Provinco Verĉelo
Provinco Verĉelo
Rizkampoj
400px|noframe|Situo de Provinco Verĉelo.
Ĉefurbo Verĉelo
Loĝantaro 165.393

Provinco Verĉelo, estas subregiono de Piemonto en Italio.

Kompreni redakti

 

La provinco ĉiam estis grava agrikultura kaj komerca centro, specife por la rizkomerco en tuta Eŭropo, kio donis al ĝi la kromnomon Eŭropa ĉefurbo de rizo.

La tuta areo estas plata kaj estas riĉa je akvovojoj kaj kanaloj, inkluzive de la kanalo Cavour, kiuj permesas abundan irigacion de la teritorio kiu estas fundamenta por la kultivado de rizo. Ĝi situas duonvoje inter la urboj Torino kaj Milano.

Historio redakti

Situanta laŭ grava vojo, ĝi evoluis el antaŭekzistanta kelt-ligura setlejo post la romia okupado en la unuaj jardekoj de la 2-a jarcento a.K.

La kristana religio alvenis en la jaro 313, dum la regado de la imperiestro Konstancio la 2-a. La unua verĉela (kaj piemonta) episkopo, konsekrita en 345 fare de papo Julio la 1-a, estis la konata sankta Eŭsebio, kiu iĝis konata precipe kiel popularigisto de la kulto de la Nigra Madono, importita el la Sankta Lando, kaj tial fondinto de la Sanktejo de Oropo.

De la 6-a ĝis la 8-a jarcento ĝi restis sub lombarda regado kaj poste pasis sub la gvidadon de la Frankoj. Verĉelanoj partoprenis la okazaĵojn de la Lombarda Ligo ĝis la venka Batalo de Lenjano.

En la 13-a jarcento, estis la plej prosperan periodon en ĝia historio, kiu vidis la verĉelanoj akiri kontrolon sur la teritorio inter Alpoj, kaj la riveroj Pado, Sesia kaj Dora Baltea; tamen, post la longajn luktojn inter la gelfoj kaj gibelinoj, en 1335 la teritorion perdis sian politikan aŭtonomion.

 
Verĉelo - Baziliko Sankta Andreo

En 1427 ĝi iĝis parto de la Duklando de Savojo. Verĉelo estis unu el la ĉefaj kulturaj centroj de Renesanca Piemonto.

Nuntempe ĝi revenis al trankvilo kaj agrikulturo, la ĉefa rimedo de la teritorio, kiu transformiĝis danke al la kreskanta mekanizado de prilaboraj metodoj. Eĉ hodiaŭ, por la provinco, rizkultivado reprezentas veran riĉaĵon kiu karakterizas la kamparan pejzaĝon, kaj funkcias kiel mova faktoro en la ekonomio de la areo. Tamen, ĝuste pro mekanizado, agrikulturo ne plu ofertas grandajn laborŝancojn. Krome, la urbo estis trafita de la lastatempa krizo en la teksa sektoro, kun la sekva fermo de kelkaj gravaj industriaj ejoj. La manko de bonaj laborŝancoj puŝis multajn verĉelajn loĝantojn veturi al proksimaj Torino kaj Milano.



Klimato redakti

Ĝi havas duonkontinenta, pada klimato, kun malvarmaj, nebulaj vintroj kaj varmaj, tre malsekaj someroj (kun pintoj de 35°C kaj 60% averaĝa relativa humideco en la plej varmaj horoj). La pluvoj falas ĉefe printempe kaj aŭtune; la plej pluva monato estas majo, sekvita de novembro. Fulmotondroj estas oftaj en la periodo de marto ĝis septembro. Verĉelo havas tre altan humidecon eĉ en somero pro la vaporiĝo de akvo de la rizkampoj kaj estas tre venta urbo.

 
Rizkampoj en la Verĉela areo


Eniri redakti

Eniri avie redakti

Eniri trajne redakti

Eniri buse redakti

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

Publika transporto redakti

Transportiĝi aŭte redakti

Vidi redakti

 
La katedralo Sankta Eŭsebio

La urbo Verĉelo konservas tre kompaktan historian centron, enfermitan de imponaj avenuoj, kiuj anstataŭis la antikvajn mezepokaj muregoj. La praa nukleo estas tranĉita en du de okcidento ĝis oriento fare de Corso della Libertà kiu reprezentas la ĉefan butikumadan kaj noktan vivostraton. Piazza Cavour, aliflanke, reprezentas ĉiurilate la koron de Verĉelo kaj karakteriza merkato okazas tie ĉiusemajne.

Valsesia estas la alia pinto de la provinco Verĉelo plej turisme interesaj, danke al la ĉeesto de la Sankta Monto de Varallo. Ĉi tiu monumenta komplekso estas la plej malnova el la tiaspecaj, starigitaj ekde 1491 fare de Bernardino Caimi, (Ordo de Fratoj Malgrandaj), iama gardisto en Sankta Lando.

En 2003 la Sankta Monto de Varallo estis inkluzivita de Unesko en la Listo de la Mondaj Heredaĵoj. Forta altiro konsistas ankaŭ el la rivero Sesia, unu el la plej gravaj akvovojoj en Italio por riversportoj, kaj kelkaj skiejoj, precipe Mera kaj Alagna Valsesia.

Fari redakti

Lerni redakti

Labori redakti

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Trinki redakti

Loĝi redakti

Esperanta loĝado redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.