
Nordokcidenta Italio estas "granda regiono" (aŭ "superregiono" - itale macroregione) de Italio.
Kompreni
redaktiNordokcidenta Italio konsistas el kvar regionoj:
Regionoj
redakti
Piemonto (Torino) (Piemonte) granda regiono, turisme grava pro monumentoj (plejparte mezepokaj aŭ postaj), lagoj (ĉefe Lago Maggiore) kaj montaroj (Alpoj, ĝis 4600m) |
Lombardio (Milano) (Lombardia), la regiono plej riĉa je loĝantoj en Italio, kiel Piemonto turisme grava pro monumentoj (plejparte mezepokaj aŭ postaj), lagoj (pluraj) kaj montaroj (Alpoj, ĝis 4000m). La ĉefaj urboj en tiu ĉi regiono estas Milano, Bergamo, Breŝo, Komo, Kremono, Leko, Lodo, Mantuo, Monza, Pavio, Sondrio kaj Varezo |
Ligurio (Ĝenovo (Genova)) (Liguria), ankaŭ riĉa je monumentoj kaj fama pro la longa marbordo (Riviera). Riĉa je marbordaj urboj trempitaj en historio, Ligurio ofertas turismon, kiu firmiĝis dum jardekoj, pejzaĝo karakterizita de la interpenetro de maro kaj montoj, kiuj ofte malsupreniras preskaŭ tute al la mallarĝa marbordo plena de interkrutejoj, malgrandaj havenoj kaj golfetoj. La ĉefaj urboj en Ligurio estas Ĝenovo, Savono, Imperjo, Specjo, Sanremo, Portofino, Santa Margherita Ligure, Ventimiglia, Alassio, Sestri Levante, Chiavari, Monterosso al Mare, Lerici, Finale Ligure, Lavagna, Sarzana kaj Albenga |
Aosta Valo (Valle d'Aosta), malgranda regiono tre fama pro la montaroj (inter kiuj la Blanka Monto, ĉe la landlimo kun Francio). La Valo konservas sian duoblan ital-francan naturon en sia lingvo kaj tradicioj. La neatingeblaj pintoj de "Blanka Monto", "Monte Rosa", kaj la "Matterhorn" kiuj ĉirkaŭas kaj enfermas la teritorion ne igis ĝin nepenetrebla al eksteraj influoj; la pasejoj de la Malgranda Sankta Bernardo kun Francio kaj la Granda Sankta Bernardo kun Svislando estis instrumentoj de kontakto kaj interŝanĝo kun la transalpa mondo dum la jarcentoj. Ĉi tie pasis pilgrimantoj, vojaĝantoj, komercistoj kaj armeoj. Ĝiaj kasteloj estis bastiono kontraŭ invadaj armeoj, sed ankaŭ rafinitaj nobelloĝejoj. Turismo alportis prosperon kaj evoluon, akcelante la ekonomion de la tuta valo kiu ankaŭ profitas el elita kaj sekulara turismo altirita de la ludĉambroj de la Kazino Saint-Vincent. La plej gravaj centroj en la Aosta Valo estas Aosto, Courmayeur, Ayas, Saint Vincent, Bard. |
Urboj
redakti



- Aosto, Augusta Praetoria Salassorum estis romia urbo, imperia antaŭposteno inter ĉi tiuj montaj valoj ĉirkaŭ kiuj leviĝas la plej altaj pintoj de la Alpoj. Ĝi estis fondita sur praa centro de populacio de megalita kulturo. Aosto ankoraŭ konservas gravajn imperiajn spurojn. Ĝia landlima pozicio igis ĝin ponto inter la franclingva kaj itallingva mondoj, tiel ke la urbo kaj ĝia "Vallée" estis oficiale agnoskitaj kiel dulingvaj, same kiel havi la "statuson" de aŭtonoma regiono.
- Bergamo, Urbo kun antikva etoso, Bergamo Alta el sia monteto rigardas super la ebenaĵo al la nova moderna urbo kiu disvastiĝas kiel fajro. Moderneco ne vundis la antikvan urbon, ŝi tenis sin for de ĝi kun respekto. Kaj tial ĝi povas fiere montri al turistoj, preskaŭ kiel en pentraĵo, la bildon de sia antikva koro, mirinde sendifekta, sur la monteto, kie naskiĝis la urbo.
- Breŝo, Granda kaj moderna, la Leonino, la dua plej loĝata urbo en Lombardio, grimpas kun kelkaj kvartaloj sur la unuaj montetoj, kaj pli kaj pli disvastiĝas en la ebenaĵon. Tamen, en ĝia antikva parto ĝi konservas multajn spurojn de romia Brixia, de la lombardoj kiuj igis ĝin la ĉefurbo de prospera kaj vasta Duklando same kiel de la pli ol tricent jaroj da venecia rego, dum kiu ĝi estis paca kaj flora grandurbo sur la kontinento. De granda graveco estas la muzeaj kompleksoj de Santa Giulia.
- Courmayeur, Lokita ĉe la piedo de Blanka Monto, ĝi estas la plej malnova Alpa feriejo en la Aosta Valo, hejmo de multaj mondfamaj gvidistoj kaj sidejo de la unua Itala asocio de Alpaj Gvidistoj. La urbo estas ĉirkaŭita de multaj vilaĝetoj kiuj konservas sendifektajn la arkitekturajn karakterizaĵojn de tradiciaj loĝejoj. De ĉi tie oni povas aliri la Tunelon de la Blankan Monton, longan 11.600 metrojn, kiu transiras la Blankan ĉenon por alveni en Francio ĉe la piedo de la glaĉero Bossons.
- Ĝenovo, La Superba estis la fiera ĉefurbo de la Mara Respubliko kiu longe disputis kun Venecio, Pizo kaj Amalfi por regado super la Mediteraneaj maroj kaj komerco. Ĝia historia centro, premita inter la maro kaj la montoj, prezentas elegantajn palacojn kaj valorajn preĝejojn. La kvartaloj ĉirkaŭ la haveno havaas la kolorojn kaj atmosferojn de marbordaj urboj, kie trafiko, komerco kaj vivrakontoj interplektiĝas. La nedisigebla ligo de la urbo kun sia maro estas konsekrita de sia simbolo: la Lanterno, kiu staras ĉe la fino de la longa moleo de sia grava haveno.
- Specjo, Dua plej granda liguria municipo laŭ loĝantaro, la urbo situas en la ekstrema oriento de Ligurio, kelkajn kilometrojn de la limo kun Toskanio, en la centro de profunda natura golfo, al kiu ĝi donas sian nomon, sed kiu ankaŭ estas konata per la nomo de Golfo de Poetoj. Ĝiaj instalaĵoj, havenaj, komercaj, armeaj kaj krozoŝipoj konsistigas maran centron de granda graveco.
- Mantuo, Monda Heredaĵo de Unesko. La rekono sigelas la prestiĝon kaj ĉarmon de la ĉefurbo de la familio Gonzaga, kiu igis ĝin unu el la plej rafinitaj kortegoj de la renesanca Eŭropo. La Duka Palaco (fakte kolekto de konstruaĵoj el diversaj epokoj) estas unu el la plej grandaj reĝaj palacoj de la regantaj domoj.
- Milano, "Morala ĉefurbo", "Ekonomia ĉefurbo", "Lombarda metropolo", "Urbo de la Madunìna" kaj tiel plu: ĉi tiuj estas ĉiuj sloganoj kiuj priskribas Milanon, sed tamen ĝia turisma esenco estas alia, tiu de urbo pli je homa skalo, pli familiara, de la antikvaj domoj de la malnova Milano, kaŝitaj inter la modernajn konstruaĵoj, kiuj kaŝas la malnovajn splendaĵojn, eble ĵaluze, certe fiere. Intimaj antikvaj preĝejoj, pompaj palacoj, silentaj mezepokaj anguloj. Kaj tiam, la mirinda eksplodo de la Katedralo kun la ora kaj adorata Madonnina, por malkaŝi al ĉiuj la grandiozecon, la dinamismon, la eltrovemon, kiu alportis Milano sur la monda scenejo.
- Sabbioneta, Monda Heredaĵo de Unesko. Vespasiano Gonzaga sonĝis ĝin kaj konstruis ĝin laŭ la kanonoj de la "ideala urbo"; ene de ĝia rondo de stelformaj muroj, oni retrovas la sendifektan ĉarmon de ĉi tiu malgranda ĉefurbo, kiu ŝajnas ekesti de nenie en la "sabla" kamparo de rivero Pado.
- Sanremo, Urbo de la floroj kaj de la Festivalo de Italaj Kanzonoj, ĝi estas grava centro de la okcidenta Riviero.
- Torino, La sobra eleganteco de la Savoja urbo intermiksiĝas kun la damtabulo-aranĝo de la romia Augusta Taurinorum: longaj rektaj avenuoj kiuj kruciĝas perpendikulare kie la naskiĝanta Pad-ebenaĵo anstataŭas la Alpojn. Sekvante la sorton de ĝiaj sinjoroj, la Savojoj, ĝi iĝis la unua ĉefurbo de unuiĝinta Italio. La Savoja palaco, Piazza Castello, la Baziliko de Superga kaj eĉ pli la Mole Antonelliana estas ĝiaj artaj simboloj; La metropolo, kune kun Milano kaj Ĝenovo, estas unu el la tri klasikaj industriaj centroj de nordokcidenta Italio kaj estis la protagonisto de la ekonomia renaskiĝo de la nacio post la dua mondmilito.
Esperantaj urboj
redaktiEstas pluraj la urboj en nordokcidenta Italio kiu havas grupon aliĝinta al la nacia asocio IEF. (por pli da informoj Grupoj kaj Kursoj en Italio)
Piemonto
redaktiLigurio
redakti- Ĝenovo, Circolo Esperantista Genovese
- Ĝenovo, Genova Esperanto-Klubo
- Chiavari, Gruppo Esperanto "Tigullio"
Lombardio
redakti- En Milano estas la oficejo de Itala Esperanto-Federacio
krome en la regiono estas la sekvaj grupoj:
- Milano, Circolo Esperantista Milanese
- Milano, Centro Esperantista Cattolico
- Breŝo, Gruppo Esperantista Bresciano
- Bergamo, Bergama Esperanto Grupo, (sidejo en Verdellino (BG))
- Mantuo, Gruppo Esperantista Mantovano, (sidejo en Campitello (MN))
Aliaj cellokoj
redakti

- Cinque Terre, Danke al la geografiaj kaj antropologiaj trajtoj de la teritorio kie ili troviĝas, la Kvin Teroj estas konsiderata unu el la plej sugestiaj italaj marbordaj vidindaĵoj, pro sia nature severa kaj kruda monteta orografia kunteksto, mildigita per la konstruado de terasoj por kultivado, kiuj deklivas malsupren al la maro kun krutaj gradientoj; kie la maro serpentas sian vojon en la teron, la vilaĝoj ekestas, Monterosso al Mare, Vernazza, Corniglia, Manarola, Riomaggiore, kiuj sekvas la naturan formon de la montetoj. La Kvin Teroj estas Monda Heredaĵo de Unesko ekde 1997.
- Lago de Komo, La lago de Como, kun la urboj Komo kaj Leko konsistigas homogenan turisman areon kiu, krom la du plej grandaj urboj, grupigas la marbordajn centrojn ĉe siaj bordoj, eĉ se ili apartenas al tri malsamaj provincoj: Cernobbio, Tremezzo, Menaggio, Gravedona, Colico, Bellano, Varenna, Bellagio, ĉiuj centroj, kiuj ĝuas prosperan turisman ekonomion.
- Majora Lago, Natura medio de sorĉa beleco, vidaĵojoj kaj golfetoj, kiuj ŝajnas pentraĵoj, marbordaj urboj de eleganta simpleco kaj granda ĉarmo; Ne hazarde la lago transformis sian famon de nacia al tutmonda, kun multaj famuloj kiuj elektis loĝi tie. Angera, Intra, Ispra, Laveno, Luino, Maccagno kaj Pallanza estas ĝiaj plej konataj marbordaj centroj. La norda parto estas en svisa teritorio, kaj havas sian plej grandan urbon en Locarno.
- Garda Lago, La plej granda itala lago ofertas turismajn eblecojn diversspecajn: klimataj restadoj, eĉ vintre, por maljunuloj kaj familioj, akvaj sportoj, ekskursoj sur la reliefoj ĉirkaŭantaj la lagan basenon; amuzado por junuloj en la sennombraj kluboj kaj amuzparkoj, kiuj troviĝas proksime.
Estas ankaŭ aliaj pli malgrandaj sed ankaŭ tre konataj lagoj kiel Lago Comabbio, Lago Iseo, Lago Idro, Lago Orta kaj Lago de Varezo.
Eniri
redaktiTransportiĝi
redaktiVidi
redaktiNordokcidenta Italio havas lokojn de arta, historia kaj kultura intereso je mondskala nivelo, rekonitaj de Unesko kiel parto de la Monda Heredaĵo de la Homaro.
Listo de Mondaj Heredaĵoj en Nordokcidenta Italio
redaktiLombardio
redakti
- Monte San Giorgio — Estas piramidforma arbarkovrita monto proksime de Lago de Lugano konsiderata kiel la plej bona kolekto de fosilioj de marvivuloj el la periodo de la Triaso (antaŭ 245-230 milionoj da jaroj). Tiuj trovaĵoj estas signoj de vivo en tropika lagunmedio, ŝirmita kaj parte apartigita de la malferma maro per enmara koralrifo. Diversaj formoj de mara vivo prosperis ene de tiu laguno, inkluzive de reptilioj, fiŝoj, bivalvoj, amonitoj, ekinodermoj kaj krustacoj. Ĉar la laguno estis proksima al la kontinento, surteraj fosilioj de reptilioj, insektoj kaj plantoj ankaŭ estas trovitaj inter la restaĵoj, rezultigante tre riĉan fonton de fosilioj.

- La Lasta Vespermanĝo de Leonardo — En la refektorio de la Monaĥejo Santa Maria delle Grazie en Milano, sur la norda muro troviĝas la Lasta Vespermanĝo, la sen-egala ĉefverko pentrita inter 1495 kaj 1497 de Leonardo da Vinci, kies verkoj anoncis novan epokon en la historio de la arto.

- Crespi d'Adda — Elstara ekzemplo de 19-a/20-a-jarcenta "firmaa urbo" konstruita fare de kleraj industriuloj por servi la bezonojn de laboristoj. La ejo daŭre estas rimarkinde sendifekta kaj parte uzita por industriaj celoj, kvankam ŝanĝiĝantaj ekonomiaj kaj sociaj kondiĉoj hodiaŭ prezentas minacon al sia pluekzisto.

- Rokaj ĉizadoj de Val Camonica — Val Camonica, situanta en la Lombardia Alpa Arko, havas unu el la plej grandaj kolektoj de prahistoriaj petroglifoj en la mondo; pli ol 140,000 simboloj kaj figuroj ĉizitaj en la rokon dum periodo de 8,000 jaroj kaj prezentantaj temojn ligitajn al agrikulturo, navigacio, militado kaj magio. Inter la skulptitaj simboloj, menciindas la Kamuna Rozo, uzata kiel simbolo de la Lombardia Regiono.

- Bernina Fervojo — Monta fervoja linio, kiu ligas la urbon Tirano, en Italio, kun Sankt Moritz, Svislando. Konstruita inter 1906 kaj 1910 por turismaj celoj, la linio atingas maksimuman altecon de 2,253 m kun aŭdaca fervoja inĝenierado, igante ĝin la plej alta natur-adhera fervojo en la Alpoj, same kiel unu el la plej krutaj en la mondo.
- Sanktaj Montoj de Varezo kaj Ossuccio — Nomita kune kun tiuj de Piemonto, la Sanktaj Montoj estas grupoj de kapeloj kaj aliaj arkitekturaj elementoj kreitaj ĉe la fino de la 16-a kaj 17-a jarcentoj kaj dediĉitaj al malsamaj aspektoj de la kristana kredo. Krom ilia spirita kaj simbola signifo, tiuj estas de granda beleco pro la majstrado kun kiu ili estis integritaj en la ĉirkaŭan naturan pejzaĝon de montetoj, arbaroj kaj lagoj.

- Mantuo kaj Sabbioneta — En la Malalta Pada Valo de Lombardio, ili reprezentas du aspektojn de Renesanca urboplanado: Mantuo montras la renovigon kaj vastiĝon de ekzistanta durbo, kaj je 30 km for, Sabbioneta reprezentas la efektivigon de la teorioj de la periodo pri ideala urboplanado. Ĝenerale, la plano de Mantuo estas neregula kie regulaj partoj montras malsamajn stadiojn de sia kresko de la romia periodo kaj inkludas multajn mezepokajn konstruaĵojn inkluzive de 11-a jarcenta rotondo kaj baroka teatro. Sabbioneta, konstruita en la dua duono de la 16-a jarcento sub la regado de Vespasiano Gonzaga Colonna, povas esti priskribita kiel urbo kun ortangulan planon. La idealoj de la Renesanco, favorataj de la familio Gonzaga, ĉeestas en la morfologio kaj arkitekturo de la urboj.

- Breŝo kaj Castelseprio — Ili estas en la kategorion de "potenclokoj de la longobardoj" al kiuj apartenas aliaj italaj centroj kiel Benevento kaj Cividale del Friuli. En Breŝo, la romia Templo "Capitolino" kaj la monaĥejo de Santa Giulia, kiu enhavas la "Krucon de Desiderio", estas rekonitaj kiel Monda heredaĵo.
- Prahistoriaj amasloĝejoj ĉirkaŭ la Alpoj — Serio de 111 arkeologiaj amasloĝejoj situantaj en la Alpoj aŭ en la tuja najbareco, kelkaj el kiuj troviĝas en Lombardio kiel ekzemple Lavagnone, Lugana Vecchia, Lucone di Polpenazze kaj San Sivino proksime de Garda Lago.
Piemonto
redakti
- Savojaj loĝejoj en Piemonto — Kiam Emanuele-Filiberto, Duko de Savojo, movis la ĉefurbon al Torino en 1562, li komencis vastan serion de konstruprojektoj (daŭrigitaj fare de liaj posteuloj) por montri la potencon de la reganta domo. Ĉi tiu escepta komplekso de konstruaĵoj, desegnita kaj plibeligita de la tiamaj arkitektoj kaj artistoj, radias en la ĉirkaŭan kamparon de la Reĝa Palaco en la "komandzono" de Torino kaj inkluzivas multajn loĝejojn kaj ĉasdomojn.

La naŭ Sanktaj Montoj de norda Italio estas grupoj de kapeloj kaj aliaj arkitekturaj elementoj kreitaj en la malfruaj 16-a kaj 17-a jarcentoj. Ili enhavas ankaŭ multe pli gravan artan materialon, en formo de murpentraĵoj kaj statuoj.
Ligurio
redakti- Portovenere, la Cinque Terre kaj la insuloj Palmaria, Tino kaj Tinetto — La Liguria marbordo inter Cinque Terre kaj Portovenere estas areo de granda pejzaĝo kaj kultura valoro. La ŝablono kaj aranĝo de la urbetoj kaj la formo de la ĉirkaŭa pejzaĝo, kiu venkas la malavantaĝojn de kruta kaj malebena tereno, enkapsuligas la kontinuan historion de homa setlejo en ĉi tiu regiono dum la lasta jarmilo.

- La Novaj Stratoj kaj la Rolli-Palacoj de Ĝenovo — La "Strade Nuove" kaj la sistemo de la "Palazzi dei Rolli" en la historia centro de Ĝenovo devenas de inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj, kiam la Respubliko de Ĝenovo estis ĉe la pinto de sia financa kaj mara potenco. La ejo reprezentas la unuan ekzemplon en Eŭropo de urba evoluoprojekto de subsekcio de publika aŭtoritato ene de unueca kadro kaj kun rilata speciala sistemo de "publika loĝado" en privataj loĝejoj, kiel dekretite fare de la Senato en 1576. La ejo inkludas aron de Renesancaj kaj Barokaj palacoj laŭ la tielnomitaj "novaj stratoj" (Strade Nuove). La "Palazzi dei Rolli" ofertas eksterordinaran varion de malsamaj solvoj, atingante universalan valoron adaptiĝante al la apartaj trajtoj de la ejo kaj al la bezonoj de specifa socia kaj ekonomia organismo. Ili ankaŭ ofertas originalan ekzemplon de publika reto de privataj loĝejoj destinitaj por aranĝi ŝtatvizitojn.
Fari
redaktiManĝi
redaktiEstas multaj specialaĵojn kiujn oni povas gustumi en Nordokcidenta Italio. En ĉiuj regionoj estas tipaj produktoj, ekzemple en Aosta Valo oni povas gustumi la tipa fromaĝo fontina.
En Piemonto estas fama la urbo Alba kie oni povas gustumi blankajn kaj nigrajn trufojn; la piemontaj teritorioj de Langhe, Monferrato kaj la areo de Saluzzo estas anstataŭe la hejmo de multaj agroturismoj kiuj donas la ŝancon aprezi la agrikulturan riĉecon de la regiono. La regiona ĉefurbo, Torino, iĝis montrofenestro de la piemonta teritorio, kiel "ĉefurbo de la gusto", ĝi plibonigas la eno-gastronomian heredaĵon de la regiono danke al la rolo ludita de la "Salono de la Gusto kaj de la Patrino Tero". La urbo vidis la malfermon de la unua Eataly, sed ankaŭ de novigaj iniciatoj eĉ en la kampo de rapida manĝo en rilato al lokaj produktoj.
La kamparana tradicio postlasis sian influon al Piemonta kuirarto. "Bollito Misto" kaj "Fritto Misto" estas tradiciaj pladoj de antikva tradicio. La Bollito Misto konsistas el diversaj tranĉaĵoj de bovaĵo kaj porkaĵo, boligitaj kun legomoj kaj servataj kun elekto de saŭcoj (tipa estas la verda bano farita kun petroselo kaj ajlo). La Fritto Misto estas miksaĵo de legomoj, viandoj kaj dolĉaĵoj, diverse batitaj aŭ panigitaj antaŭ esti fritita (ekzemple, dolĉa semolo). Alia tradicia plado estas la Bagna Cauda: ĝi konsistas el saŭco bazita sur ajlo kaj anĉovoj, longtempe kuirita sur tre malalta fajro, kiu estas servata kun diversaj krudaj kaj kuiritaj legomoj (ekz. kruda brasiko, bakita cepo kaj bruligitaj paprikoj). Tipa plado de la Verĉela areo estas la Panissa, kiu estas speco de rizoto konsistanta el rizo de la varioj Arborio, Baldo aŭ Maratelli, faboj de la tipa kvalito kreskigita en Saluggia, cepo, Barbera ruĝa vino, lardo, salo kaj pipro.
Torino estis la centro de la disvastiĝo de ĉokolado tra Eŭropo; en ĝiaj kukejoj estas bonegaj ĉokoladoj (ekz. la Gianduiotto, avela ĉokolado, aŭ la Grappino de amara ĉokolado plenigita per grapo (brando)). En Ivrea oni povas trovi ankaŭ la Torta 900, deserton kun bazo de kakaa "pandispagna", plenigita per delikata ĉokolada kremo.
Lombardio estas fama pro la fromaĝoj Bitto kaj Taleggio DOP, la Salame de Varzi, fama en la Oltrepò Pavese. En la lombarda ĉefurbo Milano oni povas gustumi rizoton en multaj variaĵoj, kaj ossobuco, eĉ en luksaj restoracĵoj. En Valtellina (la lombardia valo de la torento Tellina), oni povas gustumi lapizzoccheri (elp.: picokeri), kiel ankaŭ la polenta taragna) kaj la Bresaola de la Valtellina; sed ankaŭ la pomoj el Valtelino estas tre ŝatataj. Kompreneble estas multaj aliaj malpli konataj produktoj sed ĉiam en la klasifikoj IGP, DOP, IGT.
En Ligurio oni ankaŭ povas ĝui bonajn fiŝmanĝojn en restoracioj en urboj kiel Sanremo, Santa Margherita Ligure, Portofino kaj multaj aliaj urboj de la Liguria Riviero. Tipaj pladoj estas ekzemple 'Cappon magro', (luksa kaj apetitveka kombinaĵo de fiŝoj kaj legomoj), aŭ 'frisceu', (bongustaj salaj krespoj kun laktuko, blankaj fiŝetoj, kaj moruo), aŭ la miksa mar-frititaĵo bongusta marmanĝaĵo kun kalmaroj sed ankaŭ anĉovoj, salikokoj kaj trigloj. Aliaj bongustaj pladoj estas salaj kukoj, kiel la kukon 'Pasqualina', (plenigitan kun betoj, parmesano kaj ovoj), aŭ la 'farinata' (kikera kuko, unu el la plej famaj pladoj en Ligurio).
Inter la unuaj pladoj, la plej klasika de liguria kuirarto estas 'trenette' aŭ 'trofie' kun 'pesto' (pastaĵoj kun "pistitaĵo" kiu estas verda ne kuirita saŭco, farita pistante en la pistujo la ingrediencojn: ekstra virga oleo, bazilio, ajlo, pinsemoj kaj Parmigiano Reggiano). Aliflanke, 'pansotti alla Genovese' similas al ravioloj, kun plenigaĵo de legomoj, gustumotaj prefere kun juglanda saŭco; tiuj, kiuj volas ĝui marmanĝaĵon unue povas elekti fiŝajn raviolojn, kun multaj variaĵoj, eĉ kun legomoj.
Inter la duaj pladoj oni rekomendas la 'cima alla genovese', viandaĵon, bovidan pinton plenigitan de ovoj, pizoj, artiŝokoj, pistakoj, pinsemoj kaj ŝinko; por tiuj, kiuj amas fiŝojn, la 'buridda' de sepioj, (kun sepioj, pizoj kaj tomatoj).
Kiel dolĉaĵo, karakterizaj por la kristnaska periodo estas la ĝenova 'Pandolce', kun sekvinberoj, kandizitaj fruktoj kaj pinsemoj.
Sed inter la plej famaj liguriaj receptoj tre fama ankaŭ la focaccia, disponebla en multaj variaĵoj: la simpla 'focaccia', kun ekstra virga olivoleo, aŭ focaccia kun olivoj, aŭ kun cepoj, aŭ kun salvio aŭ rosmareno en la pasto aŭ la pli maldika kaj krusteca 'focaccia de Voltri'; aŭ denove la 'focaccia de Recco' plenigita per fromaĝo.
Trinki
redaktiLombardio estas fama pro la vinoj de Franciacorta, Valtelino kaj Oltrepò Pavese.
En Piemonto lokoj kiel Barolo kaj Barbaresco, estas famaj pro siaj bonaj vinoj), sed ankaŭ la "Nebbiolo", la "Dolcetto", la "Arneis", la "Freisa", la "Moscato d'Asti", la "Erbaluce di Caluso" ĝuste akiras la aprezon de la ŝatantoj de vino. Sendube ankaŭ la "Gavi", unu el la plej bonaj italaj blankvinoj. La plej multaj el la vitejoj estas en la provincoj de Asti kaj Alessandria, sed vinkultivado prosperas ĉie en la regiono.
Koncerne la elekton de vinoj, Ligurio ofertas bonegajn:
Ruĝaj vinoj:
- Rossese di Dolceacqua Superiore Doc,
- Rosso Colli di Levanto DOC,
- Golfo del Tigullio DOC;
Blankaj vinoj:
- Vermentino (Vermentino di Luni);
- Moscato di Taggia.
Dolĉaj vinoj:
- Sciacchetrà (Ŝaketrao); ĝi estas prestiĝa, dolĉa (sed ne tro dolĉa), blanka vino produktita en la Cinque Terre; la sala mara klimato en kiu kreskas la vinberoj, donas al la vino apartan se ne unikan guston..
- Pigato (Pigato Passito de la Riviera di Ponente)