urbo en Pollando, ĉefurbo de Malgrandpollanda Provinco
Krakovo
Krakovo Flago (aŭ blazono)
La krakova Ĉefa Foirplaco.
Lando Pollando
Regiono Malgrandpollanda Provinco
Loĝantaro 756 183 (2010)
Alto 219 m

Krakovo (pole: Kraków) estas urbo en suda Pollando, ĉefurbo de la Malgrandpollanda Provinco. Ĝi situas ĉe la rivero Vistulo kaj ĝia regiono troviĝas apud Karpatoj. Ĝi estas la dua plej granda pola urbo, kun loĝantaro de 756.183 homoj en 2010 (1,4 milionoj, se kalkuli ankaŭ la aglomeron).

Kompreni redakti

Historio redakti

 
La monteto Vavelo, kiu jam de prahistorio estis setlejo de homoj.

Krakovo estas unu el la plej malnovaj urboj de Pollando. Arkeologiaĵoj montras, ke homoj loĝis ĉi tie jam dudek mil jarojn antaŭ Kristo. Laŭlegende ĝi estis fondita de la reĝo Krak, kiu sukcesis venki drakon loĝintan en kaverno en Vavelo. Tamen la unua historia mencio pri la urbo venas de la jaro 966, kiam juda komercisto el Hispanio priskribis ĝin kiel gravan komerc-centron en la slava Eŭropo.

Dank' al komerco kun la tuta Eŭropo, ĝi kreskis de malgranda setlejo en 1000 p.K. ĝis granda kaj riĉa urbo apartenanta al la gento Vistulanoj. Finfine ĝi estis konkerita de la pola dinastio de Pjastoj. En 1038 Kazimiro la Renoviganto igis Krakovon la ĉefurbo de Pollando.

En 1241 la urbo estis preskaŭ entute ruinigita de la tataroj, kiuj invadis centran Eŭropon. Ĝi estis tamen rekonstruita kaj ekde tiam restas plejparte neŝanĝita ĝis hodiaŭ. Tamen post pliaj sukcesaj atakoj de la mongoloj en la malfrua 13-a jarcento, la reĝo Kazimiro la Granda decidis konstrui fortikaĵojn por defendi la ĉefurbon. Samtempe fondiĝis la Krakova Akademio (nuntempe - Jagelona Universitato). Krome, la reĝo Kazimiro fondis la distrikton Kazimierz por judoj, por ke ili povu vivi libere de persekutoj. La areo restis ĉefe juda dum jarcentoj ĝis la nazigermana okupacio dum la dua mondmilito.

La 16-a jarcento estis la “ora epoko” de Krakovo. Pro la Pola-Litova dinastio de la Jagelonoj la urbo iĝis centro de scienco kaj arto. En 1569 la du landoj estis kunigitaj kaj rezulte la registaro komencis moviĝi al Varsovio. Finfine en 1609 la reĝo Sigismondo la 3-a Vasa igis Varsovion la ĉefurbo.

Tamen la 17-a jarcento estis reveno al problemoj por Krakovo kaj por Pollando. Post esti invadita de turkoj, svedoj, rusoj, prusgermanoj, aŭstroj kaj francoj, la lando ĉesis ekzisti en 1795. En 1807 estiĝis Varsovia Duklando sub granda influo de Francio. Post la viena kongreso en 1815 fondiĝis Krakova Respubliko, teorie sendependa, sed fakte influis ĝin la najbara Aŭstrio. Post la krakova ribelo en 1846 la urbo iĝis ĝia parto.

Post la unua mondmilito Pollando denove sendependiĝis. Tio daŭris tamen nur dudek jarojn - ĝis la dua mondmilito, kiam Germanio kaj Sovetunio dispartigis la landon. En septembro de 1939 germana armeo eniris Krakovon. La nazigermanoj mortigis multajn polajn profesorojn, detruis multajn historiaĵojn kaj monumentojn. Ĉirkaŭ la urbo konstruiĝis koncentrejo, interalie Płaszów kaj Auschwitz. La urbo sukcesis ne esti eksplodigita ĉar en 1945 ĝin eniris la soveta Ruĝa Armeo kaj en Pollando komenciĝis la komunisma periodo.

En la periodo fondiĝis granda ŝtalfandejo en la antaŭurbo Nowa Huta ("Nova Fandejo"). La komunistaj aŭtoritatoj provis tiel malgrandigi la signifon de la krakova intelektularo kaj la religia medio. En 1978 UNESCO listigis Krakovon en la listo de Monda Heredaĵo. En la sama jaro la krakova ĉefepiskopo, Karol Wojtyła, elektiĝis kiel la papo Johano Paŭlo la 2-a. La komunisma periodo finiĝis en 1989, tiam denove oni komencis interalie renovigi historiajn konstruaĵojn.

Klimato redakti

Krakovo troviĝas en modera klimato. Estas kvar sezonoj, somero kutime varmega kaj humida (de ĉirkaŭ 20°C ĝis ĉirkaŭ 35°C), vintre foje neĝas, la temperaturo povas varii inter -10°C kaj 10°C (foje tamen povas esti aŭ pli varme aŭ pli malvarme).

Pro relative malmulte da vento, la urbo suferas aerpoluon, kiu povas malbone efiki infanojn kaj homojn kun spiradproblemoj, precipe dum vintro. Estas konsilinde konsideri la aerkvaliton dum planado de sia vojaĝo, oni povas kontroli ĝin ekzemple ĉe AQICN.

Eniri redakti

Eniri avie redakti

 
La flughaveno Kraków Airport.

La flughaveno Kraków Airport (paĝo en la pola kaj la angla), konata ankaŭ kiel John Paul II International Airport Kraków - Balice (Internacia Flughaveno Johano Paŭlo la 2-a Krakovo–Balice; IATA: KRK, ICAO: EPKK) estas la ĉefa flughaveno de Krakovo, la dua plej granda en Pollando. Ĝi troviĝas en Balice, ĉirkaŭ 12 kilometrojn okcidente de la urbocentro.

Por vojaĝi al la urbocentro:

  • per publika transporto: plej facile estas trovi konekton pere de la retejo jakdojade.pl (disponebla pole kaj angle). Ĝi montras konektojn per la urba transporto (KMK: busoj kaj tramoj) kaj per regionaj trajnoj (KMŁ kaj PolRegio), montras ankaŭ la prezon de la bileto. Krome, per la samnoma poŝtelefona aplikaĵo eblas aĉeti la biletojn.
    • per buso: n-ro 252 kaj n-ro 208 ambaŭ forveturas de antaŭ la ĉefa konstruaĵo de la flughaveno. N-ro 252 iras dufoje hore al la proksimaĵo de la urbocentro (apud la Nacia Muzeo en Krakovo, haltejo Muzeum Narodowe); n-ro 208 iras unufoje hore ĝis la ĉefa stacidomo (Kraków Główny, tuj apud la vendejaro Galeria Krakowska, haltejo Dworzec Główny Wschód). La kosto de la bileto varias laŭ la tempo de ĝia daŭro (vidu #Publika transporto). Memoru ke la flughaveno troviĝas en la dua zono. Nepre validigu la bileton tuj post komenco de la vojaĝo.
    • per nokta buso: n-ro 902 – la bileto estas la sama kiel por la tagaj busoj.
    • per trajno: trajnoj SKA-1 ekas unufoje hore de la stacio Kraków Lotnisko apud la flughaveno tra Krakovo ĝis Wieliczka (Wieliczka Rynek-Kopalnia). La vojaĝo daŭras malpli ol 20 minutojn ĝis la ĉefa stacidomo de Krakovo (Kraków Główny), preskaŭ 50 minutojn ĝis la finhaltejo en Wieliczka. La bileto kostas 12 zlotojn ĝis ajna stacio en Krakovo, kaj 16 zlotojn ĝis la finstacio. Biletoj aĉeteblas en aŭtomatoj sur la kajo, en aŭtomatoj en la trajno kaj ĉe la konduktoroj. Se vi ne havas bileton, memoru entrajniĝi uzante la unuan pordon kaj kiom eble tuj alparoli la konduktoron.
  • per taksio: Kraków Airport Taxi estas oficiala taksikompanio, sub kontrolo de la flughaveno. La taksioj estas uzeblaj antaŭ la konstruaĵo de la flughaveno. La prezo dependas de la distanco. Vi povas mem antaŭvidi la proksimuman prezon esplorante la distancon, ekzemple ĉe Google Maps. Vojaĝo al la urbocentro devus kosti malpli ol 70 zlotojn.

Eniri trajne redakti

 
La konstruaĵo de la malnova stacidomo.
 
La eno de la nova subtera stacidomo.

La ĉefa stacidomo, Kraków Główny (uziĝas ankaŭ la nomoj Dworzec Główny, Dworzec Główny PKP), troviĝas ĉirkaŭ kvin minutojn piede de la Ĉefa Foirplaco (centro de la Malnova Urbo). La nova stacidomo troviĝas entute subtere, oni povas atingi ĝin per Galeria Krakowska aŭ tra la malnova stacidomo. La stacio havas rektajn internaciajn konektojn interalie el Prago, Bratislavo, Vieno, Budapeŝto kaj Berlino. Horaron kaj trajn-konektojn en la tuta Pollando vi povas serĉi ĉe la paĝo Portal Pasażera (pole kaj angle).

Eniri buse redakti

La busa stacidomo troviĝas tuj apud la trajna, je ĝia orienta flanko. Ĝi nomiĝas Małopolski Dworzec Autobusowy (pole, angle, ruse).

Internaciajn buskonektoj ofertas pluraj buskompanioj, ekzemple Flixbus, Eurolines kaj Ecolines.

Utila retpaĝo por rigardi busajn konektojn (lokajn, landajn kaj internaciajn) estas Busy KRK.

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

Depende de via sportemeco, vi povas vidi la tutan urbocentron sen uzi ian ajn transporton. Estas kelkaj belaj promenvojoj, ekzemple la Reĝa Vojo aŭ tiu tra la parko Planty, kiu ĉirkaŭas la Malnovan Urbon. Estas ankaŭ kelkaj tra la kvartalo Kazimierz. Oni povas vidi ilin sur mapoj, kiuj troveblas en multaj rekoneblaj lokoj, ekzemple apud Vavelo.

Atentu, ke dum vintro sur trotuaroj povas aperi neĝo, glacio aŭ kombinaĵo de neĝo kaj koto. Kutime tio estas kiel eble plej frue forigata, sed la paŝejoj povas esti glitaj kaj malsekaj precipe en malofte vizitataj stratoj kaj aleoj.

Publika transporto redakti

 
En plej multaj tramoj, precipe la novaj, troviĝas bilet-maŝinoj.

Publika transporto estas plej bona maniero por transportiĝi ĉirkaŭ la centro. Plej multajn busojn kaj ĉiujn tramojn prizorgas la kompanio MPK (Miejskie Przedsiębiorstwo Komunikacyjne). Ĉe ilia retpaĝo vi povas vidi mapojn kun la haltej-nomoj [1] kaj serĉi plej bonajn konektojn inter la haltejoj [2]. La horoj 7-9 kaj 15-17 estas apogeaj en la trafiko, do veturi tiam povas esti tre malfacila.

Biletojn oni povas aĉeti en kioskoj aŭ en tramo/buso per bilet-maŝino. Tramoj kaj busoj, kiuj havas la maŝinon, havas super la pordo skribite AUTOMAT BILETOWY kaj grandan literon A maldekstre. La lasta ebleco estas, se ne estas maŝino, ke vi povas aĉeti bileton ĉe la ŝoforo. La ŝoforo vendas nur 60-minutajn biletojn por ambaŭ zonoj (5 zlotoj) kaj akceptas nur apunton. Tuj post enigi buson/tramon, vi devas validigi vian bileton per meti ĝin en la fendon de la validigilo. Ĉiuj biletoj, krom la dufojaj, povas esti validigitaj nur unufoje.

Prezoj de la biletoj estas kontroleblaj ĉe la paĝo de la tram- kaj bus-kompanio MPK [3] (la unua prezo estas la normala, la dua estas rabatita – interalie por posedantoj de ISIC/EURO 26[1]):

  • a) portempaj
    • 20-minuta
    • 50-minuta aŭ 1-foja (eblas ŝanĝi buson/tramon kaj veturi ĝis 50 minutojn aŭ daŭrigi unuopan vojaĝon ĝis la fina haltejo)
    • 90-minuta
    • 24-hora
    • 48-hora
    • 72-hora
    • 7-taga
  • b) semajnfina familia bileto (validas por grupo de du ĝis sep personoj, en kiu estas almenaŭ unu infano ĝis 16-jaroj kaj unu aŭ du plenkreskaj prizorgantoj)
  • c) grupa bileto (ĝis 20 personoj)
  • d) komuna bileto por tramoj, busoj kaj trajnoj SKA-1 (krom al la flughaveno)

Transportiĝi aŭte redakti

Vojaĝi aŭte al la urbocentro estas vere malfacila, ofte estas tie granda trafiko, multaj stratoj estas atingeblaj nur por tieaj loĝantoj kaj taksioj. Mankas parkejoj, la ekzistantaj povas esti multekostaj. Taksioj dum tago kostas ĉirkaŭ 5-7 zlotojn kiel komenca pago plus ĉirkaŭ 2-3 zlotojn por ĉiu kilometro. Ĉiu taksio devus havi sur la tegmento signon "TAXI" kaj prezaron sur la malantaŭa pordo. Estas ankaŭ aliaj aŭtaj servoj kiel iCar [4], Car-o [5] aŭ MaxiDriver [6]. Ili estas malpli multekostaj, ĉe ili la prezo estas kalkulata laŭ la distanco kaj estas donata komence de la vojaĝo.

Vidi redakti

 
Mapo de Krakovo
 
La vavela katedralo kaj reĝa palaco sur Vavelo.

La plej popularaj vidindaĵoj, inter ili la monteto Vavelo (Wawel), sur kiu troviĝas la reĝa palaco kaj la vavela katedralo, kaj la Ĉefa Foirplaco (Rynek Główny) troviĝas en la Malnova Urbo.

Apud la Malnova Urbo troviĝas la juda kvartalo Kazimierz, kiu estas certe tre interesa por tiuj, kiuj volas vidi la judan heredaĵon de la Mez-Eŭropo. Ekzemple, indas viziti la sinagogon Remuh kaj apudan tombejon el la 16-a jarcento, lastatempe revivigita.

Nowa Huta estas tipa ekzemplo de socialisma realismo. Ĝi estas kvartalo konstruita dum la komunisma periodo por laborantoj de la Nowa Huta (Nova Ŝtalfandejo), kies nomon havas la tuta parto de la urbo. Krom la arkitekturo, admirindas ankaŭ multaj parkoj kaj artefaritaj lagetoj.

Fari redakti

Krakovo estas eksa ĉefurbo de Pollando, tial estas tie multaj aferoj kiujn oni povas fari, ekzemple:

  • Promani tra la Reĝa Vojo, de la Barbakano kaj la Floriana Pordego, tra la strato Floriańska, Ĉefa Foirplaco, strato Grodzka ĝis Vavelo.
  • Aŭskulti la hejnalon (trumpetan signalon) ludatan ĉiun plenan horon el la pli alta turo de la Maria preĝejo. La melodio finiĝas subite, kio memorigas pri trumpetisto mortigita per tatara sago en 1241.
  • Promeni tra la tuta Planty-parko, kiu ĉirkaŭas la Malnovan Urbon.

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Proksime de la urbocentro troviĝas du vendejaroj, en kiuj oni povas aĉeti vestaĵojn, manĝaĵojn, librojn kaj multe pli:

Pli grandaj, sed ankaŭ pli foraj vendejaroj estas interalie Bonarka (ul. Kamieńskiego 11) kaj Galeria Bronowice (ul. Stawowa 61). Krome, multaj vendejoj (kiel Auchan, Carrefour, Real, Tesco, Lidl, Biedronka) troviĝas en diversaj partoj de la urbo.

Lerni redakti

En Krakovo troviĝas 10 publikaj, 2 ekleziaj kaj 11 privataj altlernejoj. La plej grandaj estas:

  • Jagelona Universitato (Uniwersytet Jagielloński) - Plej malnova universitato en Pollando.
  • AGH Universitato de Scienco kaj Teknologio] (Akademia Górniczo-Hutnicza)
  • Ekonomia Universitato en Krakovo (Uniwersytet Ekonomiczny w Krakowie)
  • Krakova Akademio de Andrzej Frycz Modrzewski (Krakowska Akademia im. Andrzeja Frycza Modrzewskiego)
  • Krakova Politekniko (Politechnika Krakowska im. Tadeusza Kościuszki)
  • Pedagogia Universitato (Uniwersytet Pedagogiczny im. Komisji Edukacji Narodowej)
  • Agrikultura Universitato (Uniwersytet Rolniczy im. Hugona Kołłątaja w Krakowie)

Manĝi redakti

 
Tipa stando, kie oni povas aĉeti krakovan ringbulkon.

La plej karakteriza manĝaĵo el Krakovo estas obwarzanek (ringbulko), nomata ankaŭ precel (breco). Ĝi plej ofte povas esti kun papavo (z makiem), kun salo (z solą) aŭ kun sezamo (z sezamem), foje ankaŭ kun fromaĝo (z serem). Ĝi kostas ĉirkaŭ 1,30-1,60 zlotojn.

Se vi volas gustumi polajn manĝaĵojn kontraŭ malmulte da mono (plena tagmanĝo kontraŭ 8-14 zlotoj, sed memserve), vi povas trovi Bar mleczny (lakta baro, tre popularaj dum la komunisma periodo, nomataj tiel, ĉar ili ne vendas alkoholaĵojn). La plej proksima al la Ĉefa Foirplaco troviĝas ĉe Grodzka 43, aliajn vi trovos ekzemple ĉe Królewska 84 kaj Czarnowiejska 75. Plej ofte oni povas mendi nur en la pola lingvo.

Tipaj "tagmanĝaj" polaj manĝaĵoj estas:

  • żurek - faruna supo el sekalo, ĝi estas acida kaj densa, ofte servita kun kolbaso aŭ malmole kuirita ovo;
  • barĉo - supo el ruĝa beto, pikanta;
  • pierogi - buloj farĉitaj per fromaĝoj kaj terpomoj (ruskie), viando (z mięsem), brasiko (z kapustą), fungoj (z grzybami), fragoj (z jagodami/z borówkami) aŭ pomoj (z jabłkami); en specialaj "pierogejoj" (pierogarnia) oni povas gustumi pierogojn kun diversaj farĉoj.

La plej popularaj "strataj manĝaĵoj" estas kebabo kaj zapiekanka - duono da bastonpano, ĉirkaŭ 30 cm longa, kun bakitaj ingrediencoj (kutime fromaĝo, fungoj kaj multaj kondimentoj kiel keĉupo kaj ajla saŭco). La plej populara "zapiekankejo" estas ĉe Plac Nowy en la kvartalo Kazimierz. Dum semajnfinaj noktoj oni povas atendi tie en vico ĝis la mateno.

Trinki redakti

Loĝi redakti

Nombro de turistoj en Krakovo rapide kreskas, kreskas do ankaŭ prezoj de loĝigo. Provu eviti hotelojn kaj hostelojn en la distrikto Nowa Huta, ĉar plejmulto de ili estas eksaj loĝejoj de partatempaj industriaj laboristoj. Krome, la distrikto estas sufiĉe for de la urbocentro.

Pli multajn kaj detalajn informojn vi povas trovi en la punktoj de turisma informado (InfoKraków).

Esperanta loĝado redakti

En Krakovo estas 7 gastigantoj de Pasporta Servo (2021/1).

Kampadejoj redakti

Estas malmultaj kampedejoj en Krakovo, plejmulto el ili estas fermita dum malvarmaj monatoj.

Hosteloj redakti

En la Malnova Urbo kaj Kazimierz estas multaj hosteloj kun prezoj ĉirkaŭ 40-60 zł, inkluzive matenmanĝo (pano, konfitaĵo, fromaĝo), littolaĵo, deponujoj kaj interret-konekto.

Hoteloj redakti

En la tuta urbo estas multaj hoteloj, de la plej luksaj (Sheraton, Qubus ktp.), troviĝantaj tuj apud la urbocentro, ĝis malpli luksaj kaj pli foraj, sed malpli multekostaj.

Sekureco redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Por pliaj informoj kaj ĉiĉeronado (laŭeble) vi povas kontaktiĝi kun la lokaj esperantistoj:

Konsulejoj redakti

  • Aŭstrio, ul. Cebulskiego 9, (12) 424 99 40. (plena konsulejo) [7]
  • Brazilo, ul. Wrocławska 53, (12) 633 40 88. (honora konsulejo)
  • Britio, ul. św. Anny 9, (12) 421 70 30. (honora konsulejo)
  • Ĉilio, ul. Floriańska 3, (12) 428 92 50. (honora konsulejo)
  • Kroatio, ul. ks. Jerzego Popiełuszki 36, (12) 290 65 10. (honora konsulejo) [8]
  • Danio, ul. św. Anny 5, (12) 421 71 20. (honora konsulejo)
  • Estonio, ul. Floriańska 15/4, 0501 014 230. (honora konsulejo)
  • Francio, ul. Stolarska 15, (12) 424 53 00. (plena konsulejo)
  • Germanio, ul. Stolarska 7, (12) 424 30 00. (plena konsulejo) [9]
  • Hungario, ul. św. Marka 7/9, (12) 422 56 57. (plena konsulejo)
  • Italio, ul. Wenecja 3, (12) 429 29 21. (honora konsulejo)
  • Japanio, ul. Grabowskiego 5/3, (12) 633 43 59. (honora konsulejo)
  • Litovio, ul. Chłopickiego 10, (12) 413 65 18. (honora konsulejo)
  • Latvio, ul. Malborska 130, (12) 350 55 50. (honora konsulejo)
  • Meksiko, ul. Wiedeńska 72, (12) 636 52 59. (honora konsulejo)
  • Norvegio, ul. Mazowiecka 25, (12) 633 03 76. (honora konsulejo)
  • Peruo, ul. Straszewskiego 28, (12) 422 80 18 ext. 28. (honora konsulejo)
  • Ruslando, ul. Biskupia 7, (12) 422 26 47. (plena konsulejo)
  • Slovakio, ul. św. Tomasza 34, (12) 425 49 70. (plena konsulejo)
  • Svedio, ul. św. Anny 5, (12) 421 73 80. (plena konsulejo)
  • Turkio, ul. Jaracza 10, (12) 416 30 05. (plena konsulejo)
  • Ukrainio, ul. Beliny-Prażmowskiego 4, (12) 429 60 66. (plena konsulejo) [10]
  • Usono, ul. Stolarska 9, (12) 424 51 00. (plena konsulejo) [11]

Viziti plu redakti

  • Auschwitz-Birkenau - nazigermana koncentrejo de la dua mondmilito, 2 kilometrojn de Oświęcim, ĉirkaŭ 65 kilometrojn de Krakovo
  • Wieliczka - urbo konata pro ĝia salminejo, nun parte vizitebla; ĉirkaŭ 17 kilometrojn de Krakovo, oni povas atingi ĝin per publika buso n-ro 304 (busbileto kostas 4 zlotojn; la bileto por la minej-muzeo estas multekosta, t.e. 64 zlotojn)

Rimarkoj redakti

  1. Atentigo: memoru havi la karton ĉe vi dum la vojaĝo.
Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!