Vikivojaĝo:VikiPrintempo COE 2020

Konkurso   Reguloj   Partoprenu!   Vikipedio Vikipedio   Diskuto   alilingve    

VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2020 (mallonge VikiPrintempo COE 2020, angle Wikimedia CEE Spring) estas internacia artikol-verka konkurso pri Centra kaj Orienta Eŭropo, kiu samtempe okazas en Vikipedioj kaj aliaj vikimediaj projektoj precipe en lingvoj de la regiono. Ĝi okazas la 2an fojon en Esperanta Vikivojaĝo, kaj samtempe la 4an fojon en Esperanta Vikipedio ekde la 21a de Marto ĝis la 30a de Aprilo 2020 UTK.

Oni diras, ke ni pli bone konas malproksimajn galaksiojn ol proprajn najbarojn. Kaj tio estas bedaŭrinda! Tiun ĉi truon en scio ni nun volas plenigi - unuflanke por la partoprenantoj, kiuj dum verkado kaj tradukado ekscios multajn novajn realaĵojn pri la regiono, kaj aliflanke por vasta publiko, kiu tiel pli facile trovos multon da valoraj informoj en Esperanto.

Pri kio verki? redakti

Verku pri ajna temo rilata al (pli vasta) regiono de Centra kaj Orienta Eŭropo, enkalkulante la Balkanan duoninsulon kaj Kaŭkazon. Tamen, estas unu granda escepto - vi ne rajtas partopreni per temo rilata al lando(j), kie Esperanto estas oficiala lingvo! Tio estas por subteni interkulturan dimension de la konkurso.

Vi povas verki pri ekz. kontinentaj sekcioj, landoj, regionoj, urboj, eĉ kvartaloj de urbegoj, vilaĝoj, naciaj parkoj, lingvoj, aparte grandaj flughavenoj, itineroj kaj fine eĉ pri okazaĵoj en la regiono.

Por povi fokusiĝi al la plej gravaj temoj, kolegoj de unuopaj landoj kaj komunumoj preparis por vi listojn de plej gravaj temoj, kiuj propran artikolon en la Esperantaj Vikipedio kaj Vikivojaĝo meritas plej. Al la listo venu klakante al la flago de koncerna lando / komunumo.

Kiel partopreni? redakti

1. Verku aŭ traduku artikolon.
Vi povas partopreni samtempe ĉi tie en Vikivojaĝo kaj en la Esperanta Vikiedio.
  2. Aldonu la ŝablonon {{VikiPrintempo COE 2020}} al diskutpaĝo de viaj artikoloj.
Tiel ni povos kompariĝi kun alilingvaj komunumoj.
  3. Enskribiĝu en la liston de partoprenantoj.

Helpiloj por krei artikolojn redakti

Krei novan artikolon ekde nulo estas interesa, sed iom defia laboro. Por fari ĝin pli facile kaj kun kutima enhavo, uzu 1 el la jenaj formularoj (lasu la parton "" kaj post ĝi entajpu nomon de la urbo / frazlibro).






Kalkulado de poentoj redakti

Vi povas verki novan artikolonpligrandigi ekzistantan subĝermon.

Subĝermo en VikiPrintempo estas:

  • Vikipedio: artikolo kun maksimume 3 frazoj
  • Vikivojaĝo: artikolo kun maksimume 5 frazoj sume, en maksimume 2 sekcioj.

Premioj redakti

1a premio
donackarto valora 70 €
"Muzik-ema" - abono al Esperanto-muziko (1 jaro de elsendfluo)
2a premio
donackarto valora 50 €
"Muzik-ema" - abono al Esperanto-muziko (1 jaro de elsendfluo)
3a premio
donackarto valora 20 €
Speciala premio - Genra egaleco
donackarto valora 20 €
Pro artikoloj pri virinoj, neduumaj personoj, ne-aliseksemuloj kaj, laŭ decido de la organizanto, rilataj temoj - ĉiuj de la regiono.
Speciala premio - Vikivojaĝo
donackarto valora 20 €
Pro artikoloj pri la regiono verkitaj aŭ plilongigitaj en Vikivojaĝo.

Venkintoj elektos la servon de kiu ili volas la donackarton. Rekomendataj estas:

  • Vikimediaj: Vikimedia Vendejo, eventuale similaj vendejoj de lokaj grupoj
  • Esperantaj: Vinilkosmo, UEA, Espero ...
  • edukaj: Coursera, Udemy...
  • aliaj, ekz. Amazon, eBay, Spotify...
  • venkintoj ankaŭ povas donaci sian premion al la organizanto (Esperanto kaj Libera Scio)

Venkintoj redakti

Gratulon al venkintoj kaj dankon al ĉiuj partoprenintoj pro helpo al kreado kaj disvastigado de libera scio por tuta homaro!

Venkintoj de la ĉefa kategorio estas:

  1. Petr Tomasovsky
  2. rdelre
  3. Sliwinski

Venkinto de la Speciala premio - Vikivojaĝo estas:

  1. rdelre

Venkinto de la Speciala premio - Genra egaleco estas:

  1. Fenikals

Statistiko redakti

statistiko ĉiuj artikoloj akceptitaj artikoloj Vikivojaĝo Genra egaleco
partoprenintoj 6 6 3 3
artikoloj 98 97 8 4
redaktoj 588 578
aldonita enhavo (kB) 629 622 64 17

Kontakto redakti

 
Esperantan VikiPrintempon organizas Esperanto kaj Libera Scio

Por ĝeneralaj demandoj uzu la diskutpaĝon de la konkurso.

Se vi volas privatan komunikadon, sendu retmesaĝon al KuboF Hromoslav, la ĉefa organizanto.

Komunumanoj, kaj eble ankaŭ organizanto, povas respondi al vi tuje en la Vikimedia grupo de la babilejo Telegramo.