| |||
Lando | Ĉeĥio | ||
Regiono | Sudbohemia Regiono | ||
Loĝantaro | 93 426 | ||
Alto | 381 m |
České Budějovice (germanlingve Budweis aŭ Böhmisch-Budweis) estas urbo en Ĉeĥio kaj la ĉefurbo de Sudbohemia Regiono.
Kompreni
redaktiEniri
redaktiEniri avie
redaktiEniri trajne
redaktiEniri buse
redaktiEl/al České Budějovice eblas rekte veturi al/el Prago, Český Krumlov, Písek, Linco kaj Brno per busoj de kompanio RegioJet, LEO Express aŭ FlixBus.
La ĉefa busstacidomo nomiĝas Autobusové nádraží České Budějovice aŭ České Budějovice, AN. Ĝi troviĝas sur tegmento de aĉetcentro Mercury.
Eniri aŭte
redaktiAl/el České Budějovice eblas veturi el/al Prago aŭ Linco per eŭropa ŝoseo 55 (E55).
Transportiĝi
redaktiTransportiĝi perpiede
redaktiLa tuta urbocentro estas komforte trairebla piede.
Publika transporto
redaktiEn České Budějovice funkcias publika transportado per trolejbusoj kaj urbaj busoj. La tuta urbo troviĝas en unu transportsistema zono.
La biletoj kostas jene:[1]
- 20 Kč (10 Kč) - por 60 minutoj
- 75 Kč (25 Kč) - por 24 horoj
- 200 Kč - por 168 horoj
La prezoj en krampoj validas por infanoj kaj junuloj ĝis 15-a jaro. Por ke la bileto validu, oni devas marki ĝin tuj post eniro en veturilon. Ĉiu bileto validas ankaŭ post ŝanĝo de la veturilo.
Estas pli malmultekoste aĉeti biletojn en la vendomaŝinoj (nur en kronoj) ol ĉe la ŝoforo. Kelkaj vendomaŝinoj jam akceptas pagokartojn. Ekde 2023 ne eblas aĉeti biletojn en gazetvendejoj.
En České Budějovice kaj en la ĉirkaŭaĵo ne ekzistas haltejoj, kie oni devas signi la volon en- aŭ elveturiliĝi, malgraŭ tio nokte povas ŝoforo ne halti ĉe kelkaj haltejoj (ĉefe ekster la urbo mem), kiam ĝi vidas ke nek iu staras ene ĉe pordoj nek ekstere en la haltejo. Oni nek devas puŝi iun butonon por ke la pordoj de la veturilo malfermiĝu. Inter la 20-a horo kaj la 4-a horo oni devas enveturiliĝi per antaŭaj pordoj, sed se malfermiĝos ankaŭ la aliaj pordoj, estas tute normale enveturiliĝi ankaŭ per ili (ĉefe en finstacioj aŭ kiam enveturiliĝas granda amaso da homoj).
Transportiĝi aŭte
redaktiVidi
redakti
- Placo de Přemysl Otakar la 2-a (ĉeĥe: Náměstí Přemysla Otakara II.) - la ĉefplaco kun barokaj urbodomo kaj Fontano de Samson
- Nigra Turo (ĉeĥe: Černá věž)
- Katedralo de Sankta Nikolao (ĉeĥe: Katedrála svatého Mikuláše)
- Masné krámy - eksa viandovendejo, hodiaŭ fama loka restoracio
- Piarista Placo (ĉeĥe: Piaristické náměstí) kun Monaĥejo kaj Katedralo kaj kun gotika salejo
- Aĉetcentro Mercury (ĉeĥe: Mercury centrum aŭ Mercury) kun busstacidomo sur ĝia tegmento
- Restaĵoj de la urbomuroj ĉe rivero Malše
- Benko de Václav Havel (ĉeĥe: Lavička Václava Havla) - monumento dediĉita al la lasta prezidento de Ĉeĥoslovakio kaj unua prezidento de Ĉeĥio Václav Havel. Ĝi konsistas el du seĝoj kaj unu tableto tra kiu kreskas arbo (Etfolia tilio - nacia arbo de Ĉeĥio). Ĝi troviĝas en kampuso de Sudbohemia Universitato.
Fari
redakti- Bierfarejo Budweiser Budvar ofertas ekskursojn en ĝin en la ĉeĥa, en la angla aŭ en la germana.
- Naĝstadiono (ĉeĥe: Plavecký stadion), Sokolský ostrov 4. Publika naĝejo.
- Somera Naĝejo (ĉeĥe: Letní plovárna), Sokolský ostrov 1. Ĝi troviĝas tuje apude de la naĝstadiono.
- Kinejego Cinestar, Milady Horákové 1498, troviĝas en Aĉetcentro Čtyři Dvory. Regule oni spektigas tie filmojn kun origina voĉo nur kun ĉeĥaj subtitoloj.
- Parko Stromovka estas ĉefa loko por sunumi, sportumi, irigi hundojn kaj ripozi.
- Sokolský ostrov estas loko por sunumi kaj ripozi. Ĝi troviĝas apude de la ĉefplaco sur kunigo de riveroj Vltava kaj Malŝe.
Lerni
redaktiLabori
redaktiAĉeti
redaktiManĝi
redakti
Pikador estas loka nomo por kolbasobulko. En la resto de Ĉeĥio ĝi nomiĝas párek v rohlíku, kiu estas aparta de kolbasobulkoj konataj en aliaj landoj. Ĝi estas servata aŭ kun keĉupo aŭ kun mustardo kaj ne eblas aĉeti ĝin en la urbo en vegana aŭ vegetara versio.
Hladový vokno (Malsata Fenestro) estas rapidmanĝejo fama ĉefe inter junuloj kaj diboĉemuloj. Ĝi troviĝas sur tri lokoj en la urbocentro kaj ĝi kutime funkcias ĝis nokto - dum posta vespero kaj nokto ĝi estas unu el malmultegaj lokoj kie eblas aĉeti preparitan manĝaĵon.
- Hladový vokno 2, Kněžská 10. Lu - ĵa 9:00 - 23:00, ve - sa 9:00 - 1:00, dimanĉo 11:00 - 23:00.
- Hladový vokno 3, Lannova 2. Lu - ĵa 9:00 - 23:00, ve - sa 9:00 - 1:00, dimanĉo 11:00 - 23:00.
Manĝi averaĝe
redakti- Masné krámy (Viandaj Vendejoj), Krajinská 13. La plej fama restoracio en České Budějovice, kiu troviĝas en iama merkatejo konstruita laŭ renesanca stilo.
Trinki
redaktiEn České Budějovice oni produktas unu el la plej famaj ĉeĥaj bieroj Budweiser Budvar kaj en la urbo mem kompreneble troviĝas multaj restoracioj, kie oni vendas ĝin.
Loĝi
redaktiEsperanta loĝado
redaktiEn České Budějovice estas 1 gastiganto de Pasporta Servo (2022/12).
Kampadejoj
redaktiHosteloj
redaktiHoteloj
redaktiKonekto
redaktiSur la Piarista Placo (ĉeĥe: Piaristické náměstí) eblas konektiĝi al Interreto per senpasvorta vifio. Lokaj retprovizantoj provizas senpasvortajn vifi-retojn kun senpaga aliro al Interreto ankaŭ en aliaj ofte vizitataj lokoj en la urbo (kutime aĉetcentroj, restoracioj kaj kafejoj) kun vifioj nomitaj kiel inet4_WIFIFree_*, STARNET-Wifi_Free_*, STARNET-*-WIFI-FREE kaj simile (kie estas steleto, tie kutime estas nomo de la ejo por kiu la konekto estas provizata).
Sekureco
redaktiSano
redaktiEsperanto
redaktiLokaj esperantistoj
redaktiViziti plu
redakti- Hluboká nad Vltavou - apuda urbeto kun kastelo
- Holašovice - vilaĝo listigita ĉe UNESKO pro la tradiciaj sudbohemiaj domoj
- Český Krumlov
- Písek
- Šumava - montaro kaj nacia parko
- Prago - ĉefurbo de Ĉeĥio
- Linco
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Hidden Jewel of the Czech Republic - České Budějovice! – video pri České Budějovice el la YouTube-a kanalo Honest Guide (en la angla)
- Mit Schwejk nach Budweis – Abenteuer in Südböhmen – filmo pri České Budějovice, Hluboká nad Vltavou kaj suda Bohemio de germania televido MDR (en la germana)