Provinco Alesandrio
Provinco Alesandrio
Lando Italio
Regiono Piemonto
Situo de Provinco Alesandrio.
400px|noframe|Situo de Provinco Alesandrio.
Ĉefurbo Alesandrio
Areo 3558.83
Loĝantaro 405.288

La provinco Alesandrio (en la Piemonta: provincia ëd Lisandria, en la Alesandria: provinsa 'd Lisändria) estas itala provinco, parto de regiono Piemonto. Ĝia ĉefurbo estas la urbo Alesandrio. Krom la ĉefurbo, en la provinco estas ses urboj, en kiuj troviĝas la ĉefaj servoj, nome:

Provinco-domo de Alesandrio - palaco Ghilini

Ĝi okupas la ekstreman sudorientan sektoron de Piemonto, limas norde kun la provinco Verĉelo, okcidente kun la metropola urbo Torino kaj la provinco Asti, oriente kun Lombardio (provinco Pavio), sude kun Ligurio (metropola urbo Ĝenovo kaj provinco Savono), al la sudoriento kun Emilio-Romanjo (provinco Piaĉenco).

Historio redakti

La teritorio okupata hodiaŭ de la provinco Alesandrio jam estis loĝata en la Neolitika epoko. Tiutempaj trovitaĵoj atestas, ke tiam estis proksiman rilaton kun homoj kiuj loĝis en la danuba areo.

Ankaŭ la ĉesto de keltoj kaj liguroj en la areo estas pruvita per la hidronimoj (keltaj kaj liguraj nomoj de riveroj Tanaro kaj Bormida, kaj de kelkaj loknomoj, kiel ekzemple "Pietra Marazzi" kaj eble Marengo.

En la 3-a jarcento a.K. la areo venis sub la kontrolon de Romo. Ĝi estis parto de la "Regio IX Ligurio". Gravaj centroj estis Libarna, Forum Fulvii, Derthona kaj Aquae Statiellensium.

La hodiaŭa provinco estis establita en 1859, per la kuniĝo de teritorioj de Piemonto, sed ankaŭ de aliaj kiuj estis parto de Lombardio, kaj de Ligurio.

Hodiaŭ la provinco Alesandrio inkluzivas 187 municipojn. Per etendaĵo ĝi estas la tria provinco de Piemonto, post la Provinco Kuneo kaj la Metropola urbo Torino. La komunumo Voltaĝo (Voltaggio), estas honora komunumo de la metropola urbo Ĝenovo pro siaj kulturaj, lingvaj kaj historiaj ligoj kun la liguria ĉefurbo.