Varsovio


Varsovio (pole: Warszawa) estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Pollando. En la urbo loĝas ĉirkaŭ 1,8 milionoj da homoj. Ĝi situas meze de la lando kaj estas la ĉefurbo de la Mazovia Provinco.

Pro sia historio de rapida disvolviĝo post multaj jaroj da militoj kiuj detruis la urbon, Varsovio estas konata kiel feniksa urbo, kapabla rekreiĝi el ruinoj kaj rekapti sian iaman gloron. Dum la dua mondmilito la urbo suferis similan sorton al tiuj de Roterdamo kaj Dresdeno, ĉar ĝi estis preskaŭ entute findetruita, kvankam en la okazo de Varsovio la historio estas eĉ pli tragika. Pro granda peno de la travivintaj loĝantoj kaj poste la tuta lando, la urbo estis rekonstruita sur la kampo de rubo, kiu restis tie post la milito. La historia urbocentro estis rekreita, sed multo el ĝia heredaĵo estis perdita. Varsovio havis ankaŭ unu el la plej grandaj judaj komunumoj en Eŭopo, kiu plejparte pereis dum la milito, pro kio la urbo estas hodiaŭ grava loko de la memoro pri Holokaŭsto.

Hodiaŭ Varsovio estas vigla metropolo, unu el la plej rapide disvolviĝantaj ĉefurboj de la Eŭropa Unio, kaj ĝia naŭa plej granda urba areo laŭ loĝantaro. Ĝi enhavas miksaĵon de novaj kaj malnovaj arkitekturaj elementoj, ĝi ankaŭ konstante ŝanĝiĝas. Ĝi estas facile vizitebla por turistoj danke al bone atingebla kaj relative malmultekosta publika transporto, kaj la fakto ke la plej gravaj vidindaĵoj troviĝas proksime unu de la alia. Estas sufiĉe multaj ebloj por tranoktado, larĝa elekto de restoracioj, baroj kaj klubejoj, kiuj provizas buntan noktan vivon. Ekzistas granda diverseco de muzeoj, galerioj kaj aliaj turismaj allogaĵoj, kun interesaj eventoj kiuj okazas la tutan jaron.

Kvartaloj redakti

 
Malnova kaj Nova Urboj
Urbocentro (Śródmieście)
Okcidenta Urbocentro (Wola, Ochota, Żoliborz)
Praga (Praga-Północ, Praga-Południe)
Suda Varsovio (Mokotów, Ursynów, Wilanów)
Norda Varsovio (Bielany, Białołęka, Targówek)
Okcidenta Varsovio (Bemowo, Włochy, Ursus)
Orienta Varsovio (Rembertów, Wawer, Wesoła)

Kompreni redakti

Historio redakti

Klimato redakti

Eniri redakti

Eniri avie redakti

 
En la Flughaveno Chopin facilas orientiĝi kaj vi devus havi neniun problemon por trovi vian vojon.

Varsovio (ĉiuj flughavenoj havas la kodon WRW) havas 2 flughavenojn: flughaveno Chopin (WAW IATA) kaj flughaveno Modlin (WMI IATA)

Flughaveno Chopin (pole Lotnisko Chopina, angle Chopin Airport) troviĝas ene de la administraciaj limoj de la urbo, proksimume 8 kilometrojn suden de la urbocentro. De tie eblas facile atingi aliajn partojn de la urbo trajne (regionaj trajnoj S2, S3 kaj RL iras tra la urbocentro; la trajnstacio nomiĝas Warszawa Lotnisko Chopina) aŭ buse (urbaj linioj: taga 175 kaj nokta N32 al la urbocentro; ankaŭ 148, 188 kaj 331). Por detalaj informoj por via vojaĝo uzu la konsilojn kiuj troviĝas en la ĉapitreto Publika transporto. Apud la flughaveno troviĝas ankaŭ busa stacidomo, kiun eblas atingi per longdistancaj busoj.

Flughaveno Modlin estas uzata nur de la malmultekosta flugkompanio Ryanair.

La flughavenon de Łódź (LCJ IATA) eblas atingi de Varsovio en ĉirkaŭ 90 minutoj.

Eniri trajne redakti

Eniri buse redakti

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

Publika transporto redakti

Varsovio havas vastan kaj densan reton de la publika transporto. Plej facile estas trovi konekton pere de la retejo jakdojade.pl (disponebla pole kaj angle). Ĝi montras konektojn per la urba transporto (WTP: busoj, tramoj, metroo kaj urbaj trajnoj SKM) kaj per regionaj trajnoj (KM kaj PolRegio), montras ankaŭ la prezon de la bileto. Krome, per la samnoma poŝtelefona aplikaĵo eblas aĉeti la biletojn.

Transportiĝi aŭte redakti

Transportiĝi bicikle redakti

En Varsovio funkcias reto de urbaj prunteprenaj bicikloj Veturilo. La sistemon de lueblaj bicikloj prizorgas la germana firmao Nextbike. Uzantoj de iliaj servoj en aliaj urboj kaj landoj foje povas per la sama konto kaj poŝtelefona aplikaĵo uzi la sistemon en Varsovio. Se oni tamen ne havas Nextbike-konton aŭ se onia konto ne funkcias, necesas krei novan ĉe veturilo.waw.pl.

Por povi komenci uzi la biciklojn, necesas pagi la komencan prezon de 10 zlotoj. Estas rekomendite tuj ŝarĝi onian konton per almenaŭ 20 zlotoj, ĉar por komenci ajnan luon vi bezonas almenaŭ 10-zlotan krediton en via konto. Eblas fari la pagon/ŝarĝon rete aŭ en iu el la terminaloj de la sistemo (vidu la fotogalerion sube).

Kreinte sian konton, oni ricevas kodon uzatan por lui la biciklojn aŭ por ensaluti en la poŝtelefona aplikaĵo. Uzo de la aplikaĵo estas rekomendata; por ĝi necesas konekto al la reto, tamen la aplikaĵo portas kelkajn avantaĝojn: ĝi estas disponebla en pluraj lingvoj (dum la informoj ĉe la terminaloj estas skribitaj nur pole kaj angle), ĝi plirapidigas la procezon de la luado kaj redonado de la biciklo, kaj aldone kun ĝi oni povas sciigi la prizorgantojn pri problemoj kun la bicikloj, ekzemple trapikita pneŭo. La aplikaĵo elŝuteblas el App Store, Google Play kaj Huawei AppGallery, la ĝisdatajn ligilojn vi povas trovi en la retejo de Veturilo.

Vidi redakti

En Varsovio estas multaj ZEOj - Zamenhof/Esperanto-objektoj.

Fari redakti

Lerni redakti

Labori redakti

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Trinki redakti

Loĝi redakti

Esperanta loĝado redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Warsaw en la Ŝablono:Lingv/ra Vikivojaĝo.