Eŭrazia regiono inter la Nigra Maro, Anatolio, Persio, Kaspio kaj Rusio
Tero > Eŭrazio > Kaŭkazo
Kaŭkazo

Kaŭkazo estas regiono sur la limo inter Eŭropo kaj Azio.

Landoj redakti

 
Landoj kaj disputataj teritorioj de Kaŭkazo

Teritorioj kun dusputata statuso:

Teritorio redakti

Areo de la regiono estas ĉirkaŭ 400 mil kvadrataj kilometroj, kie loĝas pli ol 30 milionoj da homoj. Centra akso de la regiono estas montara ĉeno de Granda Kaŭkazo, kiu dividas ĝin je du partoj — Norda Kaŭkazio kaj Suda Kaŭkazio, kaj prezentas naturan limon inter modera kaj subtropika klimataj zonoj. Geografie al Kaŭkazio apartenas ankaŭ nordorienta parto de Turkio en la sudo kaj parto de Rostova provinco kaj Kalmukio — regionoj de Rusio.

Naturo redakti

 
Monto Elbruso (5642 m), la plej alta punkto de Kaŭkazio

Naturo de Kaŭkazio estas tre diversa. Ĉi tie originale kombinas sekecaj pejzaĝoj kaj humidaj subtropikoj. Tian najbarecon de varmaj maroj kaj glaciaj montoj vi trovos tre malofte. Pro la grava biodiverseco de la regiono, la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle Conservation Internacie) indikis ĝin kiel biodiverseco-varmpunkton. Fitogeografie, Kaŭkazio estas aparta flaŭra provinco el la Ĉirkaŭboreala Regiono de la Holarkta Regno. Multaj kaŭkazaj montopintoj estas kovritaj de eterna neĝo kaj glacio. Kelkaj el ili — Elbrus (5642 m), Diĥtaŭ (5205), Ŝĥara (5068), Kazbek (5033) — superas okcidenteŭropan Blankan Monton laŭ alteco.

Rilataj informoj ĉe Vikipedio troviĝas en kategorio :
Rilataj informoj ĉe Vikinovaĵoj troviĝas sur la paĝo :