| |||
Ĉefurbo | Vilno | ||
Lingvo | litova | ||
Litovio aŭ Litovujo (litove: Lietuva) estas balta lando, kun ĉefurbo Vilno (Vilnius). La loĝantoj estas ĉirkaŭ 3 milionoj.
Regionoj
redaktiLitovio povas esti dividada inter kvin historiaj kaj kulturaj regionoj. La limoj inter la unuopaj regionoj ne estas ekzakte klaraj, ĉar la regionoj ne estas oficialaj politikaj aŭ administraj unuoj. Ili difiniĝas kulture, per lokaj tradicioj, apartaj dialektoj de la litova lingvo, popolaj kantoj, tradiciaj historioj ktp.
Aŭkŝtajtio Aukštaitija (Litove). Nordokcidenta kaj orienta regiono; la nomo signifas altaj landoj. La nomo rezultas el la fakto, ke kompare al aliaj partoj de la ŝtato la regiono situas relative alte super marnivelo kaj estas monteta, aparte en la pleja oriento. |
Ĵemajtio Žemaitija (Litove), laŭvorte "malaltaj landoj", regiono en okcidenta Litovio. La plej larĝa urbo de la regiono tamen estas Klaipėda. |
Dzukio Dzūkija aŭ Dainava (Litove), la dua nomo laŭvorte signifas "lando de kantoj". La regiono en la sudoriento de Litovio. La regiona ĉefurbo estas Alytus, kvankam la plej larĝa urbo estas Vilnius. |
Suvalkio Suvalkija aŭ Sūduva (Litove). La plej eta etnografia regiono de Litovio situas en la sudokcidento de la ŝtato. |
Eta Litovio Mažoji Lietuva (Litove), regiono ĉe la bordo de la Balta Maro. De kies teritorio nur eta parto troviĝas ene de la nuna litova ŝtato, sed plej multo en la eksa germanlingva Orienta Prusio, kiu de 1945 nomiĝas Kaliningrada regiono de Rusio. |
Urboj
redakti- Vilno (Vilnius), la ĉefurbo
Vilno (litove Vilnius; pole Wilno:, ruse Ви́льнюс) estas la ĉefurbo de Litovio, kaj de la samnoma Distrikto Vilnius. Ĝi situas ĉe la enfluo de rivero Vilnelė en riveron Neris.
Ĝia historia centro situas sur la maldekstra bordo de Neris kaj ampleksas 3,6 km². Ĝi estas tre bone konservita kaj vidinda; de 1994 ĝi estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
En Vilno okazis la 90-a Universala Kongreso de Esperanto en 2005. Ĝia unua Esperanto-Grupo fondiĝis en 1895. Plian historian urban grupon, nomata Vilna Societo Esperantista, en 1909 fondis la 18-jara esperanta verkisto Georgo Deŝkin kun interalie K. Kepalas kaj K. Niewenglowski
Esperantaj urboj
redakti- Kaŭno (Kaunas) - naskiĝurbo de la edzino de Zamenhofo, Klara. La domo de ŝia patra familio estas hodiaŭ sidejo de la Litova Esperanto-Asocio.
- Šventoji - la kongresurbo de IJK 2024
Aliaj cellokoj
redaktiKomprenu
redaktiLitovio estas aktiva membro de la Eŭropa Unio (ekde 1 majo 2004) kaj Norda Atlantika Traktato Organizo (ekde 29 marto 2004). Litovio estas la sola balta lando kun pli ol 800 jaroj da ŝtatiĝo tradicio, dum lia nomo unue estis menciita en 1009. Kuŝante je la dividanta linio de Okcidentaj kaj Orientaj civilizoj, Litovio batalis akre por sia sendependeco kaj postvivado. Por periodo en la 15a jarcento, Litovio estis la plej granda ŝtato en la tuta Eŭropo, kie metioj kaj transoceana komerco prosperis.
En 1579 la Vilna Universitato, grava scienca kaj edukada centro sur la eŭropa skalo, estis malfermita. En la 16-a jarcento, Litovio aprobis sian Unuan, Duan kaj Trian Statutojn. Ili estis la spino de la leĝdona sistemo de la lando, kaj havis gravan efikon sur la leĝaro de aliaj eŭropaj ŝtatoj de la tempo. Malgraŭ la perdo de sia sendependeco, Litovio sukcesis konservi sian Trian Statuton efika dum nekredeblaj 250 jaroj; ĝi estis ilo en la konservado de naciaj kaj civitaj memkonscioj de la publiko. La Konstitucio de Litovio-Pollando kune kun la franca Konstitucio, ambaŭ aprobitaj en 1791, estis la unuaj skribitaj konstitucioj en Eŭropo (la Litova-Pola konstitucio estis aprobita kelkajn monatojn pli frue).
Tereno
redaktiHistorio
redaktiEtnoj
redaktiKlimato
redaktiEniri
redaktiEkde la 21-a de decembro 2007 (en flughavenaj landlimaj trairejoj ekde la 30-a de marto 2008) en la ŝtato validas la Traktato de Schengen. Tiel forfalas la limkontroloj ene de la Eŭropa Unio kaj civitanoj de la unio por vojaĝo al Litovio bezonas nur personan legitimilon, nek pasporton nek vizon.
Eniri avie
redaktiPlej multaj aviadkompanioj alvenas al Vilna Internacia Flughaveno (VNO IATA), la ĉefa flughaveno. Malmultekostaj aviadkompanioj servas Kaŭnan Internacian Flughavenon (KUN IATA). Ankaŭ estas la pli malgranda marborda Palanga Flughaveno (PLQ IATA).
Eniri trajne
redakti- Rigo al Vilno
Ekde la 27a de decembro, 2023, ekzistas rekta trajno inter Rigo kaj Vilno.
Vilno-Rigo | Rigo-Vilno | ||
---|---|---|---|
Stacidomo | Tempo | Stacidomo | Tempo |
Vilnius | 6:30 | Riga | 15:28 |
Kaišiadorys | 7:13-14 | Jelgava | 16:03-08 |
Jonava | 7:33-34 | Joniškis | 16:44-45 |
Kėdainiai | 7:55-56 | Šiauliai | 17:21-23 |
Šiauliai | 8:49-51 | Kėdainiai | 18:21-23 |
Joniškis | 9:29-30 | Jonava | 18:44-45 |
Jelgava | 10:06-10 | Kaišiadorys | 19:08-09 |
Riga | 10:43 | Vilnius | 19:51 |
- Pollando
Se oni vojaĝas tra Pollando, ekzistas rekta trajno inter Krakovo al Vilno. Ĝi veturas, interalie, tra Varsovio, Bjalistoko kaj Kaŭno. Tio estas la nura maniero atingi Litovion trajne el la suda landlimo kun Europa Unio.
Eniri ŝipe
redaktiPasaĝeraj kaj aŭtomobilaj pramŝipoj al Klaipeda estas haveblaj el Svedio, Germanio, kaj Danio, funkciigitaj de DFDS, Lisco, kaj Scandlines. Kvankam ili ne kursas ĉiutage kaj estas iom malrapidaj, la plej multaj pramŝipoj vojaĝas tranokte.
Eniri buse
redaktiEniri piede
redaktiTransportiĝi
redaktiVidi
redaktiFari
redaktiKomuniki
redaktiAĉeti
redaktiVendejaroj
redaktiManĝi
redaktiTrinki
redaktiAlkoholaĵoj
redaktiLoĝi
redaktiSekureco
redaktiSano
redaktiRespekto
redaktiEsperanto
redaktiLokaj esperantistoj
redaktiLa sidejo de la Litova Esperanto-Asocio estas en Kaŭno, en la vojo Zamenhofo 5, ĉe la domo kie naskiĝis la edzino de Zamenhofo, Klara.
Retejo: www.esperanto.lt
Esperantaj renkontiĝoj
redaktiKelkaj internaciaj esperanto-kongresoj okazis en Litovio:
- 1992: SAT-Kongreso en Kaŭno
- 2005: UK 2005 en Vilno, precize 100 jarojn post la unua Universala Kongreso de Esperanto
- 2024: IJK 2024 en Šventoji
- plurfoje: BET
Konsulejoj
redaktiViziti plu
redaktiRimarkoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti