Skemo por urbo - Ŝanĝi la sekcian titolon de "Eniri" al "Aliri" redakti

Mi proponas ŝanĝi la titolon de la sekcio Eniri (nur por urboj) al Aliri.

Mi kredas ke "eniri" montras la vojon iri "ene de" iu loko, do ĝi plene taŭgas por landoj kaj regionoj, pri kiuj gravas pasi de "ekstere" al "ene". Male, pri urbo pli gravas la maniero atingi la urbon. Kompreneble oni ankaŭ eniros ĝin, sed plej ofte la artikolo mencias ankaŭ antaŭurbojn, kaj finfine la flughavenoj estas preskaŭ ĉiam "ekster" la urboj, kvankam "proksime".

Mi petas @KuboF Hromoslav kaj aliajn uzantojn komenti. Dankon! Rdelre (diskuto) 08:10, 12 jun. 2022 (UTC)Reply

Mi kunsentas pri "Aliri".

Pri "Eniri avie", "Eniri trajne", "Eniri buse", mi ŝanĝus al "Aviadile", "Trajne", "Buse".

Mi ankaŭ aldonus "Aŭte".

Tiguliano (diskuto) 17:48, 21 feb. 2024 (UTC)Reply

Skemoj por landoj, regionoj, urboj - Ŝanĝopoponoj pri sekcio Transportiĝi redakti

Mi proponas ŝanĝi la titolon de la sekcio Transportiĝi (por landoj, regionoj, urboj) al Moviĝi (eble ankaŭ "Ĉirkaŭiri" taŭgas, sed "Moviĝi" ŝajnas al mi preferinda). En aliaj vikivojaĝoj oni uzas Get around (angle), Circuler (france), Mobilität (germane), Desplazarse (hispane), Come spostarsi (itale), Komunikacja (pole).

Pli forte mi proponas ŝanĝi Transportiĝi perpiede al Piediri, Transportiĝi aŭte al Veturi aŭte.

Fine, mi proponas aldoni Bicikli.

Mi petas @KuboF Hromoslav kaj aliajn uzantojn komenti. Dankon! Rdelre (diskuto) 12:38, 12 jun. 2022 (UTC)Reply

Laŭ mi "transportiĝi" kaj "moviĝi" ĉi-kuntekste samas. Sed fakte "transportiĝi perpiede" sonas al mi ial malbone.

Mi proponas ŝanĝi la titolon al "moviĝi" kaj entute forigi "Transportiĝi/Eniri" el subtitoloj, ekz. "Transportiĝi/Eniri aŭte" iĝu simple "aŭte". Tiel ĉi estas en la alilingvaj versioj. Ni ne devas ripeti verbon en subtitolo, se ĝi jam estas en la titolo de la sekcio.

La aldonon de "Bicikli" mi aprobas. Canicjusz (diskuto) 22:38, 19 jun. 2022 (UTC)Reply

Mi kunsentas pri "moviĝi", kaj ankaŭ pri la aliaj pli mallongaj formoj.

Tiguliano (diskuto) 18:22, 21 feb. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la projektpaĝo "Sekcioj".