Vikivojaĝo:Nuna kunlaboraĵo

2014 redakti

El la Diskutejo: Vojaĝgvidlibro aŭ simple gvidlibro? redakti

Por komenci ĉi tiun diskutejon : sur la ĉefpaĝo mi emas anstataŭigi vojaĝgvidlibron per simple gvidlibron. Laŭ ReVo gvidlibro signifas : Libro por gvidi vojaĝantojn. Kiu reagos? --Piet-c (talk) 13:28, 13 July 2013 (UTC)

Mi estas entute pro 'gvidlibro'. Ĉi tio estas vojaĝa projekto, do aliaj tipoj de gvidlibroj (se ili entute ekzistas) ne estu ĉi tie. --Comp1089 (talk) 13:30, 13 July 2013 (UTC)

Saluton, Comp1089
Dankegon pro via tre rapida respondo. Mi proponas atendi eventualajn aliajn reagojn ankoraŭ dum unu semajno, kaj tiam decidi kiel agi.--Piet-c (talk) 09:26, 14 July 2013 (UTC)
Ne estas aliaj reagoj, do mi simpligos la subtitolon sur la ĉefpaĝo.
Cetere mi intencas difini novan ĉi-monatan kunlaboraĵon anstataŭ Vaŝingtono: nome Pollando kun Esperanto-urbo Bjalistoko. Kion vi pensas pri tio?--Piet-c (talk) 09:26, 25 July 2013 (UTC)

Bonan vesperon al vi! Al mi tre plaĉas ke aliuloj finfine intereson akiras pri tiu ĉi projekto. :)
Ankaŭ mi konsentas pri la subtitola ŝanĝo al 'gvidlibro'. Bonvolu ne timi aperigi novan kunlaboraĵon: mi tien starigis Vaŝingtonon nur ĉar mi ne povis tuj elpensi alian lokon. Bjalistoko estus tre taŭga. Tempodivalse 02:10, 28 July 2013 (UTC)

Ni komencu la Kunlaborejon redakti

Por komenci ĉi tiun diskutejon pri kunlabori enkadre de Vikivojaĝo:
Mi faris novan ĉi-monatan kunlaboraĵon anstataŭ Vaŝingtono: nome Pollando en Mezeŭropo. Mi pensas ke povus esti praktike labori en februaro-marto de 2014 pri Mezeŭropo, Pollando kaj Germanio. Ĉi tiuj elektoj rilatas ĉefe al la superrigardo de okazoj. --Piet-c (talk) 13:08, 10 February 2014 (UTC)

La kunlaboraĵo en aprilo-majo de 2014 redakti

Eble, en aprilo-majo de 2014, la kunlabortemo povus esti Brazilo, Argentino en Sudameriko. Ĉi tiu propono rilatas ĉefe al la superrigardo de okazoj. --Piet-c (talk) 16:31, 10 February 2014 (UTC)

La kunlaboraĵo en septembro-decembro de 2014 redakti

Okazis tre bonan laboron pri Pollando, nome pri Krakovo.
Intertempe ankaŭ la ŝablondokumentado ege pliboniĝis.
Eble oni povos daŭrigi la disvolviĝon de Vikivojaĝo jene :

  1. Ankoraŭ plibonigi la kvaliton de la ŝablondokumentado.
  2. Plibonigi la kvaliton de ĉio, kio estis realigita ĝis nun. Ekz. plibonigi ĝermojn kaj aldoni ligilojn al Vikipedio.
  3. Labori pri Sudameriko kaj Centr-Ameriko inkluzive de la Karibaj Landoj. Speciala atento al la lando Brazilo kaj ties ĉefurbo Braziljo.

--Piet-c (talk) 15:30, 29 August 2014 (UTC)

Kunlaboraĵo Februaro-Aŭgusto 2016 redakti

Mi ĵus ŝanĝis kunlaboraĵon al Mezeŭropo ĉar en tiu regiono okazos IJK 2016 kaj UK 2016. Krome, pri tiu ĉi regiono nuntempe okazas plej granda komuna laborado. --KuboF (talk) 21:45, 27 February 2016 (UTC)

Kunlaboraĵo por Majo 2019 redakti

Mi ĵus ŝanĝis la kunlaboraĵon por Majo 2019 al Mezeŭropo, Orienta Eŭropo, Balkana duoninsulo kaj Kaŭkazo pro la nuntempa konkurso VikiPrintempo COE 2019. --KuboF Hromoslav (talk) 19:27, 5 May 2019 (UTC)

Kunlaboraĵo por Majo 2020 redakti

Mi ŝanĝis la kunlaboraĵon al Afriko pro Afrika monato 2020. --KuboF Hromoslav (talk) 20:50, 1 May 2020 (UTC)