Graz havas internacian flughavenon, kiu nomiĝas Flughaveno Graz, sed ĝi estas malgranda kun malmultaj regulaj flugoj. En multaj kazoj estas pli facile flugi al Vieno.
La ĉefstacidomo de Graz nomiĝas Graz Hauptbahnhof aŭ Graz Hbf (Ĉefstacidomo de Graz) kaj havas rektajn konektojn interalie al Vieno (kaj ĝis la flughaveno), Prago, Salcburgo kaj Ljubljano.
Tuj antaŭ la stacidomo troviĝas haltejoj por diversaj urbaj busoj kaj tramoj.