distrikta urbo en Ĉeĥio
Brno
Brno Flago (aŭ blazono)
Lando Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia Regiono
Loĝantaro 400 933

Brno estas la dua plej granda urbo en Ĉeĥio, iama ĉefurbo de la historia lando Moravio. Ĝi estas universitata kaj kultura centro kun multaj alilandanoj, kiuj tie turismumas, laboras aŭ studas.

Brno (Ĉeĥio)
Brno (Ĉeĥio)
DEC
Brno
Brno
Brno
Situo de Brno.

Kompreni redakti

Historio redakti

Dum mezepoko la urbo estis la ĉefurbo de Moravio. De tiu tempo konserviĝis gotikaj monumentoj de la urbo kiel la Burgo Špilberk aŭ la Katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo.

Malsame al aliaj urboj, la urbomuroj estis detruitaj sufiĉe malfrue – dum la 19-a jarcento. Tial oni povas en la pli vasta urbocentro trovi plurajn ekzemplojn de la arĥitekturo de la fino de la 19-a jarcento kaj de la unua duono de la 20-a jarcento. El tiuj la plej mondfamaj estas Vilao Tugendhat.

Post demokratia revolucio en 1989 Brno estis la urbo, kie la ĉefministroj de Ĉeĥio kaj Slovakio decidis disigi Ĉeĥoslovakion. Tiu ĉi renkontiĝo okazis ĝuste en Vilao Tugendhat.

En la 21-a jarcento ludas gravan ludon en la urbo la universitatoj, kiuj allogas studentojn ne nur de Ĉeĥio kaj Slovakio sed ankaŭ el la landoj de iama Sovetunio kaj aliaj. Paralele al tio en la urbo komencis funkcii ankaŭ grandaj kaj novaj komputilaj firmaoj, kiuj allogas absolventojn de la teĥnikaj fakoj de la universitatoj kaj fakulojn de aliaj partoj de la lando kaj la mondo.

Klimato redakti

Eniri redakti

Eniri avie redakti

En Brno troviĝas internacia flughaveno Brno-Tuřany (BRQ IATA). Ĝi servas malmultajn cellokojn sed uzas ĝin precipe malmultkostaj flugkompanioj. Inter la flughaveno kaj la urbocentro veturas rekta urba buso. Aĉeti busbileton eblas per kontanta ĉeĥia mono (en vendomaŝino aŭ ĉe la ŝoforo – en la flughaveno mem estas monŝanĝejo, kiu pretas ŝanĝi eĉ kelkajn monerojn por busbileto) aŭ per pagokarto en la buso mem (senkontakte en vendomaŝino ĉe la pordo, aŭ per ajna karto ĉe la ŝoforo).

Eniri trajne redakti

 
La trajnĉefstacidomo de Brno

Brno havas bonan konekton kun Prago, ĉiuj grandaj urboj de Moravio, Bratislavo kaj Vieno (kaj Graz). El Hamburgo kaj Berlino eblas veturi rekte nur per trajnoj rj 257 Vindobona aŭ EC 173 Hungaria aŭ ŝanĝi trajnon en Prago.

La ĉefa stacidomo por enlanda kaj eksterlanda trajntransportado estas Brno hlavní nádraží (aŭ Brno hl.n. - Ĉefstacidomo de Brno). Tuj antaŭ ĝi troviĝas tramhaltejo kaj kelkaj trolejbushaltejoj (haltejaro Hlavní nádraží). La ĉefstacidomo ankaŭ troviĝas ĉe la busstacidomo Brno, Hotel Grand kaj el ĝi eblas ankaŭ rekte iri al ĉefbusstacidomo Brno, Zvonařka per subirejo (en kiun eblas veni el subirejo al kajoj kaj el ekstera subirejo) kaj trairi aĉetcentron Vaňkovka.

Eniri buse redakti

En Brno venas rektaj busoj el Prago, Berlino, Bratislavo, Vieno kaj el multaj aliaj ali- kaj enlandaj urboj.

La ĉefaj busstacidomoj por enlanda kaj eksterlanda bustransportado estas Brno, Zvonařka kaj Brno, Hotel Grand - la dua ĉefe por busoj de kompanioj RegioJet, Eurolines kaj FlixBus.

Eniri piede redakti

El la urbo Mikulov (ĉe la landlimo kun Aŭstrio) iras ruĝkolora turisma piedvojo al Brno.

Eniri aŭte redakti

El Prago iras al Brno la aŭtoŝoseo D1 kaj el Bratislavo iras la aŭtoŝoseo D2. El Vieno eblas veni per eŭropa ŝoseo E461.

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

La urbocentro kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estas facile trairebla.

Publika transporto redakti

 
Tramoj estas la bazaj transportiloj en Brno kaj konektas ĉiujn ĝiajn kvartalojn kun la urbocentro

En Brno (kaj en tuta Sudmoravia regiono) funkcias integrita transportsistemo, kiu inkludas ĉeurbajn trajnojn, tramojn, trolejbusojn, ŝipojn kaj urbajn kaj lokajn busojn. Oni uzas nur unu bileton por ĉiuj el tiaj transportmanieroj.

Estas pli malmultekoste aĉeti biletojn en la vendomaŝinoj surstrate (nur en kronoj) ol aĉeti ilin ĉe ŝoforo.

La tuta Brno troviĝas en du zonoj de la transportsistemo (zonoj 100 kaj 101). Ĉiuj ordinaraj biletoj validas por ambaŭ el la zonoj. Baza bileto por plenkreskulo kostas 20 CZK (0,79 €) por vojaĝo ĝis 15 minutoj kaj 25 CZK (0,98 €) por vojaĝo(j) ĝis 60 minutoj. Tuttaga bileto por Brno kostas 90 CZK (3,54 €) kaj dum nelaboraj tagoj (semajnfinoj kaj ŝtataj festoj) povas uzi ĝin 2 plenkreskuloj kaj ĝis 3 pliaj infanoj.

Por uzantoj de senkontaktaj pagokartoj Visa kaj Mastercard aŭ aplikaĵoj GooglePay kaj ApplePay estas disponebla pago en ĉiu tramo, trolejbuso aŭ aŭtobuso per registriĝo de la karto post envagoniĝo. Laŭ la frekvento de la tagaj veturoj la sistemo memstare elektas inter 15 minuta, 60 minuta aŭ tuttaga bileto.[1]

Gravaj lokoj (universitatoj, fakultatoj kaj la ĉeftrajnstacidomo) estas anoncataj en la ĉeĥa, en la angla kaj en la germana.

Transportiĝi aŭte redakti

Vidi redakti

 
Astronomia horloĝo de Brno en la Placo de Libereco
  • Placo de Libereco (ĉeĥe: Náměstí svobody) estas la ĉefplaco kun origina horloĝo; ofte tie okazas merkatoj kaj koncertoj
  • Malnova urbodomo (ĉeĥe: Stará radnice)
  • Burgo Špilberk (ĉeĥe: Hrad Špilberk)
  • La Ostejo de Brno (ĉeĥe: Brněnská kostnice) estas la dua plej granda ostejo en Eŭropo
  • Vilao Tugendhat - fama funkciisma vilao de arĥitekto Ludwig Mies van der Rohe
  • Ĉefa Tombejo (ĉeĥe: Ústřední hřbitov, haltejo Ústřední hřbitov) - la ĉefa tombejo kun tomboj de pluraj famuloj el kiuj la plej granda estas verŝajne Johann Gregor Mendel, la patro de genetiko
  • Mendel-muzeo (haltejo Mendlovo náměstí), Ma - di 10:00 - 17:00.

Kirkoj redakti

  • Katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo (ĉeĥe: Katedrála svatého Petra a Pavla)
  • Kirko de Sankta Jakobo (ĉeĥe: Kostel svatého Jakuba)
  • La Ruĝa Kirko (ĉeĥe: Červený kostel aŭ oficiale Českobratrský evangelický chrám Jana Amose Komenského) - origine germana luterana novgotika kirko, nun evangeliisma kirko
  • Baziliko de Ĉieliro de Maria - gotika kirko kaj parto de la Malnov-brunna monaĥejo kie vivis kaj laboris Johann Gregor Mendel
  • Kirko de dibenita Maria Restituta Kafka (ĉeĥe Kostel blahoslavené Marie Restituty, tramhaltejo Čertova rokle) - unu el la plej novaj kirkoj en Brno kreita en futurisma stilo
  • Kirko de Ĉeĥoslovaka Husisma Eklezio - moderna kirko en funkciisma stilo konstruita en 1920-aj jaroj
  • Kirko de Maria, la Helpantino al Kristanoj - moderna kirko konstruita en 1995 kie aktivas Salesianoj de Don Bosco

Fari redakti

  • Zoo Brno (haltejo Zoologická zahrada + 5 minutoj piede).
  • Stelobservejo kaj planetario en Brno. Krom ordinara programo, ĝi ankaŭ ofertas senpagajn okazaĵojn por publiko okaze de iu astronomia evento (ekz. eklipsoj).
    • Planeda Festivalo 2023 prezentos modelojn de Tero, Luno, Marso kaj Suno en la parko apud la stelobservejo, ekde la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2023
  • Parko Lužánky (haltejo Antonínská, Pionýrská, Zimní stadion, SchodováLužánecká) estas ŝatata loko por promeni, ludi, irigi hundojn, ktp.
  • English Meeting estas ĉiusemajna renkontiĝo de homoj, kiuj volas interparoli angle. Ĉiuj renkontiĝoj estas anoncataj en Fejsbuka grupo English in Brno - Angličtina v Brně
  • Český mítink / Czech Meeting estas ĉiusemajna renkontiĝo de homoj, kiuj volas praktiki ĉeĥan lingvon kiel nedenaskuloj, la unuopaj renkontiĝoj estas anoncataj en Fejsbuka grupo

Ĉiujaraj okazaĵoj redakti

Lerni redakti

Brno estas grava studcentro, kie studas ne nur ĉeĥoj kaj moravianoj, sed ankaŭ multaj alilandanoj, precipe slovakoj kaj homoj el landoj de eksa Sovetunio. Brno provizas 6 universitatojn:

Krome troviĝas tie ankoraŭ ses privataj universitatoj kaj multaj lingvolernejoj.

Labori redakti

Komuniki redakti

Oficiala lingvo de Ĉeĥio estas la ĉeĥa. La slovaka estas plejparte interkomprenebla kun ĝi (krome, en Brno studas kaj laboras multe da slovakoj). Brno estas urbo kun multege da vizitantoj de diversaj landoj, do ankaŭ surstrate (ĉefe en porturistaj lokoj) troviĝas skribaĵoj en la angla.

Urbaj informiloj aŭ informiloj en porturismaj lokoj estas almenaŭ en la ĉeĥa, la angla, la germana kaj la rusa, sed troveblas ankaŭ informiloj en la franca, la itala aŭ en la hispana.

En Katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo troviĝas folioj kun priskriboj de la katedralo en la ĉeĥa, angla, germana, rusa kaj en kelkaj aliaj lingvoj.

Alilingvaj amaskomunikiloj redakti

En Brno elsendas radiostacio BBC World Service je 101.3 FM en la angla[2], dumtage povas esti tie elsendata ĉeĥlingva programo.

En Brno aŭdeblas anglalingvaj novaĵoj ankaŭ je radiostacio Český rozhlas Plus je 92.6 FM kaj en DAB+ kanalo 12D dum ĉiu labortago je 22:33 kaj sekvatage je 1:05.[3]

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Loka specialaĵo Pivní sláma ("Biera Pajlo") estas loka manĝaĵo por akompani trinkadon de biero. Ĝi estas fritita pano tondita je strioj, ofte gustigita per salo kaj ajlo kaj akompanata per saŭco. Ĝi estis inventita kiel simpla trinkeja manĝaĵo por studentoj, kiun ĉiu ĉe la tablo povas iom-post-iome manĝeti. Post ĝia populariĝo ĝin adoptis pluraj trinkejoj en multaj versioj kaj ĝi estas kutime nekonata por nelokuloj.

Božský kopeček (laŭvorte "Dia Globeto") estas vegana glaciaĵo farata kun diversaj nekutimaj gustoj. Dum la somero ĝi estas vendata surstrate en ĝiaj propraj kaj tuj-rekoneblaj aŭtetoj kaj ĝi estas populara kaj inter lokuloj kaj turistoj sendepende de tio, ĉu ili estas veganoj aŭ tute ne. Tutjare ĝin eblas aĉeti ankaŭ en dolĉaĵejo Tutti Frutti (Jiráskova 209/1a, tramhaltejo Obilní trhGrohova).

Je Veggiekarte.de oni povas trovi mapon de vegetaraj kaj veganaj restoracioj, similan lokan mapon oni povas trovi je Soucitne.cz (en la ĉeĥa). Kutime ne estas problemo trovi vegetaran aŭ veganan restoracion en la urbocentro aŭ restoracion aŭ rapidmanĝejon kun vegetaraj kaj veganaj eblecoj, en pli foraj partoj de Brno la restoracioj estas pli "tradiciaj", do en ili ofte ne eblas manĝi vegane kaj ofte la ununura vegetara ebleco estas fritita fromaĝo kaj supre menciata Biera Pajlo.

Manĝi malmultekoste redakti

  • Haribol, Lužánecká 4. Malgranda vegetara manĝejo, kie oni havas nur unuspecan menuon kontraŭ ĉirkaŭ 130 CZK (ĉ. 5-6 €).
  • Oáza, Slovákova 2. Lu - ve 7:30 - 18:00. Vendejo de sanaj manĝaĵoj kaj samtempe ege malmultekosta vegetara manĝejo/bufedo (supoj ekde 13 CZK / 0,51 €).

Manĝi averaĝe redakti

  • Forky's, Jakubské náměstí 1, vegana rapidmanĝejo, kiu komenciĝis ĝuste en Brno, kaj kiu post sia populariĝo disvastiĝis al aliaj lokoj en Prago, Slovakio kaj Vieno. La origina restoracio troviĝis nur kelkajn metrojn de sia nuna loko.
  • Má Hostina, Štefánikova 78, alternativa restoracio kun vegana menuo. Tuj apud la tramhaltejo Kartouzská.
  • Subway Zelný trh, Zelný trh 1. (Eblas tie pagi ankaŭ per Bitcoin kaj Litecoin.)
  • Vegalité, Slovákova 10. Lu - ve 11:00 - 01:00, sa 16:00 - 1:00. Vegana restoracio, foje tie okazas koncertoj. Ili kuiras ankaŭ senglutene.

Trinki redakti

Samkiel en la tuta lando, la plej ŝatata trinkaĵo estas biero. Krom la granda bierfarejo ekzistas en la urbo pluraj malgrandaj bierfarejoj kaj trinkejoj kun regionaj bieroj. Ĉar Brno troviĝas en suda Moravio, kie oni kultivas vinon, en la urbo eblas trovi plurajn vinejojn. Dum ĝia tempo (t.e. en aŭgusto), juna vino (ĉeĥe: burčák) estas vendata en la merkato en Zelný trh (tramhaltejo Zelný trh) kaj en pluraj lokoj en la urbocentro.

Jakubské náměstí en la urbocentro estas konata somera renkontiĝejo por la junularo. Oni trinkas bieron ekstere sur la placo elektante de ĉirkaŭaj trinkejoj.

Loĝi redakti

Esperanta loĝado redakti

En Brno troviĝas 1 gastiganto de Pasporta Servo (2017/9). Aliaj esperantistoj eventale povus gastigi laŭokaze ekster PS.

Loĝi malmultekoste redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Brno estas ĝenerale sekura urbo. En la centro estas poŝŝtelistoj, do necesas gardi siajn valoraĵojn ĉiam en granda amaso da homoj.

En la centro (ĉefe en la ĉefa trajnstacidomo kaj en ĝia ĉirkaŭaĵo) estas multe da homoj, kiuj petas monon (ili eĉ havas elpensitajn rakontojn pri tio, por kio ili bezonas la monon). Plej ofte sufiĉas nur ĝentile diri ke vi volas doni nenion al ili.

Sano redakti

24-horaj medikamentvendejoj redakti

Esperanto redakti

En Brno troviĝas Esperantista klubo en Brno kaj Klubo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ). La junuloj promenigas esperantistojn tra la urbo; sufiĉas antaŭe kontakti Brnan klubon de ĈEJ.

En la turisma informcentro (Radnická 2-10) haveblis ĝis 2016 urba infomilo en Esperanto kaj en multaj aliaj lingvoj.

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti