)
  • utopenec – kolbaso marinita en akvo kun spicoj, vinagro, cepo kaj aliaj gustigiloj
  • nakládaný Hermelín – ĉeĥ-stila kamemberto marinita en oleo kun spicoj, cepo kaj aliaj gustigiloj
  • tvarůžkysyrečky – speciala fromaĝo el Moravio

Dolĉaĵoj

redakti
  • buchtičky s krémem, dukátové buchtičkybuchtičky se šodó – kuketoj kun kremo
  • frgál – kuko el Valaĥio
  • Hořické trubičky (Tubetoj el Hořice)
  • lázeňské oplatky (banejaj kukoblatoj)

Neaĉeteblaj tradiciaj manĝaĵoj

redakti
  • brambory na loupačku – terpomoj kuiritaj kaj surtelerigitaj kun ŝelo kune kun salo kaj lakto aŭ kun laktokremo
  • pučálka (pufpizo)
  • smaženice – fungoj frititaj kun ovoj
  • smažené bedly (fritita lepioto)
  • vánoční kuba aŭ nur kuba – tradicia kristnaska manĝaĵo, kiu konsistas el grioj kaj fungoj

Vegetarismo kaj veganismo

redakti

Ordinara ĉeĥia manĝaĵo ofte enhavas viandon kaj aliajn bestaĵojn. Vegetarajn kaj veganajn restoraciojn oni povas trovi precipe en grandaj urboj. En ordinaraj restoracioj plej ofte eblas senviande mendi salaton, pastaĵojn aŭ frititan fromaĝon. En kazo de necerteco, oni povas demandi kelneron.

Ĉefe (sed ne nur) ekster grandaj urboj oni povas sperti nekomprenon aŭ eĉ konvinkadon (ekz. "fiŝo ne estas viando", "ĝi enhavas nur malmulte da viando", ktp.) eĉ de flanko de kelnero.

Je Veggiekarte.de oni povas trovi mapon de vegetaraj kaj veganaj restoracioj, similan lokan mapon oni povas trovi je Soucitne.cz (en la ĉeĥa).

Trinki

redakti
Duonlitro da biero Budweiser Budvar.

Multe ŝatata kaj originala trinkaĵo estas Kofola – kolao inventita en Ĉeĥoslovakio dum komunisma epoko kiel kontraŭstaro al usonaj kolaoj kiel Coca Cola kaj Pepsi Cola.

En restoracioj ĉiam eblas mendi kafon. Krom la internacie kutimaj specoj da kafo ekzistas ankaŭ specifaj ĉeĥaj kaj slovakaj specoj de kafo: turecká káva (turka kafo) kaj piccolo. Turecká káva estas kafo akvumigita per boliganta akvo en taso (ne temas pri la origina kafo el Turkio). Piccolo estas simple malgranda espresso.

Alkoholaĵoj

redakti

Tipa trinkaĵo por Ĉeĥio estas biero. En Ĉeĥio ekzistas internacie famaj bierfarejoj kiel Budweiser Budvar el la urbo České BudějovicePilsner Urquell el la urbo Plzeň kaj multege da malgrandaj kaj lokaj bierfarejoj.

La bazaj tipoj de biero estas en Ĉeĥio distingata laŭ "gradoj" (stupně) - desítka ("la deko"), jedenáctka ("la dekunuo") kaj dvanáctka (la dekduo) - kaj tiu ĉi distingo estas uzata kaj en normala parolado kaj en restoracioj por mendi (sed ne sur ĉiuj boteloj kaj ladoj). Desítka enhavas ĉirkaŭ 3,5 - 4,5 % da alkoholo kaj ĉiu plia grado havas 1 % pli. Ekzistas ankaŭ třináctka (la dektrio), osmnáctka ("la dekoko") kaj aliaj, kiuj estas malpli oftaj kaj plejmulto de tiaj bieroj estas malhela. La gradoj estas en menuoj markataj per signo ° aŭ per malpli ĝusta signo %.

Krome en Ĉeĥio vaste aĉeteblas (ĉefe en vendejoj) fruktaj bieroj - ĉefe malpli fortaj aŭ senalkoholaj bieroj (ĉirkaŭ 2 % da alkoholo) gustigitaj per frukta siropo. En malgrandaj bierfarejoj oni produktas ankaŭ multajn aliajn specialajn specojn da biero. Tradicia ankaŭ estas verda biero, kiun oni vendas dum sankta ĵaŭdo (en la ĉeĥa nomata zelený čtvrtek, do verda ĵaŭdo), kiu aĉeteblas en kelkaj restoracioj, ĉefe en urboj, ekde la ĵaŭdo ĝis forvendo.

En Moravio kaj Silezio (plimalpli orienta parto de Ĉeĥio) estas tipa alkoholaĵo slivovice (slivovico) – alkoholaĵo farita el prunoj aŭ eventuale el aliaj fruktoj (tiam ĝi nomiĝas hruškovice – el piroj, meruňkovice – el abrikotoj, ktp.).

Suda Moravio estas vinregiono. Tie oni kreskigas kaj preparas la plej konatajn vinojn en Ĉeĥio. La originaj specoj estas Muškát moravský kaj Pálava (ambaŭ blankaj vinoj).

Alia tipa alkoholaĵo estas Becherovka – herba likvoro produktata en la urbo Plzeň.

Esperanta loĝado

redakti

Kampadejoj

redakti

Hosteloj

redakti

Hoteloj

redakti

Sekureco

redakti

En Ĉeĥio funkcias unueca kriza numero 112 por ĉiuj gravaj krizaj okazoj – fajro, sanaj kaj sekurecaj problemoj. Ĝi funkcias ankaŭ en poŝtelefonoj sen SIM-karto aŭ en poŝtelefonoj kun blokita klavaro aŭ tuŝekrano kaj en publikaj telefonoj sen neceso uzi telefonkarton aŭ monerojn. La telefonistoj devas esti kapablaj ricevi ankaŭ telefonvokon en la angla aŭ en la germana.[6]

Ĉiun unuan merkredon en monato je 12:00 (en Regiono Olomouc je 12:10) okazas provo de sirenoj. Ĝi estas farata per elsendo de 140 sekundoj longa konstanta senpaŭza tono. Aŭdo de prova tono de sireno ne estas kialo por paniki aŭ serĉi informojn pri tio, kio okazas. En vere danĝera situacio, kiam oni uzus sirenojn, la tono estus regule ŝanĝiĝanta tono dum 140 sekundoj. En kelkaj lokoj kun modernaj sirenoj oni povas aŭdi voĉon diratan ke baldaŭ okazos la provo de sirenoj (krom la ĉeĥa ĝi povas esti ankaŭ en la angla, en la germana kaj en la rusa).[7]

Avertojn kontraŭ danĝera vetero eldonas Ĉeĥia Hidrometeorologia Instituto kaj troveblas je ilia paĝo (ĉeĥe kaj angle) aŭ je Meteoalarm (angle kaj ĉeĥe).

Apoteko en la urbo Ostrava

En Ĉeĥio estas kranakvo ĝenerale trinkebla – krom kelkaj kazoj en kamparo aŭ dum hazardaj misfunkcioj (en tiu kazo estas homoj informitaj).

Apotekoj estas markitaj per vorto Lékárna kaj per verda kruco. Ĝenerale en malsanulejoj oni povas trovi apotekojn malfermitaj 24-hore tage.

Respekto

redakti

Ĉeĥoj estas ĝenerale amikaj rilate al gastoj kaj alilandanoj. Post falo de komunisma reĝimo en 1989 en Ĉeĥion ekalvenadis multaj alilandaj turistoj kaj en urbegoj kelkaj alilandanoj eklaboris. Esprimoj de malamo al alilandanoj estas maloftaj kaj temas precipe pri unuopaj kazoj.

Ĉeĥio estas konsiderata esti parto de Mezeŭropo. Misa apartenigo de Ĉeĥio al Orienta Eŭropo, ĉu pro kutimo aŭ pro la historio, povas esti perceptata negative. La esprimo estas ligita al la stato dum la malvarma milito kiam Ĉeĥoslovakio estis socialisma ŝtato sub la influo de Sovetunio. Post la revolucio en 1989 Ĉeĥio iĝis membro de Eŭropa Unio kaj NATO kaj la ekonomio evoluiĝis al pli altaj niveloj. Daŭra uzo de "Orienta Eŭropo" povas – eĉ neintence – ŝajni kiel malagnosko de tiuj ŝanĝoj.

Ne estas ĝentile de flanko de alilandanoj el kelkaj landoj ofte diri ke en Ĉeĥio estas ĉio malmultekosta. Por pliopo de la enloĝantoj la prezoj estas normalaj aŭ altaj. Tia konduto povus esti perceptata kiel simpla neĝentileco aŭ eĉ kiel superrangeco.

Ĉeĥoj kapablas ŝerci pri multaj aferoj – eĉ pri tiuj, pri kiuj estus neĝentile ŝerci en aliaj landoj. Alilandano povas sperti tion precipe nur per ĉeĥa kulturo kaj dum amika babilado.

Oni senvestas siajn ŝuojn post alveno en sian loĝejon aŭ domon kaj hejme oni uzas hejmŝuojn. Gasto kutime ricevos hejmŝuojn de sia gastiganto tuj post eniro en ĝian loĝejon. En domoj kun apartaj loĝejoj estas pli ĝentile forpreni siajn ŝuojn en koridoro, se la gastiganto ne diros alion.

En malgrandaj vendejoj oni salutas alvenante Dobrý den ([dobrii den], Bonan tagon) kaj forirante Nashledanou ([nasĥledanoŭ], Ĝis revido).

Ĉeĥoj scias ke ĉeĥa lingvo estas ne tute facile lernebla por alilandanoj (krom Slovakoj – kaj ankaŭ ne ĉiuj el ili entute strebas lerni la lingvon uzi aktive). Strebo pri paroli ĉeĥe estas ĉiam perceptata kiel bona afero.

Religiaj aferoj

redakti

Multaj ĉeĥoj (sed ne ĉiuj) estas senreligiaj, sed Ĉeĥio kaj ĝia kulturo estas influita de (romkatolika) kristanismo.

Vestado de nikabo kaj burĥo (islamaj porinaj tradiciaj vestaĵoj) estas negative perceptata de plejmulto da Ĉeĥoj. Pli tolerata estas Hiĵabo.

En Ĉeĥio ekzistas laŭleĝa formo de samseksema kunvivo, kiu nomiĝas registrita partnereco (ĉeĥe: registrované partnerství).

Esprimoj de malamo kontraŭ glatuloj estas maloftaj en Ĉeĥio. Ĉefe en malgrandaj urboj kaj vilaĝoj homoj povas esprimi sian nealkutimiĝon, sed ĝenerale nur ĝentile aŭ apenaŭe.

Ĉiujare en aŭgusto okazas Prague Pride en Prago.

Konekto

redakti

Multaj restoracioj (almenaŭ en grandaj urboj) ofertas por siaj gastoj (t.e. homoj, kiuj tie aĉetos almenaŭ trinkaĵon) vifion por konekti al Interreto. Se la vifio bezonas pasvorton, sufiĉas peti la kelneron. Ankaŭ plej multo da hoteloj kaj pensionoj ofertas por siaj gastoj vifion aŭ almenaŭ komputilojn kun konekto al Interreto.

En trajnoj de la plej grandaj kompanioj (České dráhy - Ĉeĥiaj Fervojoj, RegioJet kaj LEO Express) de kategorioj Ex, IC, EC, SC, rj, RJ kaj LE kutime estas senpaga vifio por aliri Interreton. Foje ĝi troviĝas ankaŭ en modernaj trajnoj de aliaj kategorioj aŭ de aliaj kompanioj, sed tio povas esti multe malsama laŭ regiono. La kvalito de interreta konekto en trajnoj kompreneble ne estas garantiata kaj povas esti malsama dum la vojaĝo.

Studentoj, kiuj ricevis de sia lernejo identigilojn por uzi la reton Eduroam povas uzi ĝin en ĉiuj publikaj altlernejoj kaj universitatoj en Ĉeĥio (tio ne devas validi por studenthejmoj, kie povas esti alia maniero por aliri Interreton).

Poŝtelefona reto estas en Ĉehio ĝenerale bona. Problemoj kun ĝi estas ĉefe en foraj kamparaj areoj aŭ en montaroj. Publikaj telefonoj en Ĉeĥio jam estas malkonstruitaj.

Esperanto

redakti

En 2025 en Ĉeĥio okazos la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), inter la 19-a kaj la 26-a de julio en la urbo Brno.

Lokaj esperantistoj

redakti

Esperantaj renkontiĝoj

redakti

Konsulejoj

redakti

Viziti plu

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti