Azia monato 2019: vi sukcesis pri la defio! redakti

Kara Rdelre, gratulon pro via sukcesa partopreno en Azia monato 2019 - kaj en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio! Danke al viaj akceptitaj 5 artikoloj (sume) vi sukcesis pri la defio kaj rajtas je memoraĵo - speciale fasonita poŝta karto de Azio! Vi devus jam nun aŭ tre baldaŭ ricevi inviton por provizi poŝtan adreson.

Speciala afero estas via partopreno en Vikivojaĝo kaj via emo pludaŭri tie ĉi! Mi speciale ĝojas pro tio, ĉar tio estas granda helpo al starigo de Esperanta Vikivojaĝo kiel memstara projekto en propra subdomajno eo.wikivoyage.org. Kun via helpo ni tute bone povas sukcesi pri tio jam ĉi-jare!

Mi esperas, ke vi ŝatis la sperton! En la jaro 2020 ni (Esperanto kaj Libera Scio) preskaŭ certe faros konkurson pri Centra kaj Orienta Eŭropo (VikiPrintempo - vi ja jam partoprenis antaŭe) kaj pripensas pri aliaj partoj de Tero. Laŭplane ĉiuj devus okazi en Vikipedio kaj Vikivojaĝo (eble eĉ en aliaj projektoj).

Fine, gratulon pro via sukceso, dankon pro via helpo kaj ni pluiru antaŭen! --KuboF Hromoslav (talk) 20:52, 5 January 2020 (UTC)

GRAVA NOVAĴO: Bonvolu plenigi tiun ĉi demandilon. Oni akceptas plenigadon nur ĝis la 31a de Januaro! Tiel la internacia teamo scios, kien sendi al vi vian poŝtokarton. Bonvolu konfirmi al mi kiam vi plenigos al demandilon! Se vi havus problemon, skribu al mi! Amike. --KuboF Hromoslav (talk) 23:21, 20 January 2020 (UTC)

Template:Ligu-w redakti

Saluton. Mi rigardis al via nova ŝablono Template:Ligu-w kaj (kiel vi skribis en la resumo) kontrolis ĝin. Fakte ŝablono kun precize la sama funkcio jam enestas: Template:W. Tial mi alidirektis vian ŝablonon al la malnova. Amike teĥnike. --KuboF Hromoslav (talk) 22:49, 29 March 2020 (UTC)

Rezultoj de VikiPrintempo COE 2020 estos baldaŭ redakti

 

Saluton, kara Rdelre! Gratulon kaj dankon pro via partopreno en VikiPrintempo COE 2020! Kiel ĉeforganizanto mi esperas, ke vi ĝuis verkadon en nia kara Vikivojaĝo!

Mi jam komencis pritaksi viajn kontribuojn. Tamen, finaj rezultoj estos nur post la 16-a de Majo. Tio estas ĉar mi nun bezonas fokusiĝi pri tiutempa Ĝenerala asembleo de nia organizo Esperanto kaj Libera Scio. Mi revenos al pritakso de VikiPrintempo kaj distribuo de premioj tuj poste!

Intertempe, ĉar vi interesiĝis pri unu konkurso, vi eble interesiĝas ankaŭ pri alia: Afrika monato 2020. Ĝi funkcias simile kiel VikiPrintempo, kun plej granda diferenco de alia fokuso - Afriko :) Kaj simile kiel antaŭe, por subteni partoprenon en Vikivojaĝo, vi ricevos 2-oble multajn poentojn ĝuste en Vikivojaĝo.

Ĝis tre baldaŭ! Ĉeforganizanto KuboF Hromoslav (talk) 16:24, 12 May 2020 (UTC)

Administrantigo de KuboF Hromoslav redakti

Saluton kara! Mi kandidatas por esti administranto. Bonvolu subteni min en Vikivojaĝo:Administrantigo/KuboF Hromoslav. Voĉdonado daŭros 14 tagojn. Dankon! --KuboF Hromoslav (diskuto) 23:26, 14 jan. 2021 (UTC)Reply

Viaj premioj de Afrika monato kaj Azia monato 2020. redakti

Kara rdelre, mi ĵus sendis al vi gravas retpoŝtan mesaĝon pri viaj premioj de pasintjaraj konkursoj. Bonvolu respondi al ĝi baldaŭ   --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:33, 8 feb. 2021 (UTC)Reply

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo redakti

Grava parto de Vikivojaĝo estas ties ŝablonoj, kiu kreas ekzemple la rubandon, informkestojn, paneran navigadon kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni suferas pro ilia manko aŭ nealta kvalito.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi ŝablonojn de nia Vikivojaĝo). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikivojaĝo:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:17, 28 mar. 2021 (UTC)Reply

@KuboF Hromoslav - Farite (mi tute konsentas kun la propono). --Rdelre (diskuto) 19:34, 28 mar. 2021 (UTC)Reply

Dankon! Ni estas je 1 paŝo pli proksime   --KuboF Hromoslav (diskuto) 20:15, 29 mar. 2021 (UTC)Reply

Rezultoj de Vikiprintempo 2021 jam baldaŭ - danke al nova teamano! redakti

Kara Rdelre, dankon pro via partopreno en VikiPrintempo COE 2021! Via kontribuo estas valora kaj helpas al diskonigo de Vikivojaĝo!

Dum lasta tempo ni en la organizo Esperanto kaj Libera Scio, kiu organizis la konkurson, laboris ne nur pri novaj agadoj, sed ankaŭ pri pligrandigo de nia teamo. Tio estas aparte grava por daŭropoveco de la organizo. Mi mencias tion, ĉar ni trovis novan kalkulanton de rezultoj de konkursoj. VikiPrintempo 2021 estas la unua konkurso, kiun li kalkulos, laŭplane jam tiun ĉi semajnofinon. La rezultoj kaj disdono de premioj sekvos nelonge poste. Dankon pro via pacienco!

Sekva konkurso en Vikivojaĝo temos pri Ameriko kaj okazos en Oktobro. Dum Julio-Aŭgusto estas planata konkurso pri aldonado de plurmediaĵoj al artikoloj, sed dume ne certas, ĉu ĝi okazos ankaŭ en Vikivojaĝo aŭ nur Vikipedio. Kaj ĝuste nun okazas konkurso en Vikipedio kun la temo de Unesko - proponis ĝin UEA mem laŭ rekta instigo de Unesko  

Mi esperas, ke vi ĝuis la verkadon kaj konkursadon! Se vi estontece ŝatus ne konkursi, sed organizi, aŭ havas ideon pri alia bona laboro, bv. kontakti nin! Amike, organizanto KuboF Hromoslav (diskuto) 18:44, 2 jun. 2021 (UTC)Reply

Dankon pro via partopreno en Afrika monato 2021! redakti

Kara Rdelre, dankon pro via partopreno en Afrika monato 2021!

La rezultoj estos kalkulitaj laŭplane tuj la sekvan semajnofinon. Rezultoj kaj disdono de premioj sekvos baldaŭ post tio.

Se vi volas konkursi plu, mi invitas vin al la konkurso pri Unesko, kiu okazas ĝuste nun en Vikipedio. Ni organizas ĝin kun UEA laŭ rekta instigo de Unesko!

Amike, organizanto KuboF Hromoslav (diskuto) 19:33, 2 jun. 2021 (UTC)Reply

UK en Montrealo partneras kun Amerika monato 2021! redakti

Vidante, ke vi interesiĝas pri la konkurso Amerika monato, mi aparte invitas vin al ĝia speciala kategorio - UK en Montrealo!

La organiza teamo de la UK elektis kelkajn aparte gravajn artikolojn, kiuj plej helpos al veturado kaj ĝuo de la partoprenontoj. Por aprezi tiun ĉi specialan fokuson, la organizantoj de la UK provizis plurajn aldonajn valorajn premiojn, inklude senpagan aliĝon!

Vidu detalojn ĉe konkursa paĝo pri UK en Montrealo kaj volonte partoprenu   --KuboF Hromoslav (diskuto) 20:13, 14 okt. 2021 (UTC)Reply

Ho, @KuboF, kiam mi havas tempon mi volonte partoprenas al tiaj konkursoj, ĉar mi taksas ilin utilaj por instigi la kreskadon de eo-vikiprojektoj. Kaj gravas ke la partoprenantoj al esperanta kongreso (UK aŭ alia) povu trovi artikolojn en Esperanto pri la loko kie la kongreso okazas. Mi provos do iom labori pri tio - sed nur iom (verdire mi jam donis kontribuon, kreinte la artikolon pri Montrealo dum la kovilo). Pri la premioj, mi tuj rezignas la unuan premion, ĉar mi ne povos vojaĝi al Montrealo. --Rdelre (diskuto) 09:55, 16 okt. 2021 (UTC)Reply

Titoloj de sekcioj - Eniri / Aliri redakti

Kara, mi rimarkis, ke en Granado vi ŝanĝis titolojn de sekcioj de "Eniri" al "Aliri". Tamen, laŭ la duma propono estu "Eniri". Ĉu vi volas fari iun sisteman ŝanĝon, aŭ ĉu temas pri izolita uzo? --KuboF Hromoslav (diskuto) 20:09, 31 maj. 2022 (UTC)Reply

Jes, @KuboF Hromoslav, verdire jam antaŭ longe mi emis proponi kelkajn ŝanĝojn en la Skemo por urbo. Kiel fari tiujn proponojn? Ĉu en la diskutpaĝo de la skemo aŭ en alia paĝo? La ĉefa propono estas la uzo de "aliri" anstataŭ "eniri" pri urboj. Mi kredas ke "eniri" montras la vojon iri "ene de" iun lokon, do ĝi plene taŭgas por landoj kaj regionoj, pri kiuj gravas pasi de "ekstere" al "ene". Male, pri urbo pli gravas la maniero atingi la urbon. Kompreneble oni ankaŭ eniros ĝin, sed plej ofte la artikoloj mencias ankaŭ antaŭurbojn, kaj finfine la flughavenoj estas preskaŭ ĉiam "ekster" la urboj, kvankam "proksime".
Aldone, mi ŝatus plilongigi la liston: aliri/eniri ne nur aviadile (avie), trajne, buse, sed ankaŭ aŭte, bicikle, ŝipe.
Alia ŝanĝopropono estas pri "Transportiĝi" (ne nur pri urboj, sed ankaŭ pri landoj aŭ regionoj). Mi proponas ŝanĝi la ĉefan titolon ("Transportiĝi") al "Moviĝi" kaj pli forte mi proponas ŝanĝi "Transportiĝi perpiede" al "Piediri", "Transportiĝi aŭte" al "Veturi aŭte"; kaj mi proponas aldoni "Bicikli". Rdelre (diskuto) 15:55, 7 jun. 2022 (UTC)Reply
Ja, viaj proponoj estas interesaj. Kiam temas pri ŝanĝo en unuopaj skemoj, plej taŭgas ĝia diskutpaĝo kaj poste mencii la aferon en la Diskutejo. Kiam temas pri ŝanĝoj en pli multaj paĝoj, probable pli taŭgus Diskutejo, aŭ Vikivojaĝo-Diskuto:Sekcioj (diskutpaĝo de estonta paĝo kun klarigo de enhavo de individuaj sekcioj). Certe menciu min en tiu diskuto   --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:56, 7 jun. 2022 (UTC)Reply

Nova konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj redakti

Kara, Rdelre, ĉar vi pasintece partoprenis konkurson en Vikivojaĝo, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj por uzadi Vikivojaĝon por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo  

Amike, KuboF Hromoslav (diskuto) 20:40, 7 jun. 2022 (UTC)Reply